Kongreso 2021 en YouTube

Bildetoj de 5 filmetoj
Spektu la prelegojn kaj aliajn sesiojn de la Aŭstralia kaj Nov-Zelanda virtuala kongreso kaj somerkursaro de Esperanto, en YouTube.

Bonvolu spekti, ŝati, kaj meti komentojn.

Viziti la Kanalon de “Esperanto Australia” en YouTube

Efike prelegi

De Jonathan Cooper, sabaton, la 9-an de januaro 2021.
Kiam la programo PowerPoint lanĉiĝis en 1989, ĝi donis al homoj potencan ilon por prelegi kaj prezenti. Tamen, kun tiu potenco venis danĝero. Ne longe poste aperis la esprimo “Mortigo per PowerPoint”. Ĉefaj aferoj, kiuj kontribuas al tiu fenomeno, inkluzivas konfuzajn grafikojn, lumbildojn kun tro da teksto, kaj prelegantojn, kies ideo pri bona prezentado estas laŭtlegi plurajn lumbildojn. Ĉi tiu mallonga prelego ampleksas: kiel plani kaj strukturi vian prelegon, kiel kapti la intereson de via spektantaro, kaj plurajn teknikajn konsilojn.

Kuiri kun Helen

Demonstro de kuirado de Helen Palmer, sabatojn, la 9-an kaj 12-an de januaro 2021.
En parto 1, Helen montras kiel prepari majonezon. En parto 2, ŝi kreas farĉitajn ovojn.

Indiĝenaj lingvoj en Aǔstralio

De Sandor Horvath, sabaton, la 9-an de januaro 2021.
Sandor klarigas la historion kaj la nunan situacion de Aborigenaj lingvoj en Aǔstralio.

Esperanto-instruado: iom el la sperto

De Tatjana Laskutova, sabaton, la 9-an de januaro 2021.
Tatjana parolas pri sia Esperanto-instrusperto en kvin eŭropaj landoj kaj Sovetunio/Rusio.
Rimarku: Pro neeviteblaj tialoj, la sonkvalito ne estas bona. Ni pardonpetas.

La abeloj kaj la nevidebla

De Istvan Ertl, sabaton, la 9-an de januaro 2021.
István prezentas la libron de aǔstra verkisto Clemens Setz, Die Bienen und das Unsichtbare (La abeloj kaj la nevidebla), kiu temas pri artefaritaj lingvoj, precipe Esperanto, kaj antaŭ ĉio pri ilia beletro. Clemens estas fama aŭtoro kun sufiĉe vasta legantaro fidela, kaj li estas absolute ravita de Esperanto, kiun li ankaǔ bone lernis. Istvan korespondas kun li parte en Esperanto.

EUROKKA, Vinilkosmo kaj Esperanto-muziko

De Floréal Martorell, sabaton, la 9-an de januaro 2021.
Vinilkosmo estas eldonejo kaj vendejo de Esperanto-muziko, prizorgata de Floréal Martorell. En la plurlingva retejo de Vinilkosmo eblas rekte mendi ties eldonaĵojn kaj aliajn vendatajn kompakt-diskojn kaj kasedojn. La unuaj eldonaĵoj de Vinilkosmo aperis en 1990 (kompilo de Amplifiki kaj La Rozmariaj Beboj) kaj 1995. Intertempe eldoniĝis pli ol 140 muzikalbumoj. Fine de 2015 Vinilkosmo lanĉis ABONKLUBO-n por aliro al sia esperanta muzik-katalogo per justa elsendfluo ĉe diMusic (Muzik Diverseco).

UEA-prezidanto respondas

La prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio, Duncan Charters, respondas al diversaj demandoj, dimanĉon, la 10-an de januaro 2021.
Duncan verkis novjaran mesaĝon en la januara numero de la revuo, Esperanto.

Koloroj

De Jonathan Cooper, dimanĉon, la 10-an de januaro 2021.
Jonathan, eksa artmuzea klerigisto, prelegas pri la scienco kaj arto de la miksado kaj percepto de koloroj.

La asocio Nova Familio kun siaj georfoj

De Betti Maul, dimanĉon, la 10-an de januaro 2021.

La granda periodo de la Benina historio

De François Hounsounou, dimanĉon, la 10-an de januaro 2021.
Benino estas malgranda lando, gvidita de diversaj reĝoj. Ĝi havas kvindek ses lingvojn kaj diversajn religiojn.

