Nova estraro de UEA elektiĝis

En sia unua kunsido dum la 104-a Universala Kongreso, la Komitato de UEA elektis novan Estraron por gvidi la Asocion dum la venonta trijara periodo.

Estraro de UEA 2019

Kun la ĉeesto de 35 Komitatanoj A, reprezentantaj la aliĝintajn landajn kaj fakajn asociojn, kaj 5 Komitatanoj B, elektitaj de la individuaj membroj, la Komitato unue kompletigis sin per la elekto de 9 Komitatanoj C: Duncan Charters, Andreas Diemel, Mark Fettes, Trezoro Huang Yinbao, Dennis Keefe, Zsofia Kóródy, François Lo Jacomo, Stefan MacGill kaj Rakoen Maertens.

Estis entute naŭ kandidatoj por la Estraro, inkluzive de du kandidatoj por Prezidanto: Duncan Charters kaj Fernando Maia. La aliaj kandidatoj estis Chen Ji, Trezoro Huang Yinbao, Aleks Kadar, Orlando Raola, Jérémie Sabiyumva, So Jinsu kaj Amri Wandel. La Komitato bezonis tri voĉdonojn por decidi pri la grandeco de la nova Estraro, sed fine subtenis la rekomendon de la Elekta Komisiono pri ok lokoj.

La plej kontestata elekto estis tiu por la Prezidanto. Ambaŭ kandidatoj konfirmis sian pretecon kunlabori en Estraro gvidata de la alia, kaj ambaŭ emfazis la bezonon de harmonia, teama etoso. En la unua rondo neniu el la du kandidatoj ricevis la laŭregulare postulatan plimulton. En la dua baloto estis elektita Charters per unu voĉo pli ol Maia.

En la fino, la nova Estraro ricevis jenan konsiston: Duncan Charters (prezidanto); Fernando Maia kaj Trezoro Huang Yinbao (vicprezidantoj); Aleks Kadar (ĝenerala sekretario); kaj Orlando Raola, Jérémie Sabiyumva, So Jinsu kaj Amri Wandel. La taskodivido kundecidita de la Estraro dum sia merkreda kunsido estas la jena:

  • Prezidanto: Duncan CHARTERS – Kunordigo, Strategio, Instruado, Rilatoj kun ILEI
  • Vicprezidanto: Fernando Jorge PEDROSA MAIA Jr – Centra Oficejo, Statuta Reformo, Eksteraj Rilatoj (krom Unesko), Ameriko, Rilatoj kun TEJO, Rilatoj kun Membro-Organizoj
  • Vicprezidanto: HUANG Yinbao (Trezoro) – Financoj, Unesko
  • Ĝenerala Sekretario: Aleks KADAR – Administrado, Ĝemelaj Urboj, Esperanto-Centroj, Eŭropo, Revuo Esperanto.
  • Orlando E. RAOLA – Kulturo, Kongresoj, Biblioteko, Eldonado, Esploro kaj Dokumentado, Terminologio
  • Jérémie SABIYUMVA – Afriko, Aktivula Maturigo
  • SO Jinsu – Azio, Oceanio, Informado kaj Amikoj de Esperanto
  • Amri WANDEL – Scienca kaj Faka Agado, Meza Oriento kaj Norda Afriko

La nova Estraro ekoficis lundon, la 22-an de julio, kadre de la tria Komitata kunsido en Lahtio.

[Gazetara Komuniko de UEA, N-ro 812, 2019-07-25 CC BY 4.0]

Kvar plenplenaj tagoj en Esperantujo

De Terry Manley (Armidale, NSK)

(Originale publikigita en Esperanto sub la Suda Kruco, vol. 26[2], num. 135, Junio 2019)

6 homoj laborantaj en la arkivo

Mi alvenis Esperantodomen marde vespere, la 23-an de Aprilo, kaj renkontis Franciska, kiu ankaŭ venis helpi pri la arkivo en Esperanto-Domo. Post iom da babilado ni iris butikumi kaj, reirinte al la klubo, ni vespermanĝis. Dmitri lasis por mi matracon kaj littukojn sur la supra etaĝo, kie mi dormis. Estis agrable aŭskulti la fluan, klaran voĉon de Franciska kaj havi oportunon konversacii vidalvide, kio mankas al mi en Armidale.

