La Aŭstralia Esperanto-Asocio (AEA) estas la landa asocio de la parolantoj kaj subtenantoj de la internacia lingvo Esperanto en Aŭstralio.

NOTE: This page (like the whole website) is also available in English

Kio estas Esperanto?

Esperanto estas lingvo speciale planita kaj kreita kiel neŭtrala dua lingvo por homoj de ĉiuj landoj. Ĝia celo estas plifaciligi komunikadon inter tiuj kun malsamaj gepatraj lingvoj.

Origine disvolvita en la 1880-aj jaroj, Esperanto akiris akcepton tutmonde kaj nun spertas reviviĝon, kun pli kaj pli da homoj malkovrantaj kaj lernantaj ĝin interrete.

Esperanto estas…

  • Pli facile lernebla ol iu ajn etna lingvo
  • Regula: preskaŭ ne ekzistas esceptoj
  • Modula: kiel konstru-blokoj, kiuj kongruas unu kun la alia – post kiam oni konas kelkajn vortojn kaj bazajn regulojn de gramatiko, oni povas krei realajn frazojn – ĉi tio permesas al oni progresi tre rapide
  • Fonetika: se oni vidas vorton, oni scias kiel prononci ĝin; se oni aŭdas vorton, oni scias literumi ĝin
  • Konata (al iu kun rilato al eŭropa lingvo, inkluzive de la angla)
  • Reala lingvo (ne kodo): ion ajn, kion oni povas diri en nacia lingvo, oni povas diri en Esperanto. Multaj homoj uzas ĝin kiel sian ĉiutagan lingvon.

Kiu parolas ĝin?

Esperanto estas parolata en pli ol 100 landoj. Estas en la mondo miloj da Esperanto-kluboj.

Oni povas uzi Esperanton…

por vojaĝoj, informo, amikeco, hobioj, komerco. La interreto faciligas la konektadon al Esperanto-parolantoj en iu ajn lando.

Kial lerni Esperanton?

Lerni Esperanton estas ege ĝua. Pro la eleganteco de la lingvo, la simpleco de la gramatiko kaj multaj rekoneblaj vortoj, oni baldaŭ povos flue komuniki kun aliaj Esperantisto-parolantoj. Oni povas videoparoli, retpoŝti aŭ interŝanĝi mesaĝojn kun homoj de preskaŭ ajna lando. Estas eĉ tutmonda reto de senpagaj tranoktejoj por Esperanto-parolantoj. Tio ne nur ŝparas monon, sed ebligas ke oni vizitu lokojn, kiujn plej multaj turistoj ne vidas. Multaj internaciaj kunvenoj, kiuj uzas Esperanton, okazas ĉiujare.

Multaj homoj de diversaj naciecoj renkontis kaj komencis familiojn per Esperanto. Kvankam ĝi foje estas nomata artefarita lingvo, ĝi ŝajnas tre natura.

Pli pri Esperanto

Sekvu nin je Facebook