<< Menu >>

Politiko pri privateco

Kiu ni estas

Nia retejo-adreso estas: http://aea.esperanto.org.au.

Kiujn personajn datumojn ni kolektas kaj kial ni kolektas ĝin

Komentoj

Kiam vizitantoj kreas komentojn en la retejo, ni kolektas la datumojn montritajn en la komentoj, kaj ankaŭ la IP-adreson de la vizitanto kaj la retumilon por helpi spam-trovadon.

Nekonata signovico kreita de via retpoŝta adreso (ankaŭ nomata kripta haketaĵo) povas esti provizata al la Gravatar-servo por vidi ĉu vi uzas ĝin. La privateca politiko pri servoj de Gravatar estas ĉi tie disponebla: automattic.com/privacy. Post aprobo de via komento, via profil-bildo estos videbla al la publiko en la kunteksto de via komento.

Bildoj

Se vi alŝutas bildojn al la retejo, vi devas ne alŝuti bildojn kun enigitaj datumoj (EXIF-GPS) inkluzivitaj. Vizitantoj al la retejo povas elŝuti kaj eltiri lokajn datumojn de bildoj en la retejo.

Kontaktaj formularoj

Ni konservas kontaktformajn mesaĝojn dum 3 jaroj por klientaj servoj, sed ni ne uzas la informojn donitajn per ili por komercaj celoj.

Kuketoj

Se vi kreis komenton sur nia retejo, vi povas elekti konservi vian nomon, retpoŝtadreson kaj retejon en kuketoj. Ĉi tiuj estas por via komforto, por ke vi ne denove donu viajn detalojn kiam vi kreos alian komenton. Ĉi tiuj kuketoj daŭros dum unu jaro.

Se vi havas konton kaj vi ensalutas al ĉi tiu retejo, ni starigos provizoran kuketeton por ekscii ĉu via retumilo akceptas kuketojn. Ĉi tiu kuketo ne enhavos personajn datumojn kaj estos forĵetata kiam vi fermos vian retumilon.

Kiam vi ensalutas, ni ankaŭ starigos plurajn kuketojn por konservi vian ensalutan informon kaj viajn ekranajn elektojn. Ensalutaj kuketoj daŭras dum du tagoj, kaj ekran-elektaj kuketoj daŭras dum jaro. Se vi elektas “Memoru Min”, via ensaluto daŭros dum du semajnoj. Se vi elŝaltas vian konton, la ensalutaj kuketoj estos forigataj.

Se vi redaktas aŭ eldonas artikolon, alia kuketo konerviĝos en via retumilo. Ĉi tiu kuketo ne inkluzivas personajn datumojn kaj simple indikas la afiŝan identigilon de la artikolo, kiun vi ĵus redaktis. Ĝi senvalidiĝos post 1 tago.

Enigita enhavo de aliaj retejoj

Artikoloj sur ĉi tiu retejo eble inkluzivas enigitan enhavon (ekz-e filmetojn, bildojn, artikolojn ktp.). Enigita enhavo de aliaj retejoj kondutas kvazaŭ la vizitanto vizitus la alian retejon.

Ĉi tiuj retejoj eble kolektos datumojn pri vi, uzos kuketojn, enmetos aliajn ŝanĝospuradojn kaj observos vian interagon kun tiu enigita enhavo, inkluzive de rigardado de via interago kun la enigita enhavo, se vi havas konton kaj ensalutis al tiu retejo.

Analitiko

Ni uzas Google Analytics por ekscii kiel ĉi tiu retejo estas uzata, ekzemple, kiuj paĝoj estas plej viditaj kaj kiuj estas malplej viditaj. Ni ne kolektas informojn, kiuj povas identigi individuajn vizitantojn.

Al kiu ni kunhavigas viajn datumojn

Krom tio, kio aperas en ĉi tiu retejo, ni ne dividas iun ajn el la datumoj, kiujn vi eniras en nia retejo kun iu ajn ekster la estraro de nia organizo. Se vi elektas pagi nin per PayPal, la sola informo, kiun ili ricevos, estos via nomo, retpoŝta adreso kaj la kvanto, kiun vi pagis. Kion PayPal faras kun via informo estas kovrita de la privateco politiko de tiu kompanio.

Kiom longe ni retenos viajn datumojn

Se vi kreos komenton, la komento kaj ĝiaj metadatumoj estos konservataj nedifinite, por ke ni povu rekoni kaj aprobi iujn sekvajn komentojn aŭtomate anstataŭ teni ilin en kontrolvico.

Por uzantoj, kiuj registras en nia retejo (se okazos), ni ankaŭ konservas la personajn informojn, kiujn ili provizas en sia uzantoprofilo. Ĉiuj uzantoj povas iam ajn vidi, redakti aŭ forigi sian personan informon (krom ke ili ne povos ŝanĝi sian uzantonomon). Administrantoj de la retejo povas ankaŭ vidi kaj redakti tiun informon.

Kiujn rajtojn vi havas pri viaj datumoj

Se vi havas konton en ĉi tiu retejo aŭ kreis komentojn, vi povas peti ricevi eksportitan dosieron de la personaj datumoj, kiujn ni tenas pri vi, inkluzive de iuj datumoj, kiujn vi donis al ni. Vi ankaŭ povas peti, ke ni forviŝu iujn ajn personajn datumojn, kiujn ni tenas pri vi. Ĉi tio ne inkluzivas iujn datumojn, kiujn ni devas teni por administraj, juraj aŭ sekurecaj celoj.

Kien ni sendas viajn datumojn

Komentoj de Vizitantoj eble estas kontrolitaj per aŭtomata spamdetekta servo.

Via kontakta informo

Se vi deziras kontakti nin pri viaj zorgoj pri privateco, vi estas invitita retpoŝti al la sekretario de la asocio per sekretario@esperanto.org.au.