Aŭstralia Esperanto-Arkivo

En aprilo 2019, kvin membroj de AEA – de Sidnejo, Melburno, Adelajdo kaj Armidale – partoprenis laborkunvenon pri la arkivo ĉe Esperanto-Domo, Sidnejo. Ili komencis ordigi kaj aranĝi librojn kaj revuojn kaj skanis proksimume 800 aĵojn inkluzive de fotoj, poŝtkartoj kaj gazetaj tondaĵoj. Tiuj grade aperos en ĉi tiu sekcio de la retejo (kiel JPEG-bildoj kaj PDF-oj) kiel longe ili estas prilaborataj.

Poŝtkarto de Zamenhof Raporto pri la Unua Aŭstralia Esperanto-Kongreso, 1911 Esperanta Alfabeto