Esperanto <—> English

 

Esperanto 125

Celebrante 125 jaroj de post la apero de la unua presita libro de Esperanto, (1887). Gratulon al la unuaj Esperantistoj!

 

Vintra Kursaro, Sheidow Park, Sudaŭstralio,       8an-11an de Junio, 2012!

 

La AEA forumo estas nun remalfermita!

Rekte al La forumo!

 

Estas Google grupo je

https://groups.google.com/ group/Esperantistoj-en- auxstralio

 

 

 

Vizaĝlibra ŝnureto de AEA

 

Rekte al kurso.esperanto.org.au (Korespondaj Kursoj)

 

Rekte al mondeto.com

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Citaĵo de la monato.

“Estas unu malgranda paŝo por viro, unu giganta saltego por la homaro.”

La vortoj diritaj de Neil Armstrong dum lia unua paŝo sur la lunon, dum 1969.

 

Ŝerco de la Monato.

Unu el la plej strangaj vizititaj lokoj estas urbeto, kiu nur enhavas unudirektan straton. Unufojon, mi provis viziti la poŝtoficejon, sed mi erare trapasis la konstruaĵon. Surprize, mi informiĝis, ke la nura metodo reviziti la komercejon estas veturigi mian aŭtomobilon ĉirkaŭ la mondo.

 

Dato de la plej lastatempa ŝanĝo: 30-1-2012

 

Komentoj povas esti senditaj al la teksestro

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Antaŭa paĝo de 2012, Marta eldono de Esperanto Sub la Suda Kruco kaj enhavaĵo.

 

KOMENTOJ  EL LA JUBILEA KONGRESO DE LA ADELAJDA AŬSTRALIA ESPERANTO ASOCIO, 2011.        

1) Bone farita. Mi gratulas la tutan estraron.  Tre interesis min la prelegoj de Humphrey Tonkin pri la pasinteco, la nuna tempo kaj la venonto. Li bone klarigis la tutan aferon.  JoMo estis brila, ĉarma homo kiu vigligis nin kun bela muziko kaj brila parolado pri la okcitana lingvo pri kiu mi sciis nenion.
Nun mi scias ke Tulozo estas la plej bela urbo en la mondo kaj la okcitana estis/as la lingvo de trubaduroj kaj la amo.
LIBBY MORTIMER

 

2) Fakte, mi iomete timis pri havi la piedojn supre kaj la kapon malsupre, sed ĉio bone okazis sen kapdoloro.
Bone ke en la antaǔa vid-al-vida kafejo oni preparis bonan “risotto-n” kafon. Bonege, ke ni povas ankaǔ retumi.
Mi ne farus alie. La nura demando estas: “Kiel allogi al kongresoj la junulojn kiuj ne funkcias tiel kaj esperantumas per rete”?
Sed mi ne havas la respondon.

Ĉu: Tendumado? Rok-koncerto? Fejsbuka paĝo? Senkostaj narkotikoj ? Ĉiunoktaj disktekoj? Oni devas konstrui ponton inter generacioj, sed pli facile diri ol fari.
Se mi organizus la venontan kongreson de AEA mi organizus ĝin en Toulouse.
JOMO – JEAN-MARC LECLERCQ

 

3) As a beginning esperantist I was worried that I would find it difficult to speak and risk making mistakes, but I have found it a lot of fun.                                                            
The lessons with Trevor were very helpful and I found I could pick up many words, although not the full meaning of what people were saying. I went away wanting to learn a lot more Esperanto. 
JOHN CALDER

4) Mi tre ĝuis la diversajn interesajn paroladojn, kaj la babiladon kun aliaj esperantanoj. Mi aparte ĝuis la prelegojn de Humphrey Tonkin- brila prelegisto! Ankau la carma vigla Jomo. Ili ambau aldonis grandan plezuron al ĉiuj, mi pensas. Bona decido inviti ilin! Mi ĝuis la kantadon, prezentaĵojn, ktp. Mi malĝuis multe la nenecesan malharmonion
Se mi organizus venontan kongreson – malfacila afero! Oni bezonas pli da homoj por fari la multajn decidojn kaj planojn. Ĝi estus, nature, plej bona havi la prelegoj/lecionoj ktp. Pli proksima al la loĝejoj.
PAT PALMER

 

5) Great opportunity to speak Esperanto to a diverse group of people in a friendly atmosphere. I was happy with the quality of presentations. I enjoyed the music and the friendship of JoMo. Did not enjoy the cloudy Adelaide weather. I appreciated the efforts of the local organising committee. I felt privileged having been present at the great lectures by Humphrey Tonkin. I would not have started all presentations on time and not waited for latecomers.
PAUL GREEN

