Esperanto diskonigita en Maitland, NSK

Sabaton la 10an de Februaro 2018, pluaj esperantistoj (kvar vestitaj en specialaj verdaj t-ĉemizoj) iris al la multkultura festivalo “Maitland Riverlights” por diskonigi Esperanton. Eckard Roehrich eksponis lignajn vorterblokojn, kiujn li faris por instrui pri la lingvo. La teamo ankaŭ instruis multajn homojn ĉe la “Lingva Sidĉambro” (Language Lounge). Kiam ni proponis propagandaĵojn, iuj diris, “Mi estas bona”. Certe! Tamen mi pensas, ke ili estus pli bonaj se ili akceptus la libretojn. 🙂 Iuj infanoj petis multajn libretojn – tre […]

Dua kongresa bulteno nun haveblas

La Dua Trilanda Kongreso (Indonezio, Aŭstralio, Novzelando) okazos en Bekasi, Indonezio de la 28-a de marto ĝis la 2-a de aprilo 2018. Elŝutu la Duan kongresan Bultenon (PDF, 4 paĝoj, 401 KB)

Elektita estraro 2018

La Jarkunveno de AEA okazis sabaton, la 3-an de februaro 2018, per Skype. Terry Manley, el Armidale, NSK, malavare konsentis esti nomumita kiel nova estrarano, por anstataŭi Joanne Johns, kiu decidis ne esti renomumata. Terry kaj la cetero de la estraro estis tiel elektitaj. Vidu la (nuntempa) liston de estraranoj.

Jarkunveno 2018

La Jarkunveno de la Aŭstralia Esperanto-Asocio okazos sabaton, la 3-an de februaro 2018, per Skype. La kunveno komenciĝos je la 2-a ptm per Australian Eastern Summer Time (Sidnejo, Melburno). Se vi volas partopreni, bonvolu retpoŝti vian Skype-nomon al Sandor, per prezidanto@esperanto.org.au.

Antaŭ- kaj post-kongresa ekskursoj 2018

Kelkaj detaloj de la ekskursoj antaŭ kaj post la Dua Trilanda Kongreso 2018, en Bekasi, Indonezio, estis publikitaj. La antaŭkongresa ekskurso estos en Anyer, la 23-a ĝis la 27-a de Marto 2018. La programo ĉefe temos pri marbordaj aktivaĵoj kaj la vulkano Krakatau. La postkongresa ekskurso estos en Bali, la 3-a ĝis la 6-a de Aprilo 2018. La programo estas determinota.

Senpaga Lingvo-Festivalo en Hunters Hill (NSK)

Lingva Festivalo-Asocio gastigos senpagan lingvo-festivalon sabate, la 15-a de julio 2017, ĉe Gladesville Road Community Centre, Hunters Hill. La celo de tiu lingvo-festivalo estas antaŭenigi komprenon pri lingva diverseco, per disponado de “provaĵoj” de pluraj lingvoj kaj kulturoj en amuza etoso. Ĉefa ero estos fascina prezento de aŭstralia lingvisto, D-ro Gregory Cooper, pri ‘Akĉentoj kaj prononcado’. Dum la fruaj 1980-aj jaroj Dr-o Cooper vojaĝis al fora nordokcidenta Pakistano por studi tiam neskribitan lingvon. Nur per interagado rekte kun la denaskaj […]

Senpaga Lingvo-Festivalo en Liverpool (NSK)

Lingva Festivalo-Asocio gastigos senpagan lingvo-festivalon sabate, la 5-a de majo 2017, ĉe Biblioteko Liverpool. La celo de tiu lingvo-festivalo estas antaŭenigi komprenon pri lingva diverseco, per disponado de “provaĵoj” de pluraj lingvoj kaj kulturoj en amuza etoso. Ĉefa ero estos fascina prezento de aŭstralia lingvisto, D-ro Gregory Cooper, pri ‘Akĉentoj kaj prononcado’. Dum la fruaj 1980-aj jaroj Dr-o Cooper vojaĝis al fora nordokcidenta Pakistano por studi tiam neskribitan lingvon. Nur per interagado rekte kun la denaskaj parolantoj, li povis lerni […]

2017 kongreso: fotoj kaj komentoj

Aǔstralia-Novzelanda Kongreso/Somerkursaro – Brisbano (06 – 15 januaro 2017) La Kongreso kaj somerkursaro 2017 okazis ĉe International House, 1/5 Rock St, St Lucia QLD 4067. Speciala gasto estis JoMo, kantisto el Okcitanio (Francio), bone konata en Esperantujo pro energiaj kaj dancigaj kantoj. La programo inkluzivis: • Klasoj de Esperanto je du niveloj • Fama aŭstralia aŭtoro Trevor Steele, pri la historio kaj kulturo de Esperanto • Vespero de teatro kaj muziko • Bankedo • Ekskursoj • Prelegoj pri Esperanto kaj […]