Aŭstralia kaj Nov-Zelanda virtuala kongreso kaj somerkursaro 2021

12 esperantistoj

Pro la daŭraj limigoj pri vojaĝoj kaj kunvenoj rilate al KOVIM-19, la kongreso okazis tute interrete.

Datoj kaj horoj

Sabato, 9-a de januaro – merkredo 13-a de januaro 2021 UTC+11

Filmetoj

Filmetoj de la prelegoj kaj aliaj sesioj estas spekteblaj en YouTube. Vidi la filmeto-liston >

Programo

Inkluzivis: klasoj de Esperanto en 3 niveloj (Komencantoj inkluzive de infanoj almenaŭ 8-jaraĝaj, Progresantoj kaj Spertuloj) kaj prelegoj pri Esperanto kaj aliaj temoj

Rigardi la detalan programon

Kotizoj

Membroj de AEA aŭ NZEA: Senpaga, tamen ni kuraĝigis homojn fari mondonacon.
Ne-membroj: Ankaŭ senpaga, aŭ pagu tion, kion vi povis.

Instrusitoj kaj prelegantoj

Eminentaj esperantistoj de Aŭstralio kaj Nov-Zelando, kaj ĉirkaŭ la mondo, instruis kaj prelegis, inkluzive de Trevor Steele, Duncan Charters (prezidanto de UEA), Vinko Markovo (prezidanto de SAT), Mireille Grosjean (prezidanto de ILEI) kaj Humphrey Tonkin.

Kiel ĝi funkciis

Ni uzis Zoom kaj Jitsi (kiel uzita en Virtuala Kongreso de UEA).
Zoom devas esti instalita (senpage), tamen Jitsi funkcias sur iu ajn moderna komputila retumilo. Se vi intencis partopreni per tabulkomputilo (ekz-e, iPad), ĝi devis havi Jitsi-apo (ankaŭ senpage) instalita.

Unu interesa ideo estis, ke lokaj grupoj organizu ĉeestajn kunvenojn, kie ili povas kune partopreni, almenaŭ dum parto de la kongreso.

En la fotaro (de supra-maldekstre): Humphrey Tonkin, Mireille Gosjean, Trevor Steele, Duncan Charters, Marc Schmidt, Mara Molnja, Carlos Spinola, Emma Breuninger, Sandor Horvath, Franciska Toubale, Vinko Markovo, Helen Palmer

Posted in Evento, Kongreso.