Nova estraro de UEA elektiĝis

En sia unua kunsido dum la 104-a Universala Kongreso, la Komitato de UEA elektis novan Estraron por gvidi la Asocion dum la venonta trijara periodo.

Estraro de UEA 2019

Kun la ĉeesto de 35 Komitatanoj A, reprezentantaj la aliĝintajn landajn kaj fakajn asociojn, kaj 5 Komitatanoj B, elektitaj de la individuaj membroj, la Komitato unue kompletigis sin per la elekto de 9 Komitatanoj C: Duncan Charters, Andreas Diemel, Mark Fettes, Trezoro Huang Yinbao, Dennis Keefe, Zsofia Kóródy, François Lo Jacomo, Stefan MacGill kaj Rakoen Maertens.

Estis entute naŭ kandidatoj por la Estraro, inkluzive de du kandidatoj por Prezidanto: Duncan Charters kaj Fernando Maia. La aliaj kandidatoj estis Chen Ji, Trezoro Huang Yinbao, Aleks Kadar, Orlando Raola, Jérémie Sabiyumva, So Jinsu kaj Amri Wandel. La Komitato bezonis tri voĉdonojn por decidi pri la grandeco de la nova Estraro, sed fine subtenis la rekomendon de la Elekta Komisiono pri ok lokoj.

La plej kontestata elekto estis tiu por la Prezidanto. Ambaŭ kandidatoj konfirmis sian pretecon kunlabori en Estraro gvidata de la alia, kaj ambaŭ emfazis la bezonon de harmonia, teama etoso. En la unua rondo neniu el la du kandidatoj ricevis la laŭregulare postulatan plimulton. En la dua baloto estis elektita Charters per unu voĉo pli ol Maia.

En la fino, la nova Estraro ricevis jenan konsiston: Duncan Charters (prezidanto); Fernando Maia kaj Trezoro Huang Yinbao (vicprezidantoj); Aleks Kadar (ĝenerala sekretario); kaj Orlando Raola, Jérémie Sabiyumva, So Jinsu kaj Amri Wandel. La taskodivido kundecidita de la Estraro dum sia merkreda kunsido estas la jena:

  • Prezidanto: Duncan CHARTERS – Kunordigo, Strategio, Instruado, Rilatoj kun ILEI
  • Vicprezidanto: Fernando Jorge PEDROSA MAIA Jr – Centra Oficejo, Statuta Reformo, Eksteraj Rilatoj (krom Unesko), Ameriko, Rilatoj kun TEJO, Rilatoj kun Membro-Organizoj
  • Vicprezidanto: HUANG Yinbao (Trezoro) – Financoj, Unesko
  • Ĝenerala Sekretario: Aleks KADAR – Administrado, Ĝemelaj Urboj, Esperanto-Centroj, Eŭropo, Revuo Esperanto.
  • Orlando E. RAOLA – Kulturo, Kongresoj, Biblioteko, Eldonado, Esploro kaj Dokumentado, Terminologio
  • Jérémie SABIYUMVA – Afriko, Aktivula Maturigo
  • SO Jinsu – Azio, Oceanio, Informado kaj Amikoj de Esperanto
  • Amri WANDEL – Scienca kaj Faka Agado, Meza Oriento kaj Norda Afriko

La nova Estraro ekoficis lundon, la 22-an de julio, kadre de la tria Komitata kunsido en Lahtio.

[Gazetara Komuniko de UEA, N-ro 812, 2019-07-25 CC BY 4.0]

Posted in Nekategoriita.