2017 kongreso: fotoj kaj komentoj

Aǔstralia-Novzelanda Kongreso/Somerkursaro – Brisbano (06 – 15 januaro 2017)

La Kongreso kaj somerkursaro 2017 okazis ĉe International House, 1/5 Rock St, St Lucia QLD 4067.

Speciala gasto estis JoMo, kantisto el Okcitanio (Francio), bone konata en Esperantujo pro energiaj kaj dancigaj kantoj.

La programo inkluzivis:

• Klasoj de Esperanto je du niveloj
• Fama aŭstralia aŭtoro Trevor Steele, pri la historio kaj kulturo de Esperanto
• Vespero de teatro kaj muziko
• Bankedo
• Ekskursoj
• Prelegoj pri Esperanto kaj aliaj temoj
• Jarkunveno

Elŝutu tutan programon (285 KB PDF)

Esther Parris (Foto: Peter Johns)

Grup-foto (Foto: Peter Johns)

JoMo prezentas ĉe Queen Street Mall (Foto: Peter Johns)

Heather kreas bobelojn (Foto: Peter Johns)



Vidu pli da fotoj »
(Malfermos en nova fenestro)

Komentoj:

Ĝeneralaj komentoj

  • Mi devas danki por la tre bona kongreso. Mi ne povas trovi ion por kion mi povas plendi.
  • La brisbana kongreso estis tre bona kaj agrabla, kaj mi faris kelkajn novajn amikojn.
  • La kongreso estis bone organizita, estis trankvila etoso, kaj mi ĝojis sidi kaj aŭskulti kaj trempi la lingvon.
  • Granda dankon por la somerkurso! Ĝi estis mia unua kongreso, kaj mi tre ĝuis ĝin.
  • Mi dankas vin por la “familia” etoso kaj por la indulgo de la partoprenantoj. Oni atentigis min – mi parolis kun preskaŭ ĉiuj. Mi partoprenis en aliaj landaj kongresoj, mi neniam trovis tiun etoson – gardu ĝin.
  • Dankon al ĉiuj, kiuj volontulis la tempon kaj grandan laboron por distri nin, dankon!
  • Mi tre ŝatis partopreni tiun kongreson; vere ĉiuj (manĝaĵoj, loĝejo, prelegoj…) plaĉis al mi.
  • La organizkapablo de la nuna reelektita estraro estas elstara, montrante la valoron de amikaj kunlaboremaj rilatoj, speciale mi pensas, per Skype.
  • Mi ŝatas havi eksterlandanojn ĉe nia kongreso.
  • Ĝenerale la etoso estis bonega kaj mi, kiel maljunulo, ĝuis la ĉeeston de junuloj.
  • La kongreso/somerlernejo de Aŭstralia Esperanto-Asocio en Brisbano estas ja bonega programo.
  • Bona organizado. Ne mankis ĥaoso (sed tio estis malofte), sed estis malmulte da homoj por fari multe da laboro.
  • Ĝi estis mia unua kongreso kaj mi tre ĝuis ĝin!
  • Estis bone por renkonti novajn amikojn.
  • La vetero estis varma kaj humida sed la etoso estis tre agrabla.

Loko/loĝado

  • Mi estas kontenta.
  • Tre bela taŭga loko… malgraŭ la klimato.
  • Loĝado estas bona. Mi ŝatas, ke la loko estas en naturo (multe da arboj, kelkaj birdoj kaj bestoj, eĉ moskitoj).
  • Loĝado estis ege bone.
  • Perfekte, mi ŝatas esti sola en la ĉambro kun kunulo tute proksime.
  • Bona loko – mi ŝatas Internacian Domon.

Manĝaĵo

  • Mi iom dikiĝis en tiu ĉi kongreso. La manĝaĵoj estas tre, tre bona!
  • Bona manĝaĵo. (Tio gravas.)
  • Tute bonaj.
  • Mi povis manĝi tre bonan manĝaĵon; oni atentis pri mia alergio.
  • Mi ne plendis pri la provizo de manĝaĵo. Kial? Ĉar plaĉis al mi la tuta.
  • Manĝaĵo estis bona kaj malmultekosta.
  • Tre bone gustas kaj sufiĉe multa.
  • La manĝaĵo estis bongusta.
  • Mi tre ŝatis la manĝaĵon ĉar ĝi estis diversa kaj ĉiam eblis manĝi vegetare kaj eĉ vegane, se oni volas.
  • Por la prezo – bona.
  • Manĝo pli bona kaj ne tiom teda ol mi anticipis
  • .

Instruadoj

  • Preferus havi klason inter komencantoj kaj progresantoj.
  • Hazel, la virino kiu instruis nin, estas bonega instruisto – klarajn instrukciojn kaj fortan kapablecon de humoro.
  • Mi estas tre dankema por la ŝanco studi kun bonega instruisto, Franciska.
  • Mi ĝuis la tempon lernante en la klaso de Hazel Green. Ŝi estas tre afabla kaj amikeca kaj ni lernis pri multaj aferoj. Mi estas tre kontenta pri tio, kion mi lernis dum unu semajno kaj estas tre ekscitita daŭri lerni Esperanton.
  • Dum kursoj kaj prelegoj, estus utile por mi aŭdi kaj vidi kelkajn vortojn (por helpi mian komprenon).
  • Mi tre ŝatis vidi la viglecon de instruisto Franciska tra la fenestro.

