Gravaj detaloj por kongresanoj

Informo pri la 2015 kongreso kaj somerkursaro de Esperanto, Melburno

Kiel atingi la kongresejon

Internaciaj esperantistoj aŭ esperantistoj de aliaj ŝtatoj, kiuj intencas uzi publikan transporton en Melburno, kaj kiuj veturos per “Skybus” de la flughaveno aŭ kiuj veturos per vagonaro al “Southern Cross” stacidomo, devas aĉeti vizitanto-karton “Myki” ($14 aŭ $7 por koncesiuloj). Tiu vizitanto-karto inkluzivas mapon kaj instrukciojn por la uzado de la karto. La vendejoj estas ĉe budoj apud la haltejoj de la “Skybus” en la flughaveno. Ili ankaŭ estas haveblaj ĉe la stacidomo (apud Collins Street). Pli bone se vi enmetu pli da mono kiam vi aĉetos la karton, ĉar la unua kosto nur donas al vi unu tagan veturprezon.

Biletoj NE estas aĉeteblaj en tramoj, aŭtobusoj aŭ trajnoj!

Post la aĉeto de la karto Myki, trafu tramon 86 aŭ 96 (al Brunswick) ĝis Elizabeth Street, eliru kaj trafu tramon 19 norden (al North Coburg) kaj eliru ĉe haltejo 15.

La pordego al Internacia Domo, 241 Royal Parade, Parkville, estas hela kolora arko.

La alternativo estas iri al Internacia Domo per taksio, nur 2 kilometrojn for de la urba centro.

Loĝado – alvenado kaj forirado

Dormĉambroj estos haveblaj ekde la 12-a meztage kaj oni devos foriri de la ĉambro antaŭ la 10-a horo la tagon kiam oni foriros.

Registrado

Registrado komenciĝos je la 2-a ptm. La unua evento estos la komuna vesperemanĝo.

Posted in Kongreso and tagged , .