TEJO – Sinprezento

De estraranoj de TEJO, Charlotte Scherping Larsson, Rogier Huurman kaj Albert Stalin Garrido, dimanĉon, la 10-an de januaro 2021.
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) estas organizo de junaj esperantistoj kun individuaj membroj, kaj landaj kaj fakaj sekcioj, en pli ol 40 landoj. TEJO estas la jure memstara junulara sekcio de Universala Esperanto-Asocio. Ĝi prezentas sin por diskonigi sian agadon, varbi novajn membrojn kaj patronojn, kaj malfermi potencialajn kunlaborojn inter ĝi kaj esperantistoj de Oceanio.

SAT preskaŭ centjara!

De Vinko Markovo, dimanĉon, la 10-an de januaro 2021.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) fondiĝis dum aŭgusto 1921, do festas sian centjariĝon okaze de la venonta sudhemisfera vintro. Post rapida skizo pri ĝia historio, Vinko Markovo, prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT, prezentas la nunan funkciadon kaj lastatempajn atingojn de de la asocio. Li ankaŭ respondas al demandoj de la partoprenontoj.

Demandoj kaj respondoj de Humphrey Tonkin

Humphrey Tonkin, eks-prezidanto de UEA kaj estrarano de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), respondas al diversaj demandoj., lundon, la 11-an de januaro 2021.

Permakulturo

De Mara Molnja, lundon, la 11-an de januaro 2021.
La grundo eroziiĝas, la klimato plivarmiĝas, kaj al multaj mankas akvo kaj manĝaĵo. Ĉu solvo ekzistas kontraŭ problemoj prohomaj? Mara prelegas pri permakulturo, la maniero agi kun la naturo, ne kontraŭ ĝi, kaj esploras eblecojn por la estonteco.

Amuza vojaĝo tra filozofio

De Jonathan Cooper, lundon, la 11-an de januaro 2021.
Jonathan faras nemetodan esploradon pri kelkaj aspektoj de filozofio.
[RIMARKU: Bedaŭrinde, registrado de la originala prelego ne okazis, do ĉi tio estas nova registraĵo, sen demandoj kaj respondoj.]

Aŭstralio kaj Nov-Zelando en 2021, kaj poste

De David Ryan, lundon, la 11-an de januaro 2021.
Diskuto pri kelkaj eblaj ŝanĝoj en nia socio en Aŭstralio kaj Nov-Zelando en 2021 kaj en postaj jaroj.

La kosma programo, Artemiso

De Carlos Spinola, lundon, la 11-an de januaro 2021.
Ambicia plano por kunhoma luna esplorado rigardante Marson. En decembro 1972 finiĝis la projekto Apolono, kiu alportis homon al rekta esplorado de Luno. Nun, post 48 jaroj, jam estas survoje nova ambicia programo por konstante daŭrigi ĝin, la programo Artemiso, ĝemelfratino de Apolono. Carlos prezentas la kuntekston de tiu programo, kiel la evoluon de scienco, teknologio kaj spaca industrio en la lastaj jaroj, kaj la partoprenon de privataj kompanioj en la kosma esplorado. Li ankaŭ parolas pri la esencaj punktoj de Artemiso: la Haloa orbito, kie situos nove dezajnita internacia kosmoŝipo nomiĝinta “Enirejo al profunda kosmo” (DSG), la dezajno de reuzeblaj surlunigiloj (ventontan februaron estos decidita la gajninto/j), la proponoj de lunaj surfacaj esploragadoj, la plano de la planitaj lanĉoj dum la venontaj jaroj, ktp. Pri Carlos Spinola

ILEI: Tutmonda ligo kun gigantaj taskoj

De Mireille Grosjean, lundon, la 11-an de januaro 2021.
Mireille estas prezidantino de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) de 2013. ILEI prizorgas regulajn taskojn kaj lanĉas projektojn. La Ligo eldonas librojn kaj fruktodone kunlaboras kun edukado.net. Tiel la instruistoj ricevas efikan subtenon.

Videoludoj kaj la traduko

Prelego kaj laborsesio gvidita de Mara Molnja kaj Cam Burton, mardon, la 12-an de januaro 2021.
En la tagoj de Zamenhof, neniu esperantisto povus antaŭvidi la komputilon kaj ĝiajn ŝanĝojn al la amuziĝo. Kiel ni povas nun disponigi Esperantaĵojn ene de la videoluda medio? Mara kaj Cam esploras la virtualan tradukadon, kaj gvidas kuntradukadon de fama videoludo.

