2015 kongreso: raporto kaj komentoj

Aǔstralia-Novzelanda Kongreso/Somerkursaro – Melburno (02 – 11 januaro 2015) Partoprenis 50 homoj el 7 landoj en la kuna aŭstralia kaj novzelanda kongreso kaj somerkursaro ĉe International House, Melburna Universitato. Ĉar ni vere volas plibonigi niajn rilatojn kun niaj najbaraj landoj ni invitis Ilia Dewi el Indonezio kaj Teofilo de Jesus el Orienta Timoro. Ambaǔ bone reprezentis siajn landojn. “La kongreso okazis en agrabla etoso kaj niaj akraj internaj problemoj de la lastaj jaroj tutcerte preskaǔ malaperis en la mallumo de […]

Dua AMO-seminario – Sidney, Kanado

La 9an kaj 10an de julio 2014, trideko da aktivuloj el Kanado kaj Usono, plus vizitantoj el Ĉinio, Japanio kaj Tajvano, kaj mi el Aŭstralio, partoprenis dutagan seminarion por Aktivula Maturigo (“AMO-2”) en marborda urbeto Sidney (Brita Kolumbio, Kanado). La seminario traktis la temon “Strategio kaj praktiko de Esperanto-informado en Nord-Ameriko”, sub gvido de d-ro Mark Fettes, prezidanto de UEA. En la programo estis pluraj prezentoj kaj diskutsesioj, kaj diversaj laborgrupoj pri specifaj temoj. Fine de la seminario naskiĝis kvar […]

Raporto pri la Kongreso kaj Somerlernejo, 2014

Kanbero, 3–12 januaro 2014 En la Aŭstralia Nacia Universitato en Kanbero unu el sennombraj konstruaĵoj nomiĝas Ursula Hall. En ĝi la estraro de AEA organizis la Kongreson kaj Somerkursaron de Aŭstralia Esperanto-Asocio por 2014. Partoprenis en ĝi proksimume 52 fervoraj gesamideanoj el Koreio, Nepalo, Indonezio, Germanio, Novzelando, Vjetnamio, Novkaledonio, Hungario kaj eĉ pli multaj el Aŭstralio. Ni kunvenis en tre pura, bela kaj grandega ĉambrego. En la dua vespero (sabato) Trevor Steele gvidis kvizludadon, kiu amuzis nin ĉiujn, malgraŭ ke […]