Postcard from Ludwik Zamenhof to Sydney Esperanto Club, 1910

Address side of the postcard

Message side of the postcard

Postcard addressed to:

S-ro H Gadsden
Sekretario de la
Sydney’a Klubo Esperanta
Royal Chambers
3, Castlereagh St
Sydney
Aŭstralio

On the left side is written by another hand:

Mi kore salutas vin –
gekunlaborantojn de Sydney
kaj mi deziras pro vi kaj
nia afero grandan sukceson

Apl 22an 1910

Stamp franked with:

BAPШABA (Varsovio en la rusa) A
14.1.10

Message on other side:

Karaj Sinjoroj

Al la Sydney’a Klubo Esperanta mi sendas mian dankon por la gratulo okaze de mia jubileo — Akcepti la titolon de honora prezidanto de via klubo mi bedaŭrinde ne povas ĉar pro diversaj kaŭzoj mi en la lasta tempo decidis, ke mi pli en nenia nova societo aŭ klubo akceptos tiun titolon.

Kun kora saluto

via Zamenhof
14.1.10