Dua AMO-seminario – Sidney, Kanado

Vido de la seminario
La 9an kaj 10an de julio 2014, trideko da aktivuloj el Kanado kaj Usono, plus vizitantoj el Ĉinio, Japanio kaj Tajvano, kaj mi el Aŭstralio, partoprenis dutagan seminarion por Aktivula Maturigo (“AMO-2”) en marborda urbeto Sidney (Brita Kolumbio, Kanado). La seminario traktis la temon “Strategio kaj praktiko de Esperanto-informado en Nord-Ameriko”, sub gvido de d-ro Mark Fettes, prezidanto de UEA.

La Centro Mary Winspear, Sidney BC, la seminariejo

En la programo estis pluraj prezentoj kaj diskutsesioj, kaj diversaj laborgrupoj pri specifaj temoj. Fine de la seminario naskiĝis kvar laborgrupoj, pri:
– evoluigo de teknikaj rimedoj
– utiligo de sociaj retoj
– respondado al tiklaj demandoj, kaj
– la enkadrigo de la informa laboro en la pli vastaj streboj al daŭripova evoluo.
Ĉiu grupo celas plukonstrui sur ideoj kaj diskutoj el la seminario por pretigi konkretajn konsilarojn kaj informrimedojn en la venontaj monatoj.

En prezento kiu malfermis la seminarion, Fettes atentigis, ke informado estas pli efika kiam ĝi tuŝas la sentojn kaj emociojn de la homoj. Kvankam oni ne neglektu raciajn argumentojn por Esperanto, pli prioritata estas la komunikado de kernaj valoroj – ekzemple, ke esperantistoj estas malfermitaj, inkluzivemaj, scivolemaj, kleriĝemaj, kaj kun alta sento de persona respondeco. Laŭ li, la informado pri Esperanto klare montru, ke esperantistoj estas multlingvaj, multspecaj homoj kiuj komprenas kaj ŝatas la homan diversecon.

D-ro Mark Fettes prezentas la malferman prelegon

En alia pensiga kontribuo, “Kiel paroli kun lingvoinstruistoj”, Grant Goodall dementis kelkajn ŝatatajn mitojn de nia movado. Laŭ li, la nereguleco de etnaj lingvoj ne donas tiel grandajn problemojn por la lernado, kiel esperantistoj emas imagi. Kvankam usonaj lingvoinstruistoj dividas kelkajn el niaj kritikoj pri la troregado de la angla, multaj el ili vidas simile grandan problemon en la disvastiĝo de la hispana kiel “dua lingvo por ĉiuj” en usonaj lernejoj. Tiel necesas en kontaktoj kun lingvoinstruistoj emfazi nian konvinkon, ke ĉiuj lingvoj estas instruindaj kaj lernindaj.

Laborgrupo pri ĵurnalista intervjuado kondukis al plia laborgrupo pri la “plej tiklaj demandoj”, kiujn oni devas foje respondi pri Esperanto. Paralele, estis laborgrupoj pri sociaj retoj kaj la kreado de aŭdvidaj inform-materialoj (videaĵoj k.a.).

Unu el la laborgrupoj

Kelkajn el la ideoj de Fettes esploris kaj pluevoluigis plia laborgrupo. Dum diskuto pri kernaj valoroj, la grupo konstatis, ke necesus repripensi la aspekton kaj enhavon de la bazaj informiloj kaj retejoj de la nordamerikaj asocioj por pli bone komuniki tiujn valorojn al ĝenerala publiko. Ekzemple, oni povus kolekti mallongajn personajn atestojn kaj rakontojn pri la kleriga kaj interpersona valoro de Esperanto, de homoj el diversaj aĝoj, regionoj, etnecoj, ktp, por vive ilustri la buntecon kaj inkluzivecon de la movado.

Evidentiĝis ke ni ne scias sufiĉe pri la fonoj, motivoj, interesoj kaj kapabloj de tiuj, kiuj interesiĝas pri Esperanto. Tial naskiĝis projekto de enketo inter pluraj grupoj – membroj, informpetantoj, lernu-uzantoj, NASK-studentoj – por kolekti kaj analizi tiajn informojn. Kun subteno de la estraroj de Esperanto-USA kaj Kanada Esperanto-Asocio, kaj fakaj konsiloj de Ĵenja Amis (magistra studento pri merkatiko), malgranda teamo realigos tiun projekton en la venontaj monatoj. Se tio montriĝos utila, ĝi povus esti modelo por aliaj landaj asocioj, ekzemple la nia.

Estis diskutitaj multaj interesaj kaj uzindaj konsiloj. Mi esperas baldaŭ sekvigi ĉi tiun raporton per pli detalaj notoj, sed inter la konsiloj de la seminario estas la jenaj (pri kontakto kun ĵurnalistoj, en intervjuoj, komunikiloj kaj artikoloj):
– Trovu konkretan ankron aŭ hokon, ekz-e mencion aŭ citon de difinita persono, okazaĵo aŭ atingo.
– Evitu tro internajn terminojn, mallongigojn kaj esperantismojn (ekz-e “congress” kaj “Esperantist” – pli bonaj estus “conference” kaj “Esperanto speaker”).
– Atentu lokan kulturon kaj interpretojn de difinitaj vortoj kaj konceptoj, kiel “international”, “planned”, “constructed”, “artificial”, “universal” kaj “neutral”.
– Ne elpensu “faktojn” en intervjuoj. Se vi ne scias respondon, diru tion, kaj diru ion, kion vi efektive scias. Evidente, tamen, ju pli vi scias, des pli bone!

Jonathan Cooper

[Mi dankas d-ron Mark Fettes pro lia permeso uzi partojn de lia propra raporto kiel bazo de la mia.]

Posted in Evento and tagged , , .