Raporto pri la trilanda kongreso 2016

Trilanda kongreso de Esperanto kaj somerkursaro, Bandung, Indonezio : 23 – 28 Mar 2016 “Selamat datang untuk kongres Esperanto tiga negara pertama. Bonvenon al la trilanda kongreso de Esperanto.” Kun tiuj vortoj la tri Esperanto asocioj bonvenigis 101 partoprenantojn, inter ili 40 eksterlandanoj. Kiam ni (Aŭstralianoj, Indonezianoj kaj Novzelandanoj) decidis starigi trilandan kongreson en januaro 2015 ni hezitis kaj – kompreneble – timis malsukceson. Sed finfine ni povis rikolti kaj ĝui la fruktojn de niaj penoj. AEA kaj NZEA subtenis […]