Esperanto diskonigita en Maitland, NSK

Sabaton la 10an de Februaro 2018, pluaj esperantistoj (kvar vestitaj en specialaj verdaj t-ĉemizoj) iris al la multkultura festivalo “Maitland Riverlights” por diskonigi Esperanton. Eckard Roehrich eksponis lignajn vorterblokojn, kiujn li faris por instrui pri la lingvo. La teamo ankaŭ instruis multajn homojn ĉe la “Lingva Sidĉambro” (Language Lounge). Kiam ni proponis propagandaĵojn, iuj diris, “Mi estas bona”. Certe! Tamen mi pensas, ke ili estus pli bonaj se ili akceptus la libretojn. 🙂 Iuj infanoj petis multajn libretojn – tre […]

Dua kongresa bulteno nun haveblas

La Dua Trilanda Kongreso (Indonezio, Aŭstralio, Novzelando) okazos en Bekasi, Indonezio de la 28-a de marto ĝis la 2-a de aprilo 2018. Elŝutu la Duan kongresan Bultenon (PDF, 4 paĝoj, 401 KB)

Elektita estraro 2018

La Jarkunveno de AEA okazis sabaton, la 3-an de februaro 2018, per Skype. Terry Manley, el Armidale, NSK, malavare konsentis esti nomumita kiel nova estrarano, por anstataŭi Joanne Johns, kiu decidis ne esti renomumata. Terry kaj la cetero de la estraro estis tiel elektitaj. Vidu la (nuntempa) liston de estraranoj.

Jarkunveno 2018

La Jarkunveno de la Aŭstralia Esperanto-Asocio okazos sabaton, la 3-an de februaro 2018, per Skype. La kunveno komenciĝos je la 2-a ptm per Australian Eastern Summer Time (Sidnejo, Melburno). Se vi volas partopreni, bonvolu retpoŝti vian Skype-nomon al Sandor, per prezidanto@esperanto.org.au.