Nova estraro de UEA elektiĝis

En sia unua kunsido dum la 104-a Universala Kongreso, la Komitato de UEA elektis novan Estraron por gvidi la Asocion dum la venonta trijara periodo. Kun la ĉeesto de 35 Komitatanoj A, reprezentantaj la aliĝintajn landajn kaj fakajn asociojn, kaj 5 Komitatanoj B, elektitaj de la individuaj membroj, la Komitato unue kompletigis sin per la elekto de 9 Komitatanoj C: Duncan Charters, Andreas Diemel, Mark Fettes, Trezoro Huang Yinbao, Dennis Keefe, Zsofia Kóródy, François Lo Jacomo, Stefan MacGill kaj Rakoen […]

Kvar plenplenaj tagoj en Esperantujo

De Terry Manley (Armidale, NSK) (Originale publikigita en Esperanto sub la Suda Kruco, vol. 26[2], num. 135, Junio 2019) Mi alvenis Esperantodomen marde vespere, la 23-an de Aprilo, kaj renkontis Franciska, kiu ankaŭ venis helpi pri la arkivo en Esperanto-Domo. Post iom da babilado ni iris butikumi kaj, reirinte al la klubo, ni vespermanĝis. Dmitri lasis por mi matracon kaj littukojn sur la supra etaĝo, kie mi dormis. Estis agrable aŭskulti la fluan, klaran voĉon de Franciska kaj havi oportunon […]