Dua AMO-seminario – Sidney, Kanado

La 9an kaj 10an de julio 2014, trideko da aktivuloj el Kanado kaj Usono, plus vizitantoj el Ĉinio, Japanio kaj Tajvano, kaj mi el Aŭstralio, partoprenis dutagan seminarion por Aktivula Maturigo (“AMO-2”) en marborda urbeto Sidney (Brita Kolumbio, Kanado). La seminario traktis la temon “Strategio kaj praktiko de Esperanto-informado en Nord-Ameriko”, sub gvido de d-ro Mark Fettes, prezidanto de UEA. En la programo estis pluraj prezentoj kaj diskutsesioj, kaj diversaj laborgrupoj pri specifaj temoj. Fine de la seminario naskiĝis kvar […]