Politiko pri Privateco

Efika dato: 21-a de novembro 2019

Aŭstralia Esperanto-Asocio (“ni”, “nin”, aŭ “nia”) funkciigas la retejon http://aea.esperanto.org.au (la “Servo”).

Ĉi tiu paĝo informas vin pri niaj politikoj rilate al la kolekto, uzo kaj malkaŝo de personaj datumoj dum vi uzas nian Servon kaj la elektoj, kiujn vi asociis kun tiuj datumoj.

Ni uzas viajn datumojn por provizi kaj plibonigi la Servon. Uzante la Servon, vi konsentas pri la kolekto kaj uzo de informoj konforme al ĉi tiu politiko.

Kolektado kaj Uzado de Informo

Ni kolektas plurajn malsamajn specojn de informo por diversaj celoj por provizi kaj plibonigi nian Servon al vi.

Tipoj de Kolektitaj Datumoj

Personaj Datumoj

Dum vi uzas nian Servon, ni eble petos vin provizi al ni iujn personajn identigeblajn informojn, kiuj povas esti uzataj por kontakti aŭ identigi vin (“Personaj Datumoj”). Persone identigeblaj informoj povas inkluzivi la jenajn, sed ne limiĝas al tiuj:

  • Retpoŝtadreso
  • Persona nomo kaj familia nomo
  • Telefonnumero
  • Adreso, ŝtato, Poŝtkodo
  • Kuketoj kaj Datumoj pri Uzado

Datumoj pri Uzado

Ni eble ankaŭ kolektos informojn pri kiel la Servo estas alirita kaj uzata (“Datumoj pri Uzado”). Ĉi tiuj Datumoj pri Uzado povas inkluzivi informojn kiel interreta protokola adreso de via komputilo (ekz-e IP-adreso), retumil-tipo, retumila versio, la paĝoj de nia Servo, kiujn vi vizitas, la tempo kaj dato de via vizito, la tempo pasigita ĉe tiuj paĝoj, unikaj identigiloj de aparatoj kaj aliaj diagnozaj datumoj.

Datumoj pri Spurado kaj Kuketoj

Ni uzas kuketojn kaj similajn spurajn teknologiojn por spuri la agadon sur nia Servo kaj teni certajn informojn.

Kuketoj estas dosieroj kun malgranda kvanto da datumoj, kiuj eble inkluzivas anoniman unikan identigilon. Kuketoj estas senditaj al via retumilo de retejo kaj konservitaj en via aparato. Spuraj teknologioj ankaŭ uzataj estas gvidlumoj, etikedoj kaj skriptoj por kolekti kaj spuri informojn kaj plibonigi kaj analizi nian Servon.

Vi povas instrukcii vian retumilon rifuzi ĉiujn kuketojn aŭ indiki, kiam kuketo sendiĝas. Tamen, se vi ne akceptas kuketojn, vi eble ne povas uzi iujn partojn de nia Servo.

Ekzemploj de Kuketoj, kiujn ni uzas:

  • Sesiaj Kuketoj. Ni uzas Sesiajn Kuketojn por funkciigi nian Servon.
  • Preferencaj Kuketoj. Ni uzas Preferencaj Kuketojn por memori viajn preferojn kaj diversajn agordojn.
  • Sekurecaj Kuketoj. Ni uzas Sekurecajn Kuketojn por sekurecaj celoj.

Uzo de Datumoj

Aŭstralia Esperanto-Asocio uzas la kolektitajn datumojn por diversaj celoj:

  • Por provizi kaj subteni la Servon
  • Por sciigi vin pri ŝanĝoj al nia Servo
  • Por permesi vin partopreni interagajn funkciojn de nia Servo kiam vi elektas tiel fari
  • Por provizi klientan prizorgon kaj subtenon
  • Por provizi analizon aŭ valorajn informojn por ke ni plibonigu la Servon
  • Por monitori la uzadon de la Servo
  • Por detekti, malhelpi kaj trakti teknikajn aferojn

Transdono de Datumoj

Viaj informoj, inkluzive de Personaj Datumoj, povas esti transdonitaj al – kaj konservitaj sur – komputiloj situantaj ekster via ŝtato, provinco, lando aŭ alia registara jurisdikcio, kie la leĝoj pri protekto de datumoj povas diferenci ol tiuj de via jurisdikcio.

Se vi situas ekster Aŭstralio kaj elektas provizi informojn al ni, bonvolu noti, ke ni translokigas la datumojn, inkluzive de Personaj Datumoj, al Aŭstralio kaj prilaboras ĝin tie.