Historiaj prelegoj de Trevor Steele

  • Tre bona ideo ke ni mem preparis prelegojn pri la historio de Esperanto. Mi pli bone komprenas la komencon de la Movado.
  • Mi partoprenis la kurson de Trevor Steele kaj ĝi estis tre interesa, ne nur por la eksterlandanoj sed ankaŭ por aŭstralianoj.
  • Estis bone aŭdi personan sperton pri Esperanto-historio.
  • Ni ĉiuj lernis kaj ĝuis la ĉiutagajn prelegojn de Trevor.
  • Trevor bele rakontas historion, facile kompreneblan.
  • La kurso de Trevor estas aparte taŭga pro kontribuado de partoprenantoj. Trevor mem pro sia vasta scio povis detale dividi kun ni plurajn tre gravajn eventojn en la mondo.
  • La kurso de Trevor kaj liaj studentoj estis kaj ĝuinda kaj informdona.
  • La saĝeco de Trevor estis bonega por mi.

Ekskursoj

  • Bonaj elektoj por la ekskursoj, eĉ por kvinslandanoj, ĉar mi ne ofte havis eblecon viziti la botanikan ĝardenon.
  • Tre ĝuebla ekskurso kun belaj kaj interesaj vidindaĵoj.
  • Laŭ mi Lone Pine estis tre bone por la eksterlandanoj sed ne por aŭstralianoj. Mi tre ĝuis la botanikan ĝardenon.
  • Unu tagon pli estus pli bone, ĉar mi volas malkovri Aŭstralion, sed mi vidis kanguruojn, koalojn, ktp.

Koncertoj kun JoMo

  • Dancoj kun JoMo amuzigis min.
  • JoMo estis bonega. La loko estis bonega (en la Mall).
  • Estis brila ideo venigi JoMon.
  • La kantado/koncerto feliĉigis min.
  • Kompreneble mi tre ĝuis JoMo kiam li prezentis sian koncerton.
  • Mi tre ĝuis la muzikon de JoMo – plena da vivo!
  • JoMo estis spektakla! Bonega kantisto, kiu vere energie vigligis nin.
  • Tre valoris la mirindan amikan partoprenadon de JoMo kiu espereble helpos la allogadon de novaj lernantoj de Esperanto.
  • Alta punkto de la kongreso kompreneble estis la koncertoj de JoMo.
  • JoMo faris bonajn distraĵojn kaj viglan laboron – gratulon al li por lia kontribuo.

Prelegoj kaj aliaj

  • Prelegoj estis “mojosaj”; mi sufiĉe multe lernis kaj aparte ŝatis la prelegon “Ismoj en arto”.
  • La ludvesperon mi kompreneble tre ĝuis.
  • Mi trovis la prelegojn informaj kaj interesaj pro la temoj kaj la prezentadoj.
  • Bonis havi tre diversajn prelegojn.
  • La prelegoj konsistis el granda miksaĵo de temoj, sed ankaŭ kompreneble per miksaĵo de elparolkapabloj.
  • Mi tre ŝatis la prelegojn, precipe de Jonathan, Andrew, Terry kaj Erlangga.
  • Dankon al ĉiuj kiuj volontulis la tempon kaj grandan laboron por distri nin.
  • La diverseco de la prelegoj vere ŝatigis min.

Lastaj komentoj kaj konsiloj

  • Dankon al la estraro, kiu faris seriozan laboron. La ideo inviti JoMon estis tre bona.
  • Dankon pro la muziko kaj la kantoj kaj pro la organizado.
  • Havu kongreson en alia parto de Aŭstralio por viziti!
  • Mi dankas la estraranojn por la dek bonaj tagoj.
  • Estus helpeme se oni uzis blankan tabulon por mesaĝoj al ĉiuj.
  • Mi aŭdis pri Esperanto antaŭ longe, sed estis tiu kongreso, kiu montris la vojon al Esperanto-lernado. Mi certe daŭrigos mian pasion por Esperanto. Dankon.
  • Eble vi povus havi ian grupretadreson
  • Yahoo Groups por respondoj al demandoj el partoprenantoj.
  • Nomo-ŝildoj estu en pli grandaj literoj.
  • Se vi havas ĥoruson, ili devas lerni novajn popolajn kantojn, aŭ ne kantu publike.
  • Venu al somerkurso estontece – surpriziĝu!
  • Mi kredas ke la pli bona propono, kiun mi povas fari estas ke mi kaj multaj aliaj ĉeestu la kongreson de 2018.
  • Daŭre uzu AEA-monon por inviti spertulojn eksterlandajn por prezenti, por pli riĉigi nian landon.
  • Mi propagandos pri via kongreso.
  • Mi antaŭĝuas la venontajn kongresojn.
  • Por 2018 mi sugestas venigi 20 dancistinojn de la pariza Lido, kun la plumoj. Estus bela efekto en la Mall.
Posted in Kongreso and tagged , .