Esperanto en Sud-Aŭstralio






Image Map Kvinslando NSK/Kanbero Viktorio Tasmanio SA OA


Poŝta adreso: 5/8 Walter Ave, Mitchell Park SA 5043
Kontakto: Indrani Beharry-Lall
Tel: 0481 481 004
Retpoŝto: sa@esperanto.org.au

Ni estas Esperanto-asocio bazita en Adelajdo. Ni havas regulajn klub-vesperojn, organizas sociajn okazaĵojn kaj donas senpagajn Esperanto-lecionojn por novuloj/komencantoj.

Membriĝo

Ĉiujara membriĝo kostas:
$35.00 Individuo
$40.00 Familio
$25.00 Individuo (rabata)
$35.00 Familio (rabata)
$25.00 Studento
$10.00 Mezlerneja studento

Vi ricevos regulajn informojn kaj estos informata pri niaj diversaj agadoj.

Kunvenoj

Regulaj Klub-vesperoj

Okazas virtuale ĉiun unuan ĵaǔdon de la monato(krom januaro)
Jen la detaloj por 2024 kaj la persono kiu prezentos.

  • 2-a de majo: Sandor
    13:30 “Olimpiaj Ludoj, Faktoj kaj Rakontoj“.
    Persone: 31 Addison Road, Black Forest aŭ zoome
  • 6-a de junio: Indrani
  • 4-a de julio: Andrew
  • 1-a de aǔgusto: Bob
  • 5-a de septembro: Paǔlo
  • 3-a de oktobro: Trevor
  • 7-a de novembro: anoncota
  • decembro: Zamenhof-Festo

La kunvenoj okazos  en lokoj, elektita de la prezentanto, KAJ virtuale, per Zoom.
Jen la ligilo por la Zoom eventoj.
(Meeting ID: 860 22756328, Passcode: 615692)

Dum niaj regulaj klub-vesperoj ni bonvenigas novulojn kaj komencantojn, kaj unu membro kutime prezentas ion aŭ gvidas la grupon. Ni parolas, ridas kaj lernas. Ĉiuj estas bonvenaj.

Aliaj eventoj

Lundo, la 6-a de majo 2024, je 13:00
Prelego de Charles Stevenson en la biblioteko de Mt. Barker
Why were Germans so prominent among the E-pioneers of SA?

Sociaj eventoj

Bonvolu kontakti Katja (0432-010569) pri pli da detaloj.

Esperanto-klasoj

Se vi ŝatas lerni kun la gvido de instruisto, unu el niaj kutimaj lokaj klasoj eble interesus vin:

Per aranĝo
Kontaktu: Trevor Steele 0450-717791 aŭ Sandor Horvath 0458-215624

Ĵaŭde, 10:30 – 12:00
En la Ŝtata Biblioteko, en la urbocentro
Informoj: Trevor Steele 0450-717791 aǔ Andrew Woods 0477-210003

Ĉiuj estas ankaǔ bonvenaj babili en nia grupo en Facebook.