(Ĝisdatigita la 29-an de Aprilo 2021) Estas kun granda malĝojo, ke ni anoncas la forpason de nia kara amiko, D-ro Daniel (Danny) Kane, kiu mortis la 16-an de aprilo 2021 en Melburno. Danny estis esperantisto ekde 1965. Li havis imponan postenon kun la Diplomatia Servo (en la aŭstralia ambasadejo en Pekino) kaj poste iĝis Profesoro de la ĉina lingvo je Universitato Macquarie (Sidnejo). En 2006 li instruis kurson pri la instruado de Esperanto kadre de la Institute of Languages (Instituto […]