Raporto pri la trilanda kongreso 2016

Trilanda kongreso de Esperanto kaj somerkursaro, Bandung, Indonezio : 23 – 28 Mar 2016 “Selamat datang untuk kongres Esperanto tiga negara pertama. Bonvenon al la trilanda kongreso de Esperanto.” Kun tiuj vortoj la tri Esperanto asocioj bonvenigis 101 partoprenantojn, inter ili 40 eksterlandanoj. Kiam ni (Aŭstralianoj, Indonezianoj kaj Novzelandanoj) decidis starigi trilandan kongreson en januaro 2015 ni hezitis kaj – kompreneble – timis malsukceson. Sed finfine ni povis rikolti kaj ĝui la fruktojn de niaj penoj. AEA kaj NZEA subtenis […]

Jarkunveno (per Skype): 12 Dec 2015

La jarkunveno de AEA okazos la 12-an de Decembro 2015 je 4:30 ptm (Orienta somertempo) per Skype. Se vi volas preni parton en la kunveno, bonvolu sendi vian Skype-nomon al la prezidanto, Sandor Horvath ĉe sandorhorvath07 [ĉe] gmail.com, antaŭ la dato. Ni aranĝis ĝin tiel ĉar niaj jarkunvenoj kutime okazas dum kongresoj, sed la venonta okazos en Marto 2016, en Indonezio.

Nova forumo por AEA

Ni eksperimentas kun nova sistemo por enreta diskuto, por anstataŭigi la forumon, kiu rilatis al la malnova retejo. Ĉar tiu forumon havis tre malmulte da aktiveco fine, ni komenciĝas per tre simpla, senpaga sistemo (‘Muut’). Se vi interesiĝas, aliĝu, rigardu ĉirkaŭe kaj faru komentojn, aŭ eĉ komencu iujn novajn temojn. Nun ekzistas 3 ‘kanaloj’: Ĝenerala (por ĝenerala diskuto), Asocia (por diskuto pri AEA) kaj Lingva (por diskuto pri Esperanto mem). Vizitu esperanto-aus en Muut nun Ne forgesu ke ni jam […]

2015 kongreso: raporto kaj komentoj

Aǔstralia-Novzelanda Kongreso/Somerkursaro – Melburno (02 – 11 januaro 2015) Partoprenis 50 homoj el 7 landoj en la kuna aŭstralia kaj novzelanda kongreso kaj somerkursaro ĉe International House, Melburna Universitato. Ĉar ni vere volas plibonigi niajn rilatojn kun niaj najbaraj landoj ni invitis Ilia Dewi el Indonezio kaj Teofilo de Jesus el Orienta Timoro. Ambaǔ bone reprezentis siajn landojn. “La kongreso okazis en agrabla etoso kaj niaj akraj internaj problemoj de la lastaj jaroj tutcerte preskaǔ malaperis en la mallumo de […]

Fotoj de la 2015 kongreso

Jen aro da 32 fotoj de la 2015 AEA/NZEA kongreso kaj somerkursaro, faritaj de Joanne Johns kaj Peter Johns. Kelkaj aliaj aperos en estonta eldono de ESK.

Gravaj detaloj por kongresanoj

Informo pri la 2015 kongreso kaj somerkursaro de Esperanto, Melburno Kiel atingi la kongresejon Internaciaj esperantistoj aŭ esperantistoj de aliaj ŝtatoj, kiuj intencas uzi publikan transporton en Melburno, kaj kiuj veturos per “Skybus” de la flughaveno aŭ kiuj veturos per vagonaro al “Southern Cross” stacidomo, devas aĉeti vizitanto-karton “Myki” ($14 aŭ $7 por koncesiuloj). Tiu vizitanto-karto inkluzivas mapon kaj instrukciojn por la uzado de la karto. La vendejoj estas ĉe budoj apud la haltejoj de la “Skybus” en la flughaveno. […]

Volontula bibliotekisto bezonata

La Biblioteko kaj Arkivo de la Aŭstralia Esperanto-Asocio, lokita en Esperanto-Domo (proksime al la Stacidomo Redfern, Sidnejo) estas admininstrata de emerita bibliotekisto en Kanbero, kiuj vizitas plurfoje jare. Emerita bibliotekisto, aŭ iu kun biblioteka sperto, estas bezonata por doni lokan helpon daŭrigi ordon en la kolekto de proksimume 4000 eroj. Kontaktu Huigh Malcolm (huighm@gmail.com).

Dua AMO-seminario – Sidney, Kanado

La 9an kaj 10an de julio 2014, trideko da aktivuloj el Kanado kaj Usono, plus vizitantoj el Ĉinio, Japanio kaj Tajvano, kaj mi el Aŭstralio, partoprenis dutagan seminarion por Aktivula Maturigo (“AMO-2”) en marborda urbeto Sidney (Brita Kolumbio, Kanado). La seminario traktis la temon “Strategio kaj praktiko de Esperanto-informado en Nord-Ameriko”, sub gvido de d-ro Mark Fettes, prezidanto de UEA. En la programo estis pluraj prezentoj kaj diskutsesioj, kaj diversaj laborgrupoj pri specifaj temoj. Fine de la seminario naskiĝis kvar […]