Ĉiumonata prelegserio per Zoom

Viro, kaj virino en tradicia mongoliaj vestoj

So GILSU kaj Tatjana LOSKUTOVA (18 Aprilo)

La 3-an dimanĉon de ĉiu monato
16:00 – 18:00 Sidnej-tempe (UTC+10: Rimarku, ke Sidnejo ne plu estas en somera tempo)

Programo

16 Majo 2021

(Anoncota)

Se vi deziras partopreni, aŭ se vi mem volus prezenti ion, bonvolu sendi mesaĝon al:
prezidanto@esperanto.org.au

Antaŭaj sesioj

18 Aprilo 2021

La strategio de la Esperanto-movado en Azio, 1989–1995 – So GILSU (Koreio)
La dua parto de la esplorado de la historio de Esperanto en Azio.
Esperanto-instruado: iom el mia sperto en aziaj landoj – Tatjana LOSKUTOVA (Rusio)
“De post la vizito en Ĉinio (la 89a UK, en 2004) kaj la vojaĝo al Japanio (la 92a UK, en 2007) mi sopiris pri Azio. Tamen ne nur ekzotikeco logis min, sed ankaŭ emo helpi al lokaj esperantistoj integri kaj disvastigi la Internacian Lingvon en socian kaj kulturan vivon. Rezulte: Esperanto-instruado en sep aziaj landoj.”
Rimarku: Pro neeviteblaj tialoj, la sonkvalito ne estas bona. Ni pardonpetas.

21 Marto 2021

La azia Esperanto-movado en la komenco: 1965–1990 – So GILSU (Koreio)
La unua parto de tri prelegoj pri la Esperanto-movado en Azio/Oceanio. La serio daŭros dum la aprila kaj maja sesioj.
Rekrei la paradizon – Paulo S VIANA (Brazilo)
La mondkonata brazila fotografiisto Sebastião Salgado kaj lia edzino Wanick Salgado de pluraj jaroj engaĝiĝis en ampleksan projekton por rearbarigi la Atlantikan Arbaron, en Brazilo – gravan ekologian sistemon, kiun la homoj jam detruis je 90 procentoj de ĝia areo. Ilia agado inspiras aliajn homojn fari la samon kaj estas internacie rekonata.

21 Februaro 2021

Amnestio Internacia – Trevor Steele (Aŭstralio)
Trevor klarigis la komencon, la historion, la celojn kaj la principojn de tiu mondfama asocio, kaj menciis kelkajn el ĝiaj atingoj.
Kiu mi estas? DNA por genealogio – Joanne Johns (Aǔstralio)
Aǔdu pli-stranga-ol-fikcian rakonton pri naǔ-jara serĉo por unu amorema ŝipano. Ĉu eblas trovi familianon sen eĉ nomo?
RIMARKU: Pro kialoj de privateco, tiu prelego ne estas spektebla en YouTube.

20 Decembro 2020

ACM: Afrika Centro Mondcivitana – François HOUNSOUNOU (Benino). ACM Benino estas ne-registara organizo neprofitcela. Ĝi havas duoblan rolon: edukado kaj Esperanto. François klarigis ĝian rolon. [Rimarku: Bedaŭrinde, la son-kvalito de la originala prelego – pro malbona retkonekto – estis tro malalta, do tio estas re-registraĵo.]
Iniciato Komunikadmasko – Rainer Kurz (Germanio). Rainer fondis la iniciaton komunikadmasko.org. La neprofitcela teamo disvolvas travideblajn maskojn kontraǔ KOVIM-19, por ke ni baldaǔ povos rekomenci normalan vivon ne endanĝerigante aliajn.

15 Novembro 2020

Eldonejo Lorenz: 45 jaroj disvastigante spiritismon kaj Esperanton – Alvaro Motta (Brazilo)
La filipina lingvo: krizo pri identeco? Kurioza produkto de kolonia memoro – Albert Stalin Garrido (Filipinoj)
La filipina lingvo, oficiale la nacia lingvo de Filipinoj, havas kuriozan elementon: ĝi estas konfuza mikso de pluraj lingvoj, lokaj kaj fremdaj. Kiel tio efikas sur ĝiajn parolantojn? Ĉu vi povos kompreni kelkajn frazojn? Rigardu la kuriozan lingvopolitikon en Filipinoj, mem spuron de jarcentoj de koloniaj radikoj.

18 Oktobro 2020

MAS (Monda Asembleo Socia) – Pere de bildoj, Eddy Raats (Belgio) klarigis la statutojn de MAS, poste parolis pri MAS-eldonoj kaj montris la kovrilojn de kelkaj novaj eldonoj. Fine li prezentis kelkajn el siaj verkoj kaj parolis pri sia nuna projekto.
KER ekzamenoj – Szabolcs SZILVA (Hungario/Pollando) klarigis la signifon de KER-ekzamenoj kaj gvidis kelkajn interagajn taskojn kun la partoprenantoj. Li ankaǔ prezentois sian novan libron, Pri Kio Temas.(Atentu: Szabolcs SZILVA ne oficiale reprezentas la KER-teamon.)

20 Septembro 2020

Mia esperantista vivo – Fama esperantisto Carlo Minnaja esploris sian tre varian esperantistan vivon kaj ankaŭ aludis al kelkaj ne-esperantistaj partoj.
Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)Manfred Westermayer el Germanio prezentis la historion, la evoluon, la celojn, atingojn kaj la nunan situacion de AVE. Informo pri AVE

16 Aŭgusto 2020

Historiaj pandemioj kaj la sekvojTrevor Steele (Aŭstralio)
Kenwood House: historia domego en norda LondonoAnna Löwenstein (Britio). Anna estas volontulo (en pli feliĉaj tempoj) ĉe Kenwood House en norda Londono. Tiu bela domego estas nun plena je elstaraj artaĵoj el la 17a ĝis 19a jarcentoj. Anna montris kelkajn el la plej gravaj pentraĵoj, kaj rakontis iujn neatenditajn faktojn pri la homoj, kiuj loĝis tie antaŭ 250 jaroj.

19 Julio 2020

Monato – 40 jaroj: La historio de la mondfama Esperanta revuo – Paŭl Peeraerts (Belgio), ĉefredaktoro de Monato
La ĉefaj sociosciencaj kialoj kaj efikoj de KOVIM-19, kaj kiel Hungario sukcesis trakti la epidemion – D-ro Márkus Gábor (Hungario), ekonomikisto kaj verkisto

Venonta datoj

20 Junio 2021
18 Julio 2021
15 Aŭgusto 2021
19 Septembro 2021
17 Oktobro 2021
21 Novembro 2021
19 Decembro 2021

Posted in Evento.