La Ŝlosilo por Dulingvismo

Poŝa Lernlibro de Esperanto por parolantoj de la angla

Kovrilo de la libreto32-paĝa libreto (6.5cm x 9.5cm), kiu enkondukas Esperanton kaj donas bazan instruadon pri la lingvo. Kreita de Roger Springer

Enhavo:

  • Formado de vortoj
  • La elementoj de Esperanto
  • La personaj pronomoj
  • Nombroj
  • Verboj
  • Prefiksoj
  • Sufiksoj

Krome:

  • ‘Esperanto unuvide’
  • Tabelo de korelativaj vortoj (ekz-e kio, tiam, iu, nenie, …)
  • Bildo de korpopartoj kun esperantaj etiketoj
  • Retaj informoj senpagaj

Elŝutu PDF, 2.4 MB

(PDF-dosiero de la libreto por profesia presilego estas ankaŭ disponebla senpage. Vidu la malsupron de ĉi tiu paĝo.)

Instrukcioj por presado

  1. Presu kvar paĝojn, DUFLANKE (t.e. 2 x A4-paperoj). (Unuflanka presado funkcios, sed rezultos en blankaj paĝoj.) Uzu opcion ‘Aŭtomate adaptu por paĝo’, aŭ ekvivalentan.
  2. Paĝoj 25 kaj 26 devus esti ĉe la sama angulo ĉe la unua papero. Paĝoj 27 kaj 28 devus esti ĉe la sama angulo ĉe la dua papero.
  3. Kunmetu la paperojn por ke paĝoj 25, 26, 27 kaj 28 (kun la ruĝaj markoj) estu ĉe la sama angulo kaj en ordo.
  4. Tranĉe malgrandigu la du paperojn tra la linio apud paĝoj 32 kaj 17.
  5. Faldu la kombinitajn paperojn, mallonga rando al mallonga rando, por ke la strikodo estas videbla.
  6. Fortkunigu la faldojn kaj per tranĉilo apartigu la faldojn. Ne disigu la paperojn.
  7. Tenu la kunmetaĵon por ke la strikodo alfrontu vin.
  8. Faldu la kunmetitajn paperojn, mallonga rando al mallonga rando, por ke la strikodo estas ankoraŭ videbla.
  9. Fortkunigu la faldojn kaj per tranĉilo apartigu la faldojn. Ne disigu la paperojn.
  10. Tenu la kunmetaĵon por ke la strikodo alfrontu vin.
  11. Krampu la libreton ĉe la du verdaj krampmarkoj.
  12. Faldu la kunmetitajn paperojn por ke la krampoj estas sur la spino.
  13. (Tranĉe plimalgrandigu la libreton, se vi volas.)

Alternative, elŝutu version por legi ekrane (PDF, 7.2 MB)