 

6) Mi ke ĝi estis vivema, ĝoja okazo. Estis bona ke okazis multaj malsimilaj programoj.  La prelegoj interesis min. Ankau mi ŝatis la altan nivelon de amikeco kaj bonkoreco.
Se mi devis organizi la venontan kongreson mi sekvus kion vi faris al ĉi tiu kongreso ekzakte.
ELIZABETH STEVENSON

 

7) Mi estas imponata- eĉ ege- pri la organizado de la kongreso. La loko tre taugas. Humphrey Tonkin kaj Jomo estas elstaraj. Ili ambau energigis la kongreson. Mi salutas kaj gratulas la klopodo de la organizantoj.
Se mi organizus ventontan kongreson Mi farus la saman.
Mi pensas ke la proponita eksposicio estas belega ideo!
Pri ŝanĝoj – Mi opinias ke Esperantistoj generale ne scias kiel doni prelegojn! Ofte ili ambulas;ili tro parolas. Sed estas kondiĉio ke oni verŝajne ne povas ŝanĝi.
CHARLES STEVENSON

 

8) The kongreso has been very nice. The organisers worked very hard and did it very well. The atmosphere was very friendly. The university was a good choice of location. We liked the very clever design on the T-shirts and the variety in the programme.
If we had to organise another congress we would arrange accommodation in the same place as the talks and activities, allow space for socialising- without interruption, and make announcements in both languages to make beginners feel more welcome.

Suggested improvements for the planned exhibition in the Migration Museum- Some shorter pieces – just a sentence maybe. Include some women in the Austraian Authors’ page. Keep it looking professional.
LUTZANOJ

 

9) Kompreneble, la ĉeesto de S-o Tonkin kaj Jomo dum la jubilea kongreso estis elstara punkto de la plenplena ĝuebla programo. Ekde la komenco, kiam ni kolektis grupe en kostumoj ĉe Melburno -por atingi Adelajdon- ĝis la lastaj aferoj ekz la balalajka koncerto kaj la bankedo , ni ĉiuj lernis, babilis kaj multe pensis pri Esperanto. Lau ALL projekto la prezentado de infanoj kaj la lecionoj por komencantoj montras ke instruado estas grava aspekto por ni ĉiuj.  Se mi organizus alian kongreson mi havus klasojn por trovi informojn interete.
SANDRA CONNORS

 

10) Miaj impresoj estis miksformaj. Estas mia unua kongreso kaj mia enkonduko al la movado. Mi ŝatis la amikecon kaj la egalrajtecon.
Mi lernis, observis, studis kaj stumblis. La interkompreno vere realigis. La unuan tagon mi ne ŝatis atendi tiom longe antaǔ la pordo de St. Ann’s Kolegio.
LUCIA MARY BERTHELIN (Nov Kaledonio)

 

11) Mi ŝatis niajn internaciajn gastojn. Ili estas tre grava por nia aŭstralia movado.
Tre plaĉis al mi
* la dua matena prelego de Humphrey Tonkin
* la poŝtmarko
* la individuaj prezentadoj (por inspiri aliajn komencantojn kaj ankaŭ por aŭdi kial aliaj homoj lernis Esperanton)
* la florojn
* la bona loko de la kongresejo
* la diversaj rakontoj pri nia Esperanto historio
Eble, la historiaj T-ĉemizoj devus esti en la ĉefa prelegejo. Ni ne sufiĉe ofte eliris por kapti freŝan aeron. Estas bedaŭrinde ke ne pli da homoj prezentis paroladon aŭ organizis aktivecon aŭ eventon. Pli da ripozŝancoj dum la tagoj.
Mi ne organizos kongreson, sed se mi farus, mi ŝatus se multaj esperantistoj ĉirkaŭ Aŭstralio helpu, eksemple du homoj el Kvinslando prepares la prelegojn (kontaktoj, kiu, kiam,…) NSK-anoj zorgas pri la kantado, Viktorio zorgas pri instruado.
Mi vidis ke estis simple trod a laboro por nur malgranda grupo de LKK-anoj en Adelajdo.
HELEN PALMER

 


12) St. Ann’s was too far from the kongresejo. The program was very well organised.
ROGER SPRINGER

 

