Pekina Esperantisto ricevis premion de la Kanbera Esperanto-Filmfestivalo

S-ro Rainer KURZ donis atestilon kaj simbolan monpremion al Ding Xiaosong, kies mallonga filmo, titolita “Esperanto Muzikigas Vian Vivon”, gajnis la unuan premion de la rigardantoj (la premion ‘Aŭstralia Populara Elekto’) de la Kanbera Esperanto-Filmfestivalo

Je la 30a de Marto 2014 okazis la Pekina Esperanto Filmfestivalo. Post prelego pri la konkurso de mallongaj filmoj por 125-a jariĝo de la naskiĝo de Esperanto, samideano Rainer KURZ konigis la Kanberan Esperanto-Filmfestivalon, kiu okazis dum la Aŭstralia Esperanto Somerkursaro kaj Kongreso januare, 2014. Kiel la fondinto kaj gvidanto de la festivalo, Rainer KURZ aparte aranĝis voĉdonadon por elekti la plej ŝatatan filmon de la ĉeestantoj, dume la filmo “Esperanto Muzikigas Vian Vivon” gajnis la premion. La Aŭstralia Esperanto Asocio donis atestilon kaj simbolan monpremion de 50 aŭstraliaj dolaroj.

Legu plu

Posted in Evento, Kongreso and tagged , , .