Tri-taga arkiva laborkunveno

Inter la 24-a kaj la 26-a de aprilo membroj Jonathan Cooper (Gosford, NSK), Heather Heldzingen (Melburno), Sandor Horvath (Adelajdo), Franciska Toubale (Melburno) kaj Terry Manley (Armidale, NSK) partoprenis la arkivan laborkunvenon ĉe Esperanto-Domo, Sidnejo. Alan Turvey (Wyong, NSK) ankaŭ partoprenis la 25-an. Ni komencis ordigi librojn, skanis proksimume 800 fotojn kaj multe diskutis kiel aranĝi niajn librojn, revuojn kaj aliajn aĵojn. Kelkaj rezultoj espereble baldaŭ aperos en nia retejo. Kompreneble, restas multaj pli por fari, do se iu volas kaj […]