Je merkreda mateno alvenis Sandor, Jonathan, kaj Heather kun sia nepino, Elizabeth. Do estis sesopo da ni por plenigi la spacon kaj prilabori la arkivon. Post nelonga kunveno… ni eklaboris. Mi skribas “ek” sed tuj estis hezito, konstatante kiom da laboro alfrontis nin por klasifiki, ordigi, elskatoligi, skani, registri, ktp, la enhavon de la ĉambro. Sed decidante, ke vojaĝo de mil paŝoj komenciĝas per la unua paŝo, ni komencis.

Heather kaj Franciska koncentriĝis pri surbretigo laŭorda de la jam numeritaj libroj. Kaj ili ja daŭrigis tion dum tri tagoj, ĉar estis tiom da libroj. Mi gratulas ilin pro tia klopoda fokuso, sen kiu la tasko restus neplenumita. Je la unua tago Sandor kaj Jonathan esploris skatolojn, kiuj enhavis aŭstraliaĵojn, specife fotojn. Ili ankaŭ diskutis pri la sistemo ordigi librojn. Ĉar aliaj jam komencis per la sistemo Dewey ni konsentis daŭrigi tiel. Estas kaj avantaĝoj kaj malavantaĝoj por tiu sistemo en la kazoj de specialaj kolektoj. La Esperanto-kolekto estas tiel ordigita kvazaŭ Esperantujo estas aparta lando, do ne kiel en normala aŭstralia biblioteko.

Je 14:30 ni iris al la ŝtata artgalerio. Per Meetup Jonathan organizis gvidi grupon dum unu horo je 15:00. Nia grupo kaj kvar aliaj – James, Doris, Helen kaj Dmitri – renkontiĝis por la afero. Jonathan montris al ni kelkajn pentraĵojn el la kolekto kaj klarigis kiel oni povas vidi eĥojn de kaj formoj kaj koloroj en iuj pentraĵoj. Li ankaŭ montris la uzon de la “ora proporcio” de iu pentristo. Kvin el ni decidis resti por plurigardi pentraĵojn kaj spekti filmon. La filmo estis “A Touch of Zen” (Nuanco da Zeno) el Tajlando, 1971.

Gvidata esploro ĉe la Art-galerio

Je ĵaŭdo alvenis al E-Domo ankaŭ Alan Turvey. Refoje Heather, Franciska kaj mi daŭrigis la surbretigon de libroj, dum Sandor, Alan kaj Jonathan fotis, enkomputiligis kaj registris fotojn el la skatoloj. Mi sentas, ke la laboro estas kiel memgvidata kurso, dum kiu ni lernis pri la sistemo Dewey, pri kiom da libroj okupas ĉiun kategorion, kaj krome,kiel ade laboris esperantistoj por krei tiun literaturon kaj originalan kaj tradukitan, inkluzive la fakajn librojn. Iuj lernis kiel plej bone utiligi poŝtelefonon por foti aferojn. Ni lernis pri iuj trezoroj de nia kolekto, pri unuaj eldonoj kaj raraĵoj.

En la vespero de ĵaŭdo kvar el ni – Heather, Sandor, Franciska kaj mi – iris renkonti [Esperantiston] Daniel Kane en Epping por vespermanĝi ĉe picejo. Estis vespero de bonhumora babilado, rememorante pasintecon kaj sciiĝante pri intertempaj okazoj.

Vendrede ses el ni (Elizabeth, la nepino de Heather, revenis) laboris pri la arkivo. El la suba ĉambro ŝvebis dolĉaj kantoj de rusa kantgrupo, kiu alvenis por sin ekzerci. Antaŭ ol komenci ni havis oportunon viziti la atelieron malantaŭ E-Domo, kaj la artistojn, kiuj laboras en ĝi. Hugh luis la ejon de la EFNSK ekde 1995 kaj sufiĉe sukcesis por daŭre labori tie. Li arigis komunumon de lokaj artistoj kaj la etoso estas vigla kaj ege interesa por ni.

Poste ni sukcesis pri la enmeto de preskaŭ ĉiuj libroj kun numeroj sur bretojn kaj multe da fotado. Komenciĝis ankaŭ la ordigado de iuj Esperanto-specialaĵoj kiel UEA aferoj: jarlibroj, kongreslibroj ktp. Ni deziras agnoski la laboron de tiuj, kiuj antaŭe prizorgis la arkivon. Ralph Harry, Peter Hai kaj Huigh Malcolm bezonas specialajn menciojn. Multaj el la gazetoj binditaj estas jam surbretaj danke al Huigh.

