Volontula bibliotekisto bezonata

La Biblioteko kaj Arkivo de la Aŭstralia Esperanto-Asocio, lokita en Esperanto-Domo (proksime al la Stacidomo Redfern, Sidnejo) estas admininstrata de emerita bibliotekisto en Kanbero, kiuj vizitas plurfoje jare. Emerita bibliotekisto, aŭ iu kun biblioteka sperto, estas bezonata por doni lokan helpon daŭrigi ordon en la kolekto de proksimume 4000 eroj. Kontaktu Huigh Malcolm (huighm@gmail.com).