13) Sufiĉe bona etoso. La programo kelkfoje ne estis tiel interesa. Ekzemple, mi ne ŝatas kanti. Eble povis esti diversaj sesioj je la sama horo por ke homoj elektu, ekz. Ĉu mi iru kanti aŭ ĉeesti gramatikan session?
La lingva nivelo de kelkaj personaj ne estis tre bona. Ne plaĉis al mi ke kelkaj eĉ ne scias elparoli “Esperanton” (ne kiel Esper – ant-o en la angla)
Mi preferus se la oficiala jarkunveno de AEA ne okazu dum la unua tago. Tiu kunveno donis malfavoran impreson pri la Movado. Tio ne estas taŭga por la komenco de la kongreso.
Same la ekumena renkontiĝo estas bona ideo, sed ne kiel la unua oficiala sesio. Kiel enkonduko al la kongreso ĝi estis tro “trankvila”.
Mi preferus pli da gramatikaj sesioj kaj pli da individuaj prelegoj/prezentoj.
Plaĉis al mi la sesio de individuaj prezentoj marde ĉar multaj personoj parolis kaj mi eltrovis iom pli pri ili.
La prelegoj de Humphrey estis ege interesaj. Se venas eksterlandanoj, indas uzi ilin por prelegi, paroligi pri ilia lando ktp. Se ili ne estas anglalingvanoj, ili gvidu konversacian rondon,..ĉar Esperanto temas pri komunikado inter peresonoj de diversaj lingvoj.
DAVID RYAN

 

14) Plaĉis al mi la bonegaj prelegoj, rekomendo pri hostelo (YHA) de Indrani, miaj infanoj ŝatis la viziton al la bestĝardeno. Je la alia flanko ili ne ŝatis esti en la sama klaso kun plenkreskuloj.
Mi opinias ke oni povus havi pli “mem-organizan” kongreson. Multe pli da eroj kaj la partoprenantoj elektu siajn je la tabulo iam ajn. Se iu ero estas tre popular havu pli. Ekz je la unua tago ĉiu prezentanto prezentas sian eventon iomete pork e la homoj povas elekti pli bone. Ĉiu elektu temojn kaj iu elektu tiun temon por priparoli.
Ankaŭ mankis plena programo por junoloj.
ALAN TURVEY

 

15) Unue, la trajnveturo estis ĝuebla kaj la grupa etoso kaj malnovstilaj vestoj helpis nin senti simile ekscita kiel la unuaj kongresanoj. Mi tre ŝatis nian kunvenon ĉe la Adelajda stacidomo. Havi JoMon por bonvenigi nin! Mirakle!
La diversaj prezentantoj estis eĉ pli interesaj ol mi atendis kaj la prelegoj de Prof. Tonkin estis eĉ pli interesaj ol mi atendis kaj la muzikado de JoMo estis brila.
La procesio post la ŝakŝalmo al nia oficiala fotadloko estis bona.
Mi ne organizus kongreson, sed se mi devus, mi donus liberan posttagmezon, eble merkrede,…por dormi, manĝi malrapide, plani, lavi vestojn, trovi interretan kafejon ktp
HAZEL GREEN

 

16) La organizantoj prezentis ege taǔgan programon. Prof. Tonkin donis al ni menseksplodajn ideojn. Ĉiuj kiuj parolis estistre interesaj, sen ekcepto. Kaj JoMo ŝtelis niajn korojn.
Problemoj, kiujn nur mi havis: La interkona vespero estis tro brua por povi babiladi, tamen bona manĝaĵo. Mi estis terure laca ĉirkaǔ la 8-a vespere ĉiun tagon. Kaj estis ĝenaĵo ĉiam serĉi taǔgan manĝejon. Eble mi ne plu juniĝas.
Estis granda plezuro rerenkonti malnovajn geamikojn, ankaǔ konatiĝi kun nekonataj esperantistoj. Kiam mi riĉigos mi starigos en ĉiu ĉefurbo belan grandan Esperanto domon por loĝigi ĉiujn kune kaj komforte, tiel ke la prelegĉambroj estu apude kaj transportrimedoj ne necesu.
Se mi sciintus pri la mil ŝtuparoj en St. Ann’s, mi ne ĉeestintus. La loĝejo estis iom tro for de de la prelegejo kaj amuzaĵoj.
SHIRLEY GRADUSSOV

 

17) Estis bona miksaĝo de aktivecoj kaj la programo estis sufiĉe plena. Estis bona ideo havi prelegojn frumatene. Prelegoj sufiĉis. Estis ankaǔ bone ligi ĉi tiun kongreson kun la 1911-1 kongreso en diversaj manieroj.
La ĉambroj taǔgis, sed unu ne havis elektron por mia piano. La elektra ekipaĝo ĝenerale sufiĉis. Mi ŝatis la eblecon uzi la lokan epoŝt sistemon.  Mi ne ŝatis ke la AEA jarkunveno okazis dimanĉe – mi preferus pli malfrue dum la semajno.
ALAN BISHOP

