Poŝtkarto de Ludwik Zamenhof al Sidneja Esperanto-Klubo, 1910

Adresflanko de la pŝtkarto

Mesaĝflanko de la poŝtkarto

Poŝtkarto adresita al:

S-ro H Gadsden
Sekretario de la
Sydney’a Klubo Esperanta
Royal Chambers
3, Castlereagh St
Sydney
Aŭstralio

Apud la maldekstra rando estas skribita per alia mano:

Mi kore salutas vin –
gekunlaborantojn de Sydney
kaj mi deziras pro vi kaj
nia afero grandan sukceson

Apl 22an 1910

Poŝtmarko afrankita per:

BAPШABA (Varsovio en la rusa) A
14.1.10

Mesaĝo sur la alia flanko:

Karaj Sinjoroj

Al la Sydney’a Klubo Esperanta mi sendas mian dankon por la gratulo okaze de mia jubileo — Akcepti la titolon de honora prezidanto de via klubo mi bedaŭrinde ne povas ĉar pro diversaj kaŭzoj mi en la lasta tempo decidis, ke mi pli en nenia nova societo aŭ klubo akceptos tiun titolon.

Kun kora saluto

via Zamenhof
14.1.10