Je 15:00 ni kunvenis kaj montris kion ni individue faris kaj refoje resumis pri la celoj de la grupo kaj diskutis planon kiel daŭrigi la laboron. Post 16:00 multaj infanoj rusaj alvenis al la klubo por pentri kaj fari aliajn artaĵojn rilate al ties kulturo. Estis bone rimarki, ke la klubo vere vivas per la etendigo al alikulturaj grupoj. En la vespero mi kaj Franciska marŝis al Newtown (Njutaŭn), kie ni manĝis en restoracio kun tajlanda manĝaĵo. Hazarde ni rerenkontis Heather kaj Elizabeth surstrate.

Sabaton mi frue iris al Manlia plaĝo, kie mi ĝoje ludnaĝis en klaraj, glatformaj ondoj. Poste mi renkontis Roger Springer, Sandor kaj Franciska ĉe la Bavaria kafejo. Ne estis kutima sabato por tio [Manlia Esperanto-Klubo], do ni dankas al Roger por alveni renkonti nin kaj por la trinkaĵo. Roger alportis fotoalbumojn de Eunice Graham por doni al la arkivo. Sandor kaj mi adiaŭis ĉar ni iris al lingva festivalo en Gordon, kiun Dmitri organizis. Estis tre amika okazo de ĉ. 20 partoprenantoj. Ni lernis iomete pri la tamila, hindia, araba, tanguta (antikva lingvo apud Mongolio), nederlanda, kaj lingvo de negranda grupo en Rusujo. Dmitri prezentis tiun lastan. Ankaŭ Sandor prezentis pri Esperanto.

Alveninte al E-Domo per la aŭto de Dmitri mi estis preta iom ripozi, sed la klubo estis tiel aktiva, ke ne eblis. En la korto estis grupo da aktoroj kaj helpantoj, kiuj faris filmon en la ateliero. Ili manĝis kaj babilis. Dmitri, kun amiko Sam, gvidis grupon ĉe la supra etaĝo, kiu ludis ŝakon. Mi enrigardis kaj estis 10–12 da tiuj. En la salono sube Richard Delamore instruis Esperanton al 12 junuloj. Vigle li regalis ilin pri la reguloj de la bona lingvo.

Mi cedis al la sento iom malaktivi kaj lasis la ŝakamantojn kaj junulojn al ties okupoj. Mi promenis kun Sandor al sia loĝloko trans la tereno de la universitato. Estis pli trankvilige inter la imponaj sabloŝtonaj konstruaĵoj kun belaj pordarkoj kaj kortoj sen la senĉesa preterpaso de aŭtaro.

Reveninte al la klubo mi trovis ĝin kvieta. Nur restis duopo silente luktanta en la lasta ŝakludo.

Bonan nokton.

Tri-taga arkiva laborkunveno

Inter la 24-a kaj la 26-a de aprilo membroj Jonathan Cooper (Gosford, NSK), Heather Heldzingen (Melburno), Sandor Horvath (Adelajdo), Franciska Toubale (Melburno) kaj Terry Manley (Armidale, NSK) partoprenis la arkivan laborkunvenon ĉe Esperanto-Domo, Sidnejo. Alan Turvey (Wyong, NSK) ankaŭ partoprenis la 25-an.

Ni komencis ordigi librojn, skanis proksimume 800 fotojn kaj multe diskutis kiel aranĝi niajn librojn, revuojn kaj aliajn aĵojn. Kelkaj rezultoj espereble baldaŭ aperos en nia retejo. Kompreneble, restas multaj pli por fari, do se iu volas kaj povas helpi, bonvolu kontakti nin.

Helpantoj en la arkivejo

Dum la posttagmezo de la 24-a, Jonathan gvidis la grupon, plus plurajn aliajn esperantistojn, tra parto de la Art-Galerio de Nova Sud-Kimrio (kie li laboris dum pli ol 30 jaroj).