Apokalipsaj paroloj kaj koincidoj

De Paul Desailly, mardon, la 12-an de januaro 2021.
La koneksoj inter la bahaa kredo kaj la Esperanto-movado karakterizas la bazon de tiu parolado, la diferencojn inter bahaismo kaj aliaj mond-religioj, kaj kial tre malmultaj bahaanoj esperantistiĝas.

Cikadoj: La sono de somero en mia ĝardeno

De Terry Manley, mardon, la 12-an de januaro 2021.
Ĉi-jare (2021) la cikadoj multnombras en la ĝardeno de Terry kaj en multaj lokoj tra Nova Sud-Kimrio. Por iuj la zumado de la cikadoj alvenigas la aŭstralian someron. Kiaj estas tiuj insektoj?

La Esperanto-movado en Orienta Timoro/Timor Leste

De Cornelio dos Santos Verdial, mardon, la 12-an de januaro 2021.
• Kie estas Orienta Timoro?
• Kiam komencis Esperanto en Orienta Timoro?
• Kiel funkcias Esperanto en Orienta Timoro?

Vivo de “Germanaj Specialistoj” en Sovetunio en la jaroj 1946 ĝis 1958

De Emma Breuninger, mardon, la 12-an de januaro 2021.
Post la Dua Mondmilito, ĉiuj kvar venkintaj potencoj (Usono, Britio, Francio kaj Sovetunio) tre interesiĝis pri la scio de germanaj sciencistoj. En la frua mateno de la 22a de oktobro 1946 pluraj mil sciencistoj (inĝenieroj, teknikistoj, fizikistoj, kemiistoj, ktp.) en la Soveta Okupata Zono (posta GDR) kaj Orienta Berlino estis vekigitaj pere de sovetaj soldatoj, kiuj legis al ili dekreton de Stalino, laŭ kiu ili estis devigataj al 5 jaroj da laboro en Sovetunio. Kelkajn horojn poste ili jam estis en la trajno. La familianoj devis akompani ilin. De 5 jaroj fariĝis pli ol 11 jaroj. La lastaj “specialistoj” ne povis reveni hejmen ĝis 1958. Unu el ĉi tiuj familioj estas tiu de Emma Breuninger. Ŝi mem naskiĝis dum tiu tempo en Moskvo.

Efika diskonigado kaj instruado de Esperanto en la reto

De Adonis Saliba, merkredon, la 13-an de januaro 2021.
En la lastaj jardekoj, la Esperanto-movado ŝanĝis siajn bazojn de kontaktoj favore al la retaj. Certe, la estontaj esperantistoj estas en la reto kaj ni devas atingi ilin per efika anoncado kaj akceptprogramo. “Programo Mia Amiko” (PMA), bazita en Brazilo, neligita al iu ajn tradicia institucio, jam de 9 jaroj faras tiun taskon surbaze de volontula servo, senpaga diskonigado, vivelsendaj lecionoj kaj internaciaj virtualaj kunvenoj.

Montru kaj rakontu

Diversaj homoj montras interesajn objektojn kaj parolas pri ili, merkredon, la 13-an de januaro 2021.

La iniciato “Laboro por rifuĝintoj”

De Rainer Kurz, merkredon, la 13-an de januaro 2021.
En 2015, Rainer Kurz kun kvar studentoj de Universitato de Stuttgart-Hohenheim kreis interretan merkatejon por rifuĝintoj kaj entreprenoj, kiu ŝatas dungi rifuĝintojn. La projekto recevis diversajn premiojn. Multaj ĵurnaloj in Germanio, Francio, Aŭstralio kaj Esperantujo raportis pri ĝi. Rainer ankaŭ parolas pri sia sperto krei propran agadon por helpi rifuĝintojn.

Ŝparporketoj: Kiel kaj kial mi kolektas ilin

De Gražina Opulskiene, merkredon, la 13-an de januaro 2021.
Gražina el Litovio jam dum tri jardekoj kolektas ŝparmonujajn porkojn. Ŝi prezentas kelkajn kaj klarigos sian amaferon kun la porkoj.

Posted in Evento, Kongreso, Videaĵoj.

2 Comments

  1. Dankon, S-ro Cooper. Mi tre ĝuis la kongreson kaj nun havas apartan oportunon reviziti eĉ partojn, kiujn mi maltrafis.

Comments are closed.