Esperanto-TV lanĉiĝis

Sidnejo, Aŭstralio: La sola IPTV-kanalo de la mondo, en la internacia lingvo Esperanto, debutis la kvinan de aprilo 2014. Ĉi tiu nova televid-kanalo estas elsendita per alt-rapida Interreto kun IPTV-teknologio. Ĝi estas disponebla tutmonde per ĉiuj iloj, kiuj havas alt-rapidan Interretan konekton, t.e. Interret-ebligitaj televidiloj, komputiloj, tabulaj komputiloj kaj [lertaj] poŝtelefonoj (Android kaj iOS), kaj pliaj plivastiĝo kaj klienta subteno estas planataj por aliaj kontinentoj meze de 2014. La enhavo estas plejparte en Esperanto, kaj konsistas el originalaj aŭ dublitaj […]

Pekina Esperantisto ricevis premion de la Kanbera Esperanto-Filmfestivalo

Je la 30a de Marto 2014 okazis la Pekina Esperanto Filmfestivalo. Post prelego pri la konkurso de mallongaj filmoj por 125-a jariĝo de la naskiĝo de Esperanto, samideano Rainer KURZ konigis la Kanberan Esperanto-Filmfestivalon, kiu okazis dum la Aŭstralia Esperanto Somerkursaro kaj Kongreso januare, 2014. Kiel la fondinto kaj gvidanto de la festivalo, Rainer KURZ aparte aranĝis voĉdonadon por elekti la plej ŝatatan filmon de la ĉeestantoj, dume la filmo “Esperanto Muzikigas Vian Vivon” gajnis la premion. La Aŭstralia Esperanto […]