2020 kongreso: komentoj kaj fotoj

Aǔstralia kaj Nov-Zelanda Kongreso kaj Somerkursaro – Aŭklando, Nov-Zelando (10a – 19a Januaro 2020) La Kongreso kaj somerkursaro 2020 okazis ĉe St Francis Retreat Centre, 50 Hillsborough Road, Mt Roskill, Aŭklando, Nov-Zelando. Niaj specialaj gastoj estis Duncan Charters, la nova prezidanto de UEA, kaj Stefan MacGill, fama verkisto kaj eks-vicprezidanto de UEA (2013–2019). Inter la programeroj estis ludvespero, tuttaga ekskurso al belaj naturaj lokoj proksime al la urbo, gvidata vizito al Aŭklanda Art-Galerio, kaj seminario por “Aktivula Maturigo” (AMO), kiu […]