Esperanto en Sud-Aŭstralio






GRAVA NOTO:
Pro restriktoj pri publikaj kunvenoj rilate al la viruso COVID-19, iuj lokaj klub-kunvenoj eble estas suspenditaj ĝis nova avizo. Interretaj alternativoj eble okazas. Bonvolu kontakti la organizanto(j)n antaŭ ol vi iros al kunveno.



Image Map Kvinslando NSK/Kanbero Viktorio Tasmanio SA WA

(Sud-Aŭstralia Esperanto-Klubo)
Kunvenas: la unuan merkredon de ĉiu monato (krom jan.), vidu sube
Poŝta adreso: 5/8 Walter Ave, Mitchell Park SA 5043
Kontakto: Indrani Beharry-Lall
Tel: 0481 481 004
Retpoŝto: sa@esperanto.org.au


Ni estas Esperanto-asocio bazita en Adelajdo. Ni havas regulajn klub-vesperojn, organizas sociajn okazaĵojn, produktas regulan oficialan bultenon kaj donas senpagajn Esperanto-lecionojn por novuloj/komencantoj.

Membriĝo

Ĉiujara membriĝo kostas:
$35.00 Individuo
$40.00 Familio
$25.00 Individuo (rabata)
$35.00 Familio (rabata)
$10.00 Mezlerneja studento

Vi ricevos nian monatan informilon kaj estos informata pri niaj diversaj agadoj.

Kunvenoj

Regulaj Klub-vesperoj

Okazas rete kiam necesas laŭ reguloj pri COVID-19. Vizitu nian Facebook-paĝon por pliaj detaloj.

La aŭgusta kunveno okazos per Zoom, kaj Andrew prezentos:
Je la 7a ptm (19:00), Merkredon la 4a de Aŭgusto 2021, per tiu ĉi ligilo. (Identigilo: 870 0358 8993, Pasvorto: 534647.)

Kutime:
Unuan merkredon de ĉiu monato (krom januaro), je 1800 ĝis 1900
Ĉe: Clarence Park Community Centre, 72-74 East Ave, Black Forest

Dum niaj regulaj klub-vesperojn, ni bonvenigas novulojn kaj komencantojn, kaj unu membro kutime prezentas ion aŭ gvidas la grupon. Ni parolas, ridas kaj lernas. Ĉiuj estas bonvenaj.

Sociaj eventoj

Bonvolu kontakti Bob Felby per (08) 8242 1460 pri detaloj.

Esperanto-klasoj

Se vi ŝatas lerni en klasĉambro, kun la gvido de instruisto, unu el niaj kutimaj lokaj klasoj eble interesus vin:

Per aranĝo
En la sudaj antaŭurboj
Informoj: Trevor Steele (08) 8297 6125 aŭ Sandor Horvath (08) 8297 6249

Ĵaŭde, 10.30am – 12noon
En la Ŝtata Biblioteko, en la Urbo
Informoj: Trevor Steele (08) 8297 6125

Sabate, 10am (per aranĝo)
En la urbo
Informoj: Max Wearing (08) 8359 3375

Gazeto: Tamen Plu

Tamen Plu estis nia oficiala monata gazeto. Nun mankas al ĝi redaktanto, do bonvolu kontakti nin se vi ŝatus transpreni ĝin.

Specimena numero (PDF, 1.1 MB)

Nova grupo en Facebook

Ĉiuj estas bonvenaj babili en nia grupo en Facebook