<< Menu >>

Raporto pri Bekasi de la prezidanto de AEA

Amikeco en Bekasi
Dua tri-landa kongreso, Bekasi, Indonezio

28-a de marto – 2-a de aprilo 2018

Unu el la multaj fotoj en la salono Zamenhof

Mi sidas en blua Damri-buso inter Bekasi kaj la flughaveno en Ĝakarto. La duonplena buso nur malrapide moviĝas, ofte eĉ staras. Mi demandas min, kiom da tagoj (jaroj) tiuj trafikŝtopiĝoj forrabas de la loĝantaro? Ekstere mi vidas la grandegan, vastan urbon de Ĝakarto. Antaŭ unu horo ni adiaŭis niajn (mal)novajn amikojn. Do kia estis la dua tri-landa kongreso? Ne partoprenis tiom da homoj kiel antaŭ du jaroj en Bandung. Verŝajne ĉar la preparado ne iris tiel glate (en Bekasi 63 el 8 landoj).

Kompreneble, ne ĉio estis perfekta. Ekzemple, bedaŭrinde ofte ni ne kune manĝis, simple ĉar la manĝaĵo en la hotelo estis tro multekosta por la indonezianoj kaj orient-timoranoj. La ĝenerala malegaleco en la mondo spegulas ankaŭ en tiu ĉi kongreso.

Tamen, mi dirus ke la kongreso estis sukcesa. La komentoj de la partoprenantoj estis ĉefe pozitivaj.

Senveturila mateno. Nekredeble. La granda strato sen trafiko. Bona oportuno por reklami pri Esperanto.

  • Heidi Goes prezentis sian preskaŭ pretan libron pri la historio de Esperanto en Indonezio. Tre impona afero. Ŝi vere esploris multajn detalojn pri diversaj indoneziaj esperantistoj, lokoj kaj eventoj. Tiu libro estos bonega modelo por la historio de Esperanto en aliaj landoj. Ankaŭ por ni.
  • Ni ekskursis: Ni vidis interesajn aĵojn en la Nacia Galerio, la Nacia Muzeo kaj “Taman Mini Indonesia Indah”, loko kiu eksposicias multajn diversajn tradiciajn konstruaĵojn el diversaj partoj de Indonezio.
  • Ni bonŝancis. Heidi ankaŭ sukcesis akiri monon de UEA por la ĉeesto de dek(!) junaj orient-timoranoj. Ili tutcerte vigligis kaj riĉigis la eventon. Mi esperas ke ni povas daŭrigi nian kontakton kun ili. Pensu pri viziti ilin en Orienta Timoro.
  • La skajpaĵo bone funkciis: Humphrey Tonkin kaj Mark Fettes prezentis pri la nuna situacio de UEA kaj Esperanto en la mondo. Ambaŭ estis iomete pozitiva pri la venonto de nia lingvo. Ankaŭ Jonathan skajpe prezentis pri “Verkado por la elektronika medio”. Bonege havi tiel atenteman personon inter ni.
  • Albert, junulo el Filipinoj, tre bone reprezentis sian landon kaj mi ĝuis aŭdi pri la junaj esperantistoj en Filipinoj la unuan fojon.
  • Ni aŭskultis prezentadojn pri nekutimaj arboj, flagoj, uzado de Esperanto en la universitato de Valencio en Hispanio, la projekto Cassini kal aliaj.
  • Grupo de ni partoprenis en la semajnan senveturilan matenon. Inter la 6-a kaj la 10-a atm aŭtomobiloj estas forpelitaj de la ĉefa strato de Bekasi kaj dum tiuj kvar horoj la strato abundas de piedirantoj, biciklistoj, kurantoj. Ni reklamis pri Esperanto kaj mi ĝuis la fakton ke finfine ni estis ekstere en la vera mondo, ne nur en salonoj en la dua etaĝo de la hotelo Horison.
  • Kiel en Bandung, la energio, intereso kaj entuziasmo inter la junuloj estis granda kuraĝigo por la iomete pli aĝaj eksterlandanoj.
  • Dum la ferma ceremonio multaj substrekis ke la plej valora aspekto de la kongreso estis amikeco. Mi esperas, ke multaj de la novaj amikoj restos amikoj.

La komencanta klaso kun Elstara, la instruisto


Ĉu tria tri-landa kongreso? Kiu scias? Ni iomete komencis esplori la eblecon starigi komunan eventon en Balio post du aŭ tri jaroj. Kion vi pensas?

Sandor Horvath
Prezidanto, AEA

Tags: ,