Grupo ĉe la Art-alerio de NSK

Kvin celoj de la arkivo

1. Konservi la kolekton

Esperanto-Domo estas la plej daŭre havebla loko por konservi la arkivon. Do…
• Ni esploras kiel plej bone konservi la malnovajn raraĵojn en la kolekto
• Ni rekomendas aĉeton de taúgaj ujoj por kaj konservi kaj montri kolekterojn en sekuraj kondiĉoj

2. Diskonigi kaj disponigi la enhavon al la esperantistaro

Plej efike oni uzus la interreton, sed tio dependas de rimedoj kaj homaj kaj teĥnikaj. Do…
• Ni registru la enhavon en la retejo
• Ni fotu, kie taŭgas
• Ni skanu raraĵojn
• Ni pruntedonu por studesploroj

3. Propagandi per arkivaĵoj

• Ni ekspozicii raraĵojn, aŭ rete aŭ fizike (en taŭgaj ujoj), por propagandi

4. Aldoni aĵojn al la kolekto

• Ni serĉu mankojn en la kolekto, aparte pri Aŭstralio, kaj petu esperantistojn por donacoj

5. Kribri la kolekton

• Ni apartigu neraraj duoblaĵojn: aŭ metu ilin en la bibliotekon aŭ – se tiuj estas superfluaj – ofertu ilin al kluboj aŭ individuoj

– Jonathan Cooper kaj Terry Manley

Esperanto en radio-SBS

La 6-an de junio 2018 ĵurnalisto (Amelia Dunn) kaj filmisto de la aŭstralia radi- kaj televid-kanalo SBS pasigis unu horon kaj duonon en Esperanto-Domo, Sidnejo, intervjuante plurajn esperantistojn. La rezulto (ĝis nun) estas radiprogrameto/podkasto: Universal but obscure language making a comeback with internet.

Joanne Cho parolas al ĵurnalisto Amelia Dunn dum aliaj esperantistoj aŭskultas (Foto: Nicole Else)

Richard Delamore parolas al ĵurnalisto Amelia Dunn dum aliaj aŭskultas (Foto: Jonathan Cooper)

Raporto pri Bekasi de Ilia Sumilfia Dewi

Raporto pri Dua Trilanda Kongreso en Bekasi, Indonezio

La 28-an de marto ĝis la 2-an de aprilo 2018 okazis la dua trilanda kongreso en la urbo Bekasi, kiu troviĝas 55.6 km for de la internacia flughaveno en Ĝakarto.

Plejparte da eksterlandaj kongresanoj neniam aŭdis pri la urbo kaj ne havis ideon kia urbo ĝi estas. Tamen mi proponis la urbon al aliaj organizantoj el Aŭstralio kaj Nov-Zelando ĉar en tiu dua granda urbo de Okcidenta Javo troviĝas junuloj, kiuj jam lernis Esperanton ĉe lingva komunumo, Faktabahasa Bekasi. Krom tio, kelkaj junaj aktivuloj loĝas en Bekasi kaj pretis labori por organizi la kongreson.

Ĉi-foje la kongreso estis malpli granda ol la lasta unua trilanda kongreso, en Bandung en 2016. Partoprenis 37 indonezianoj kaj 29 eksterlandanoj el 7 landoj: Aŭstralio, Nov-Zelando, Belgujo, Hispanujo, Koreio, Filipino kaj Orienta Timoro. Inter kongresanoj troviĝis novuloj kaj junuloj el diversaj partoj de Indonezio. Ni sukcese venigis ilin pro la vojaĝsubteno, kiu disponigita de speciala konto ĉe UEA (iesa-p). Koran dankon al esperantistoj, kiuj jam subtenis nian movadon per tiu konto. Ankaŭ estis bonega afero, ke venis dek orient-timoranoj pere de subvencio, kiu estis aranĝita de Heidi Goes.

Vespere en la unua tago, la kongreso malfermiĝis kun iom da ceremonio. La organizantoj de tri landoj bonvenigis la kongresanojn per salutmesaĝoj. Inter tiuj, juna indoneziano legis Esperantan poemon kaj la grupo de orient-timoranoj kantis bele sian tradician kanton. Poste ĉiuj prelegantoj havis eblecon por inviti kongresanojn al siaj prelegoj kaj laste ni kune kantis la himnon, La Espero. La programo daŭris per amuzaj ludoj en la interkona vespero.

