Senpaga Lingvo-Festivalo en Liverpool (NSK)

Lingva Festivalo-Asocio gastigos senpagan lingvo-festivalon sabate, la 5-a de majo 2017, ĉe Biblioteko Liverpool.

Greg CooperLa celo de tiu lingvo-festivalo estas antaŭenigi komprenon pri lingva diverseco, per disponado de “provaĵoj” de pluraj lingvoj kaj kulturoj en amuza etoso.

Ĉefa ero estos fascina prezento de aŭstralia lingvisto, D-ro Gregory Cooper, pri ‘Akĉentoj kaj prononcado’. Dum la fruaj 1980-aj jaroj Dr-o Cooper vojaĝis al fora nordokcidenta Pakistano por studi tiam neskribitan lingvon. Nur per interagado rekte kun la denaskaj parolantoj, li povis lerni la lingvon (la kalaŝamondra), krei sistemon de skribo por ĝi kaj instrui ĝin al la kalaŝaj homoj, kiuj nun registras kaj eldonas siajn proprajn rakontojn kaj kantojn.

Ankaŭ prezentota estos Esperanto, la plej sukcesa internacia lingvo. Krom ĝia rolo en neŭtrala kaj egaleca komunikado, Esperanto ankaŭ povas esti utila kiel “desalta lingvo”: Ĉar ĝiaj simplaj reguloj havas preskaŭ neniujn esceptojn kaj ĉar ĝia gramatika strukturo estas ĉiam klara, komenciĝi per Esperanto povas doni al oni la konfidon kaj solidan bazon, kiuj estas tiom gravaj en lingvolernado.

Aliaj sesioj dum la festivalo inkluzivas paroladoj pri similaĵoj kaj malsamaĵoj inter la indonezia kaj malaja, kaj inter la mandareno kaj kantona, leciono por infanoj pri la farado de vjetnamaj lanternoj, kaj plurkultura tagmanĝo (bonvolu alporti iom da manĝaĵoj por dividi).

La festivalo okazos ĉe Liverpool Library, 170 George Street, Liverpool, de 11 atm ĝis 4 ptm.

Por pli da informo, vizitu languagefestival.org (en la angla).

Bildo: Dr Gregory Cooper, lingvisto

Posted in Evento and tagged , .