Ĉiumonata prelegserio per Zoom 2022

Ĵak Lepŭil’ kaj Literatura Foiro (18 Dec.)

La 3an dimanĉon de ĉiu monato 16:00 – 18:00 Sidnej-tempe (UTC+11)
BONVOLU RIMARKI: Sidnejo nun sekvas somertempon.

Se vi deziras partopreni, aŭ se vi mem volus prezenti ion, bonvolu sendi mesaĝon al:
prezidanto@esperanto.org.au

> Prelegserio de 2021

Programo

(Vidu nuntempan jaron.)

Antaŭaj sesioj

18 Decembro 2022

Literatura Foiro fermas la centjaran jubileon de Literatura Mondo – Giorgio Silfer
La fama kultura revuo Literatura Foiro kompletigis sian 53an jarkolekton, dum kiu kvin eseoj de Giorgio Silfer kaj unu de Carlo Minnaja (kunaŭtoroj de la impona Historio de la Esperanta literaturo) analizis la fenomenon Literatura Mondo (Budapest, 1922-1949). Prof. Silfer, kunfondinto de LF en 1970, parolis pri la du revuoj, kaj respondis la demandojn de la spektantaro.

20 Novembro 2022

IKAN (Internacia Kampanjo por Nuligi Nukleajn Armilojn)
Antaŭ dek jaroj, malgranda aǔstralia grupo lanĉis universalan kampanjon kun la celo malpermesi nukleajn armilojn. Ĉe la Unuiĝintaj Nacioj en Julio 2017, 122 registaroj voĉdonis por tiu traktato. La Nobel Pac-Premio estis aljuĝita al IKAN en 2017 pro sia laboro. Joanne JOHNS prezentis nome de IKAN Aǔstralio. Margaret BEAVAS (Kunprezidanto de IKAN Aǔstralio) respondis al demandoj. Marumi SMITH (Aŭstralio) organizis kaj Jennifer BISHOP (Britio) tradukis la materialon al Esperanto.
(RIMARKU: Bedaŭrinde, pro teknikaj kialoj, la unuaj kelkaj minutoj de la prelego ne estis registrataj.)
Ni ludu per flagoj – Cristina BOLLINI (Italio)
Cristina prezentis sian libron, Flagoj: Nia flago kaj ĉiuj flagoj. Ŝi esploris kelkajn kuriozĵojn kaj respondis al diversaj demandoj, ekzemple: Kiom da flagoj enhavas homajn figurojn? Kiom da flagoj havas bluon? Kio estas la signifo de tio?

16 Oktobro 2022

Afriko kaj Esperanto: La stato de la movado – Jérémie SABIYUMA (Burundo)
Esperanto eniris Afrikon dum la koloniiga periodo, sed ne havis grandan sukceson plifortiĝi. Post sendependiĝo, ne aŭdiĝis eĥoj pri la movado, kaj la vera movado komenciĝis en la 1980 jaroj. Ekde tiam naskiĝis multaj kluboj en Afriko, sed ne kun granda sukceso, ĉar pluraj el la kluboj ne longe vivis. Kial ili ne longe vivis? Kion ni faru por eviti tion? En tiu prezentado, ni aǔdas pri strategioj, por sukcese helpi la movadon en Afriko.
Kio okazas al nia movado? – Ian FANTOM (Anglio)
Ian Fantom eksplikas kial li ne nun partoprenas la oficialan Esperanto-mobadon en Britio.
Bonvolu rimarki: La opinioj esprimataj en tiu videaĵo estas tiuj de la preleginto, ne de AEA.

18 Septembro 2022

Armenio: forta kredo, vundita popolo – Mireille GROSJEAN (Svislando)
Ni konatiĝis pri la geografio de tiu regiono kaj malkovris la trezorojn kulturajn de tiu lando. Historiaj aspektoj ne mankis.
La Esperanto-Ligo Filatelista – Elda DORFLER (Italio)
Elda prezentis la historion, la evoluon kaj la aktivecojn de ELF.

21 Aŭgusto 2022

Denaskaj parolantoj de Esperanto – Trevor STEELE (Aŭstralio)
Trevor esploros la defiojn kaj problemojn pri la denaskaj parolantoj de Esperanto, ankaǔ la demandon, kiel instigi siajn infanojn lerni Esperanton.
Vojaĝi en Afriko sen moviĝi – François HOUNSOUNOU (Benino)
Afriko estas tre riĉa en kulturo. Ĉio estas ankoraǔ freŝa kaj natura. La tradicio protektas la realecon de Afriko. Per diversaj filmetoj, vi konatiĝos kun la vera kaj bela vizaĝo de Afriko: la farendaĵoj, la frateco, la amikeco kaj la kunvivado.

17 Julio 2022

Flagoj ĉirkaŭ la mondo – Sandor HORVATS (Aŭstralio)
Sandor gvidis vojaĝon tra la mondo de (ĉefe) naciaj flagoj.
Bahaismo kaj Esperanto: tikla rilato – Paŭlo DESAILLY (Aǔstralio)
Paǔlo klarigis la historion kaj la nunan situacion pri la rilato inter Bahaismo kaj Esperanto.