La sekvontan tagon, kelkaj gravaj prelegoj okazis, kiel prelego de Humphrey Tonkin, kiu parolis pri nuna situacio de Esperanto en la mondo, kaj prelego de la prezidanto de UEA, Mark Fettes, pri nuna situacio de UEA kaj Esperanto en la mondo. Tiuj prelegoj estis aranĝitaj bone per Skype. Samtempe en aliaj salonoj du invititaj instruistoj instruis Esperanton al komencantoj kaj progresantoj. La kursoj okazis kvarfoje dum tri horoj taĝe. Aliaj interesaj prelegoj ankaŭ estis prezentitaj de homoj el Filipinoj, Aŭstralio kaj Hispanujo. Ni ankaŭ donis ŝancon al komencantoj prelegis, por ke ili havu kuraĝon paroli la lingvon.

La 30-an de marto, kiam estis feria tago de Pasko en Indonezio, pli da indonezianoj povas ĉeesti la kongreson. Okazis denove prelego per Skype kaj ĉifoje, Jonathan Cooper el Aŭstralio prelegis pri kiel verki por la elektronika medio. Poste pluraj prelegoj pri kulturo, interesaj temoj riĉigis la konon de kongresanoj. Vespere, la grupo de orient-timoranoj prezentis artan spektaklon. Ili kantis, dancis, eĉ ludis magion. Sekvante la programon daŭris kiel arta vespero en UK. La kongresanoj grupe aŭ sole montris sian prezentadojn en arto. Kun kelkaj eksterlandaj partoprenantoj, ni kune dancis tradician dancon el Indonezio.

Antaŭ la Nacia Arta Gallerio, Ĝakarto

Dum la ekskursa tago, kiu okazis sabate, ni forveturis al Ĝakarto por viziti la nacian galerion, kiu havas kolekton kaj ekspozicias artaĵojn. Poste la partoprenantoj ankaŭ vizitis la nacian muzeon kaj “Taman Mini Indonesia Indah”, kiu estas rekomendinda por iom lerni pri la diverseco de indonezia kulturo. Vespere, la partoprenanto de Balio rakontis sian Esperanto-agadon kaj sekve estis lingva festivalo, kies celo estis iom lerni kaj praktiki aliajn fremdajn lingvojn. Junaj indonezianoj tre entuziasme partoprenis tiun ĉi programon ĉar ili multe interesiĝas pri uzo de la lingvoj.

Anatŭ la Balia domo ĉe “Taman Mini Indonesia Indah”

La 1-an de aprilo, grupo de kongresanoj partoprenis la senveturilan tagon, kiu regule okazas dimanĉo-matene. Inter la 6-a kaj la 10-a atm la aŭtomobiloj estas forpelitaj de la ĉefa strato de Bekasi kaj dum tiuj kvar horoj la strato abundas de piedirantoj, bicklistoj kaj kurantoj. Dum unu horo ni utiligis la eventon por reklami Esperanton al la publiko. Por kapti la atenton de ĉirkaŭaĵo, ni marŝis kun kongresa standardo, kantis kaj dancis kune. Tiel kelkaj homoj proksimiĝis kaj demandis pri Esperanto kaj nia agado.

Impona prelego pri la historio de indonezia Esperanto-movado estis prezentita de Heidi Goes de ŝia preskaŭ preta libro. Ŝi esploris multajn detalojn pri diversaj indoneziaj esperantistoj, lokoj kaj eventoj. Tiel la libro povas esti bonkvalita rimedo por malkovri la ekziston de Esperanto en Indonezio.

Sekve, Carlos Spinola prelegis pri la uzado de Esperanto en la universitato de Valencio en Hispanujo, kaj la projekto Cassini. Aliaj prelegoj ankaŭ estis interesaj, kiel prelego de Park Soohyean pri la manĝaĵkostumo de la korea tradicia festotago, kaj rigardo al kantoj laŭ lirikverkista vidpunkto de Kam Lee el Aŭstralio. Vespere ni kune iris al restoracio por la bankedo.

Kuna manĝado – ofte la plej interesa parto de kongreso

Dum la lasta tago, matene, okazis la fermo. Tiam la partoprenantoj havis eblecon por diri siajn impresojn, opiniojn aŭ kritikojn. Ni dirus ke la kongreso estis sukcesa ĉar la komentoj de partoprenantoj ĉefe estas pozitivaj. Dum la ferma ceremonio multe substrekis, ke la valora aspekto de la kongreso estis amikeco. Por la tria kongreso, ni iomete komencis esplori la eblecon por starigi komunan eventon en Balio post du aŭ tri jaroj.

