Esperanto sub la Suda Kruco – nia revuo

    ESK-kovrilo 2023-06  ESK-kovrilo 2023-06  ESK Mar 2023

La oficiala organo de la Aŭstralia Esperanto-Asocio – kaj ankaŭ por la Novzelanda Esperanto-Asocio – estas Esperanto sub la Suda Kruco (ESK). Ĝi plenas de informoj pri lokaj esperantaj eventoj, la plej lastaj libraj recenzoj, interretaj sugestoj, ŝercoj, konkursoj, klarigoj por komencantoj, kaj multaj aliaj utilaj kaj interesaj novaĵoj.

Membroj de AEA ricevas ĉi tiun amuzan kaj informan revuon. Por informoj pri membriĝo al AEA, vidu nian membriĝan paĝon.

Kontribuoj al Esperanto sub la Suda Kruco ĉiam estas bonvenaj ĉe esk@esperanto.org.au. Bonvolu inkluzivi alt-kvalitajn fotojn se eblas.

Aktuala numero

Numero 153, marto 2024
Intervjuo kun Hoan Tran – David Ryan
Intervjuo kun Orlando Raola – David Ryan
Terura vivo sen poŝtelefono – David Ryan
Fuŝe tuŝe – Terry Manley
Rememoro pri estimata HWR Petersen – Cho Sung Ho
La geniulo Lorenz – Katja Stele kaj Trevor Steele
La lingvo de kolibroj – Teksto: ChatGPT, Peto: Joanne Johns
Kritiko pri ‘La lingvo de kolibroj’ – Donald Rogers
La filozofio de scienco, kaj arto – Jonathan Cooper
Kial mi estas ĉi tie? – Terry Manley
Pasporta Servo – Oscar Betancourt
Vizito al la tria insulo – David Ryan
Financaj raportoj de AEA – Heather Heldzingen

Pasintaj numeroj

The Australian Esperantist (La Aŭstralia Esperantisto) – dua serio

(Antaŭvenaĵo de ESK)

La Rondo

(Antaŭvenaĵo de The Australian Esperantist – dua serio)

La Informilo

(Antaŭvenaĵo de La Rondo)

The Australian Esperantist (La Aŭstralia Esperantisto) – unua serio

(Antaŭvenaĵo de La Informilo)

Disponeblas ankaŭ iuj aliaj numeroj, en formato PDF. Por pliaj informoj, bonvolu sendi mesaĝon al info@esperanto.org.au

Pri sendado de artikoloj al ESK

Artikoloj – aŭ dosierujoj enhavantaj artikolojn kaj fotojn – povas esti senditaj al ESK per esk@esperanto.org.au.