19 Junio 2022

Dependeco, tabako kaj aliaj drogoj – Margaret ZALESKI-ZAMENHOF (Francio)
Margaret Zaleksi-Zamenhof estas kuracisto, kaj kadre de ŝia laboro en tri psikiatraj klinikoj, ŝi specialistiĝis pri la dependecoj. En tiu prezentado, ŝi klarigis la mekanizmojn de tiuj malsanoj kaj la diversajn rimedojn, kaj proponis diskuton.
Titus Brandsma, Nederlanda kontraŭ-nazia martiro – Karl REINISCH (Aǔstrio)
Karl Reinisch prezentis la vivon de la unua esperantisto, kiu kontraŭbatalis la nazian reĝimon, kaj kiu estis proklamita en Romo kiel sanktulo la 15an de majo 2022.

15 Majo 2022

Gravaj Momentoj en la Historio de Afriko – François HOUNSOUNU (Benino)
Afriko estas granda kontinento, tre riĉa en diversaj eventoj. Tiaj eventoj markas la diferencon inter Afriko kaj la aliaj kontinentoj el la historia vidpunkto. Tiu kontinento estas regita de reĝoj kaj imperiestroj.
Sur Bluaj Planedoj – Laure Patas d’ILLIERS (Francio)
Laure Patas d’Illiers, franca verkistino, publikigis novelaron sciencfikician, titolitan Sur bluaj planedoj. Ŝi prezentis sin, prezentis la libron, kaj respondis al demandoj. Rilataj temoj estis diskutataj, inkluzive de sciencfikcio ĝenerale kaj sciencfikcio en Esperanto, eldoni per presado laŭ mendo, ktp.
Aĉeti la libronRecenzoj pri la libroBiografio de Laure Patas d’Illiers kaj senpage legeblaj tekstoj

17 Aprilo 2022

Rompitaj Labirintoj – Kit KELEN (Aŭstralio)
Kit Kelen prezentis sin kaj iom pri sia laboro en vortoj kaj bildoj. Li laŭte pensis pri poezio kaj Esperanto, kaj antaŭsignis sian venontan ekspozicion kaj libron, Rompitaj Labirintoj / Bung Mazes. “Rompita labirinto estas kion azilpetanto devas negoci por provi trovi novan hejmon en nekonata loko. Por la rifuĝinto la mondo estas kiel rompita labirinto, plena de sakstratoj kaj blokoj, kiuj ne povus esti antaŭviditaj. Por tiom da homoj, la fuĝo de danĝero, la fuĝo al sekureco, fariĝas kruela duonvivo en grizo, en stranga lando de rompitaj promesoj. Kvankam tiuj bildoj kaj poemoj estas abstraktaj laŭ sia maniero, mi esperas ke ili povas instigi la publikon pensi kaj senti ion pri la situacio de azilpetantoj, en Aŭstralio kaj ĉirkaŭ la mondo. Mi kredas, ke Esperanto estas la ĝusta lingvo, per kiu esprimi tion al la mondo.” – KK
Publikigita vaste ekde la sepdekaj, Christopher (Kit) Kelen havas dek du plenlongajn kolektojn en la angla, same kiel tradukitajn librojn de poezio en la ĉina, portugala, franca, itala, hispana, indonezia, sveda, norvega kaj filipina. Lia plej nova volumo de poezio en la angla estas Book of Mother, eldonita de Puncher & Wattmann en 2022.
La milito en Ukrainio. Kion faru la esperantistoj?
Ses esperantistoj dividis siajn sentojn kaj opiniojn pri la milito en Ukrainio kaj esploris la rolon/devon de esperantistoj. Poste okazis diskuto.

20 Marto 2022

De animala ekzisto ĝis diiĝo: La 70 000-jara historio de homa kulturo – Gabor MARKUS (Hungario)
Mondfama mondhistoriisto asertas en sia libro: “Antaŭ sepdek mil jaroj homo sapiens estis sensignifeca besto… en Afriko. Simile kiel simio, meduzo, aŭ insekto. Sed dum la venontaj jarmiloj homoj fariĝis majstroj de la tuta terglobo kaj teroristoj de la natura medio. Hodiaŭ ili komencas estiĝi dioj, kiuj klopodas akiri eternan junecon kaj posedi la potencon de kreo kaj detruo…” La granda demando estas: pro kio nur homo sapiens povis evolui tiel sukcese? Pri tio temas la prelego.
Matematika historio de homoj kaj ekvacioj – Michael NEDZELSKY (Britio)
Michael prezentos la historion de malkovro de formulaj por solvi tri-gradaj kaj kvar-gradaj ekvacioj, inkluzive de tre interesaj homoj, kiuj partoprenis en tiu afero (Niccolò Fontana Tartaglia, Gerolamo Cardano, ktp).

20 Februaro 2022

Multflanka benina verkisto: Jean Pliya – François HOUNSOUNOU (Benino)
Jean Pliya estis fama benina verkisto, kaj profesoro pri historio kaj geografio. Li ricevis la premion “Grand Prix littéraire d’Afrique noire” en 1967. Li estis aktivulo en katolika medio kaj interesiĝas pri la resanigo per plantoj. Li mortis en Ebura Bordo en 2015.
La krizo de Ido: Grava epizodo en la historio de Esperanto – Trevor STEELE (Aŭstralio)

Posted in Evento and tagged , .