Ilia Sumilfia Dewi : ilia.dewi@gmail.com
Indonezia Esperanto-Asocio

Adiaǔa mesaĝo de Albert Garrido

Blovo de freŝa aero
Aǔdiaǔa mesaĝo de Albert Stalin Garrido (Filipinoj)

AEA invitis Albert al la dua trilanda kongreso en Bekasi. Estis la unua fojo aǔdi ion pri Esperanto en Filipinoj.

Albert Stalin Garrido

Karaj kongresanoj kaj amikoj,

Kun bedaŭro mi elkore pardonpetas ĉar mi ne povas partopreni la ferman ceremonion kun vi, ĉar mi devas flugi je la 11-a matene. Mi eĉ ne povis ĝuste adiaŭi vin, specife dum la bankedo, ĉar mi devis foriri frue por preni la oportunon aĉeti suvenirojn en la bazaro.

Indonezio estas tre mirinda lando. Kiel mi jam multfoje diris, ĝi multe memorigas min pri Manila. Kun la kultura kaj lingva diverseco, ĝi estas ja kolorplena kaj estas la defio por ni ankoraŭ pli profunde malkovri la mirindaĵojn en tiuj koloroj.

La trilanda kongreso estas blovo de freŝa aero por mi. Tio ĉi estas mia sesa kongreso, sed la unuaj kvin estis precipe por maljunuloj, kun kiuj mi havas kompreneblajn diferencojn, ĉu pri vidpunktoj aŭ spertoj, ktp. Do, estas mia unua fojo partopreni internacian Esperanto-aranĝon, kies partoprenantaron konsistigas plejmulte junulojn. Vidi per miaj du okuloj, ke la esperantista junularo kaj en Indonezio kaj Orienta Timoro vere daŭre kreskas, kaj ili florigas kompetentajn movadanojn, plifortigas la fajron en mia koro. La fajro estas mia ĉiama aserto ke sudorienta Azio estas la espero de nia movado estas fakte tute vera. Kaj, ke ni ankoraŭ devas multe pli labori por antaŭenigi la jam komencitan sukceson. Mi dankas al ĉiuj junaj indonezianoj kaj orient-timoranoj, kiuj havis la entuziasmon montri siajn lertojn kaj konojn dum diversaj programeroj, kaj kiuj ankaŭ kun intereso interagis kun mi. Nu, mi estas ĝenerale timida homo, sed la pasio interagi fontas el tiu energio montrata de ili.

Orient-timoranoj prezentas “kapoeron”

Mi ankaŭ ĝojegas konatiĝi kun aŭstraliaj kaj novzelandaj esperantistoj, kun kiuj mi antaŭe havis preskaŭ neniun kontakton. Estis ja strange, ke malgraŭ la relativa proksimeco inter Filipinoj kaj la du landoj, ni ne vere havis ajnaspecan kunlaboron. Aliflanke, mi ankaŭ dankas al la Aŭstralia Esperanto-Asocio, kiu ebligis mian vojaĝon kaj tiel efektive establis rilatojn inter niaj movadoj. Espereble, la movadoj en ambaŭ landoj daŭre kontribuos por plifortigi la rilatojn inter landoj en Azio kaj la Pacifiko.

Entute, mi ĝojas, ke en la tri oportunoj, en kiuj mi povis kunhavigi mian konon (Filipinoj, filipina movado, kaj la tagaloga), multaj ekhavis freŝan scion pri ni. Ĉiam mi trovas energion malfermi la okulojn de eksterlandanoj pri mia lando, specife ankaŭ pri nia landa E-movado, kiu bedaŭrinde restas relative izolita de la cetero de la internacia komunumo.

Ĉion dirinte, mi invitas vin daŭre teni rilatojn kun la filipina Esperanto-komunumo, kaj mi esperas, ke ni vidos unu la alian tre baldaŭ, ĉu en Indonezio denove, aŭ aliloke, aŭ eĉ en Filipinoj, kie mi kun mia tuta koro, bonvenigos vin. Reveninte al niaj hejmlokoj, daŭre ni planu kaj pli pasie agadu por la antaŭenigo de nia nobla afero.

Ĉiam antaŭen!

Albert Stalin Garrido