3ZZZ Esperanto-radio

3ZZZ Esperanto-radio

Radio 3ZZZ elsendas en pli ol sesdek lingvoj ĉiusemajne, kaj Esperanto estas unu el ili. Ĉiun lundon, de la 1a ĝis la 2a posttagmeze, melburnanoj povas aŭskulti novaĵojn, intervjuojn kaj kantojn en Esperanto je 92.3 FM.

Dank’ al la Interreto, iu ie ajn en la mondo povas aŭskulti la elsendojn per la retejo de Radio www.3zzz.com.au dum unu semajno, aŭ iam ajn per www.melburno.org.au.

3zzz estas komunuma radio. Por havi la rajton elsendi, la grupo bezonas la daŭran subtenon de almenaŭ kvardek pagintaj membroj.

La kontaktadreso estas: 3ZZZesperanto@gmail.com

Iom da historio

Post pluraj provoj kaj longa batalo kontraŭ la registara politiko «blanka Aŭstralio», la novaj aŭstralianoj finfine akiris la rajton elsendi en la lingvo de la lando de kie ili devenas.

Radio 3ZZZ ricevis permeson elsendi dum kvin jaroj en la 15a de aŭgusto 1988. Kontrakto, kiu ebligis uzi la kelon de la konstruaĵo kiel radio-studion, estis subskribita kun Trades Hall. Ĉio pretiĝis la 18an de junio 1989.

Svetislav Kanacki vidis oportunon por Esperanto kaj sukcesis ricevi helpon kaj ekigi Esperanto-programon. Teamo de kvin membroj daŭrigas la laboron de Svetislav en la studio, dum li hejme surdiskigas kaj arkivas la programojn.