 

18) La organizado estis tre bona. La kongresejo bone taǔgas. La loĝloko, St. Ann’s College bone taǔgis. La matenmanĝo estis tre bona. Ĝi taǔgis por ĉiu dieto. Oni eĉ rajtis konstrui sandviĉojn por kunporti. La ekskurso estis eĉ pli bona ol en 1911. La programeroj estis bone elektitaj laǔ la interesoj de partoprenantoj. Inviti Humphrey kaj Tonkin estis apartaj dorlotaĵoj.
Bedaǔrinde ne estis sufiĉaj interesatoj. Nepre estas bezonataj fortaj reklam/informkampanoj. Pli da tempo por libere manĝi kaj interparoli necesis.  Listo de akcepteblaj restoracioj (inkl vegetaranaj) mankis.
JENNIFER BISHOP

 

19) La 9-an de novembro mi vestis min kiel virino en la jaro 1911 kaj mi ĝue iris al la stacidomo je la 7-a matene por vojaĝi per vagonaro de Melburno al Adelajdo. La 10 hora vojaĝo estis tre ĝuebla ĉar ni ofte interŝanĝis seĝojn por sidi apud aliaj geamikoj por paroli, interŝanĝi ideojn kaj ekzerci kantojn kaj drametojn. Tiu tempo estis tre agrabla kaj ni kune ĝuis la malstreĉitan tempon kune.
Kiam ni alvenis en Adelajdo, aliaj esperantistaj geamikoj atendis nin kun muziko de JoMo, kiu ĝuigis nin.
La tago finis per tre ĝuebla renkonto kun multe pli da esperantistoj ĉe taǔge nomita restoracio “Vagabondo”.
La venontan tagon, la 10-an de julio, mi ĝuis la amikecon ĉe la diservo, kiun Libby aranĝis. Mi estas tre dankema al la universitato de Adelajdo, ke ili invitis AEA kongresi.
Tio estis nur la komenco de mirinda Jubilea Kongreso en Adelajdo.  Ĉi tiu kongreso estis proponita kaj organizita de kvar el la plej bonaj esperantistoj en Aǔstralio. Mi opinias ke mi ne povus organizi ion pli bonan. Tamen, mi pensas ke ni ne havu kongreson vintre.
DIANO LUKES

 

20) Nia Jubilea Kongreso estas ekstreme agrabla ne nur por mi sed ankau por Eddie kiu jhus ekskursis al best-ghardeno. En chiu mateno de la JK kiu celebras cent jarighon de Esperanto en Australio li lernas la Zamenhofan lingvon de tre talenta instruisto dum mi lernas ghin de profesoro Tonkin kies prelegoj pro ties klereco estas de chiuj alte taksataj kaj aprezataj
Triono de la 50 kongresanoj (sep el ili estas bahaaj esperantistoj) el Australio, Japanio, Libio, Nov-Kaledonio kaj Nov-Zelando partoprenis la interaktivan BEL-kunsidon malgrau la fakto ke diversaj kunsidoj koliziis kun la nia, inkluzive de la ILEI-a. Pli ol kutime oni avide memservis al BEL-materialoj; aparte populara estas la bunta broshuro de Frankfurto danke al nia senlaca BELsekretario, Bernhard kiu du fojojn plenigis mian stokon per aerposhto
Al granda grupo dum prezentado oficiala kies temo estas rememoroj pri la UK de 1997 la parolanto (Margaret Furness) publike 'dankis ankorau foje el la koro al la bahaanaro de Adelajdo kies tiama helpo tiom multe profitis al la plej granda Esperanto-evento iam ajn en Australazio.'
PAUL DESAILLY

 

21) Mi ege ĝuis renkonti amikojn novajn kaj malnovajn, aǔskulti bonajn parolantojn kaj samtempe kiel ĉiam, la pli aĉaj prononcitaj paroladoj ne plaĉis, eĉ gratis al mi.
Estis bona, konvena loko. Havi preskaǔ ĉiujn kongresan eventon en la sama loko estis tre konvena.
Laǔ mia scio (AFAIK) ĉiu evento okazis kiam kaj kiel ĝi estis planita. Por emerituloj kiuj loĝis en sufiĉe fora antaǔurbo la matenaj kunsidoj komencis tro frue.
Kiam mi unue vidis la programon mi opiniis ke estis ne sufiĉe da programeroj sed efektive mi eraris kaj estis sufiĉe por mi.
HUIGH MALCOLM