People holding an Esperanto flag

Kongreso 2024, Ballarat Viktorio

La aŭstralia Esperanta kongreso kaj somerkursaro en 2024 okazis en Ballarat, 5–14 januaro. (Por ĝenerala informo pri kongresoj, vidu la ĉefan kongres-paĝon.) Kongresejo FEDERATION UNIVERSITY OF AUSTRALIA University Drive, Mt Helen, Ballarat VIC 3350 Por esperantistoj kaj lernantoj Inkluzivitaj en la programo estis: Klasoj de Esperanto Vespero de teatro kaj muziko Ekskursoj Prelegoj pri Esperanto kaj aliaj temoj Ludvespero Jarkunveno Elŝuti la programon (PDF – 151 KB). Partopreni virtuale Iuj sesioj estis spekteblaj per Zoom. Plej multe da tiuj estas […]

La Ulurua Deklaro el la Koro

“ Ni, kunvenintaj ĉe la Nacia Konstitucia Konvencio de 2017, venante de ĉiuj punktoj de la suda ĉielo, faras tiun deklaron el la koro: Niaj triboj Aborigenaj kaj tiuj de la Toresaj Markol-Insuloj estis la unuaj suverenaj nacioj de la aŭstralia kontinento kaj ĝiaj apudaj insuloj, kaj posedis ĝin laŭ niaj propraj leĝoj kaj kutimoj. Tion faris niaj prapatroj, laŭ nia kulturo, de la Kreado, laŭ la komuna juro de ‘nememorebla tempo’, kaj laŭ scienco antaŭ pli ol 60 000 […]

AEA ricevis Diplomon pri Elstara Agado

En la Solena Fermo de la 108-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Torino estis anoncita la disdono de 12 diplomoj pri Elstara Agado aŭ pri Elstara Arta Agado por la jaro 2023. La Diplomoj pri Elstara Agado estas aljuĝataj de la Estraro de UEA ekde la jaro 2007. Aŭstralia Esperanto-Asocio ricevis Diplomon pri Elstara Agado pro sia longdaŭra okazigo de somerkursaroj kun partoprenantoj kaj gvidantoj el diversaj landoj kaj kontinentoj, kaj pro sia daŭra serio de konstantaj retprelegoj dum […]

Ĉiumonata prelegserio per Zoom

La 3an dimanĉon de ĉiu monato 17:00 Sidnej-tempe (UTC+10) BONVOLU RIMARKI: Sidnejo ne plu sekvas somertempon. Se vi deziras partopreni, aŭ se vi mem volus prezenti ion, bonvolu sendi mesaĝon al: prezidanto@esperanto.org.au > Prelegserio de 2022 > Prelegserio de 2021 Programo 21 Aprilo 2024 (Anoncota) Antaŭaj sesioj 17 Marto 2024 Psiĥaj fenomenoj en brazila E-komunumo – Trevor Steele (Aǔstralio) Volontula laboro en “Bona Espero” ŝanĝis la vivon de Trevor. Ekzistas nevideblaj fortoj same realaj kiel ĉiutagaj materiaĵoj. 18 Februaro 2024 […]

KER-Ekzamenoj 2023

En 2023 AEA kuraĝigas Aŭstraliajn Esperantistojn partopreni en la KER-ekzamenoj. La KER (Komuna Eŭropa Referenckadro) ekzamensistemo estis kreita por doni komunan bazon por la priskribo de niveloj de lingva kapableco, kaj faciligi la komparon de lingvaj kvalifikoj trans diversaj landoj kaj eduksistemoj. Oni povas ekzameniĝi je niveloj B1, B2 kaj C1, en skriba, parola aŭ ambaŭ partoj. Ĉi-jare la ekzamenoj okazos en junio (interrete) aŭ aŭgusto (fizike ĉe la Universala Kongreso en Torino). Por certigi ke tiuj en Aŭstralio havas […]

Kongreso 2023, Melburno

La aŭstralia kaj nov-zelanda kongreso kaj somerkursaro en 2023 okazis en Melburno, 6–15 januaro. (Por informo pri la kongreso en 2024, vidu la ĉefan kongres-paĝon.) Kongresejo INTERNATIONAL HOUSE Melbourne University, 241 Royal Parade, Parkville, Vic 3052 Por esperantistoj kaj lernantoj La programo inkluzivis: Klasojn de Esperanto Vesperon de teatro kaj muziko Ekskursojn Prelegojn pri Esperanto kaj aliaj temoj Ludvesperon Jarkunvenon Elŝuti la Kongresan Libron (PDF 167 KB) – enhavantan la “plenan” programon. Partopreni virtuale Plejmulte da sesioj estis spekteblaj per […]

Galerio de Esperantistoj en Aŭstralio

Ĉu vi interesiĝas pri la aŭstralia Esperanto-movado, aparte ĝia historio? Ĉu vi konas – aŭ konis – gravan, menciindan esperantiston en ĉi tiu lando? (Eble vi fakte estas tia homo.) Se vi respondis jese, tiu libro, eldonita de AEA, estas por vi. Ĝi havas du ĉefajn partojn: La biografiojn en la unua parto kompilis, krom kelkaj esceptoj, Charles Stevenson. Li fosis pri la plejaj komencoj de Esperanto en Aŭstralio kaj sekvis la vivojn kaj agadojn de pioniroj kaj fruaj aktivuloj. […]

Galerio de esperantistoj en Aŭstralio

Ĉi tiu paĝo enhavas fotojn de pasintaj aŭstraliaj kongresoj kaj somerkursaroj de la libro Galerio de Esperantistoj en Aŭstralio de Charles Stevenson kaj Katarina Steele. Dikigitaj nomoj signifas ke informo pri la homo aperas en la libro. Klaku la bildojn por vidi pli grandan version. Ĉu vi rekonas iujn en la subaj fotoj, kiuj ne estas listigitaj? Bonvole sendu retmesaĝon al sekretario@esperanto.org.au kaj ni kontrolos kaj aldonos la informon. En via mesaĝo, certigu ke vi mencias la kodon de la […]

Rompitaj Labirintoj / Bung Mazes

Aŭstralia Esperanto-Asocio (AEA) anoncas ekscitantan eventon por la aŭstralia E-movado: la lanĉo de Rompitaj Labirintoj / Bung Mazes, libro de poezio en Esperanto kaj la angla, eldonita de AEA, kun la malfermo de art-ekspozicio de la verkisto, la fama aŭstralia poeto, Kit Kelen. Dimanĉon, la 27-an de novembro, 14:00–17:00 ĉe Shop-Gallery, 112 Glebe Point Road, Glebe, NSW Okazos du mallongaj lanĉ-paroladoj: • unu en la angla (de Jonathan Shaw), kaj • unu en Esperanto (de Jonathan Cooper, kiel vic-prezidanto de […]