Raporto pri la trilanda kongreso 2016

Trilanda kongreso de Esperanto kaj somerkursaro, Bandung, Indonezio : 23 – 28 Mar 2016

Jonny M kantas dum la kongreso

Jonny M kantas dum la kongreso

“Selamat datang untuk kongres Esperanto tiga negara pertama.
Bonvenon al la trilanda kongreso de Esperanto.”

Kun tiuj vortoj la tri Esperanto asocioj bonvenigis 101 partoprenantojn, inter ili 40 eksterlandanoj.

Kiam ni (Aŭstralianoj, Indonezianoj kaj Novzelandanoj) decidis starigi trilandan kongreson en januaro 2015 ni hezitis kaj – kompreneble – timis malsukceson. Sed finfine ni povis rikolti kaj ĝui la fruktojn de niaj penoj.

AEA kaj NZEA subtenis la kongreson finance kaj praktike. Inverse IEA helpis nin allogi kelkajn esperantistojn de Aŭstralio, kiuj ĝis nun ne partoprenis naciajn aranĝojn.

Venante el lando, kie la plejparto de Esperanto parolantoj estas maljunaj, la granda nombro da junaj, viglaj studentoj ĉi tie donis al ni pli da espero. Havi tri landojn kaj multe da eksterlandanoj kreis multe pli internacian etoson ol nur nacia kongreso.

La programo estis enhavriĉa. Okazis klaso por komencantoj kaj progresintoj, prezentadoj pri vulkanoj en Aŭklando, la pejzaĵoj, flaŭro kaj faŭno en Aŭstralio, la 2017 UK en Seulo kaj variajn interesajn prelegojn de la junaj Indonezianoj, ekzemple pri orangutanoj, kafo de Javapreanger, la historio de gamelan kaj la eldono de libroj en Indonezio. Juna, energplena repkantisto Jonny M fariĝis tre populara inter la junaj kaj eksterlandaj junuloj.

Granda helpo estis ke la loka Esperanto grupo de Bandung havas fortajn ligojn kun la loka Azio-Afrika Konferenca Muzeo en la urbo. La malferma ceremonio okazis tie kaj ni ankaŭ ĝuis la “Nokton en la Muzeo” dum pluva vespero.

En sudorienta Azio ne abundas esperantistoj kaj tiu trilanda kongreso povas servi kiel modelo por venontaj eventoj en tiu ĉi aŭ aliaj regionoj.

Ni ankaŭ estis tre bonŝancaj havi du UEA estrararojn inter ni. Stefan McGill gvidis la 21-an AMO-seminarion kaj Ŝlosilo (Lee Jungkee) konstante memorigis nin pri la situacio en Azio kaj speciale en Sudorienta Azio kaj la graveco de ĉi tiu kongreso.

Ni decidis starigi la duan trilandan kongreson en 2018. Ni esperas vidi vin (refoje) inter la 28-a de marto kaj 2-a de aprilo 2018 en Bandung en Indonezio.

[ĜISDATIĜO: La kongreso en 2018 fakte okazis en Bekasi, Indonezio.]

Posted in Kongreso and tagged , , .