Via konsento al ĉi tiu Politiko pri Privateco sekvita de via sendado de tiaj informoj reprezentas vian konsenton al tiu translokigo.

Aŭstralia Esperanto-Asocio faros ĉiujn paŝojn racie necesajn por certigi, ke viaj datumoj estas traktataj sekure kaj konforme al ĉi tiu Politiko pri Privateco kaj neniu translokigo de viaj Personaj Datumoj okazos al organizaĵo aŭ lando krom se ekzistas taŭgaj kontroloj inkluzive de la sekureco de viaj datumoj kaj aliaj personaj informoj.

Malkaŝo de Datumoj

Juraj Postuloj

Aŭstralia Esperanto-Asocio eble malkaŝos viajn Personajn Datumojn laŭ la bona kredo, ke tia ago estas necesa por:

  • Plenumi leĝan devon
  • Protekti kaj defendi rajtojn aŭ propraĵojn de Aŭstralia Esperanto-Asocio
  • Malebligi aŭ esplori eblajn krimojn rilate al la Servo
  • Protekti la personan sekurecon de uzantoj de la Servo aŭ la publiko
  • Protekti kontraŭ jura respondeco

Sekureco de Datumoj

La sekureco de viaj datumoj gravas por ni, sed memoru, ke neniu metodo de transdono per interreto, aŭ metodo de elektronika konservado estas 100% sekura. Kvankam ni strebas uzi komerce akcepteblajn rimedojn por protekti viajn Personajn datumojn, ni ne povas garantii ĝian absolutan sekurecon.

Servo-Provizantoj

Ni eble dungos kromajn kompaniojn kaj individuojn por faciligi nian Servon (“Servo-Provizantoj”), provizi la Servon nome de ni, plenumi Servajn rilatajn servojn aŭ helpi nin analizi kiel nia Servo estas uzata.

Ĉi tiuj kompaniojn kaj individuojn havas aliron al viaj Personaj Datumoj nur por plenumi ĉi tiujn taskojn nome de ni kaj estas devigitaj ne diskonigi aŭ uzi ĝin por iu alia celo.

Staistiko

Ni eble uzas kromajn Servo-Provizantojn por monitori kaj analizi la uzon de nia Servo.

Google Analytics

Google Analytics estas servo de retejo-statistiko. Legu la Kondiĉojn de Servo por Google Analytics ĉi tie: https://marketingplatform.google.com/about/analytics/terms/us/

Ligiloj al Aliaj Retejoj

Nia Servo povus enhavi ligojn al aliaj retejoj, kiujn ni ne funkcias. Se vi alklakas kroman ligon, vi estos direktita al la retejo de tiu kroma estaĵo. Ni forte konsilas vin revizii la Politikon pri Privateco de ĉiu retejo, kiun vi vizitas.

Ni havas neniun regado de kaj ne supozas respondecon pri la enhavo, privateco-politikoj aŭ praktikoj de iuj kromaj retejoj aŭ servoj.

Privateco de Infanoj

Nia Servo ne pritraktas iun ajn sub 18-jaraĝa (“Infanoj”).

Ni ne konscie kolektas persone identigeblajn informojn de iu ajn sub la aĝo de 18-a Se vi estas gepatro aŭ kuratoro kaj vi scias, ke viaj Gefiloj donis al ni Personajn Datumojn, bonvolu kontakti nin. Se ni konscios, ke ni kolektis Personajn Datumojn de infanoj sen konfirmado de gepatra konsento, ni prenos paŝojn por forigi tiujn informojn el niaj serviloj.

Ŝanĝoj al ĉi tiu Politiko pri Privateco

Ni eble ĝisdatigos nian Politiko pri Privateco de tempo al tempo. Ni sciigos vin pri iuj ajn ŝanĝoj, per afiŝado de la nova Politiko pri Privateco sur ĉi tiu paĝo.

Ni informos vin per retpoŝto kaj/aŭ elstara avizo en nia Servo, antaŭ ol la ŝanĝo fariĝos efika kaj ĝisdatigos la “efikan daton” ĉe la supro de ĉi tiu Politiko pri Privateco.

Ni konsilas vin revizii ĉi tiun Politikon pri Privateco periode por iuj ajn ŝanĝoj. Ŝanĝoj al ĉi tiu Politiko pri Privateco efikas kiam ili estas afiŝitaj en ĉi tiu paĝo.

Kontaktu Nin

Se vi havas demandojn pri ĉi tiu Politiko pri Privateco, bonvolu kontakti nin retpoŝte: info@esperanto.org.au