<< Menu >>

Komentoj pri la Dua Trilanda Kongreso

Je la fino de la Dua Trilanda Kongreso en Bekasi, Indonezio, 2018, ni petis kongresanojn doni al ni komentojn. Jen la rezultoj:

  • Mi ŝatis la kurson kaj la prezentadojn, la dancadon kaj kantadon. Mi speciale ŝatis la prezentadon de Sandor, Heidi kaj Elstara.
  • Mi ne povas paroli Esperanto, so I’m sorry for English…
    I feel so blessed to be able to attend the congress. All of the people there were so kind and friendly. Too bad, my Esperanto is not good, but I’ll study hard after this congress. I got a lot of knowledge here. Not only did I learn more about Esperanto, but also other languages and cultures. And the most important thing: I feel like I got a new family. [Mi sentas min tiom benita povi ĉeesti la kongreson. Ĉiuj tie estis tiom afablaj kaj amikemaj. Bedaŭrinde mia Esperanto ne estas bona, sed mi diligente studos post tiun kongreso. Mi ricevis multe da scio ĉi tie. Mi ne nur lernis pri Esperanto, sed ankaŭ aliaj lingvoj kaj kulturoj. Kaj la plej grava afero: estas kvazaǔ mi gajnis novan familion.]
  • Mi fartis ĝoje dum la kongreso. Mi nun havas multajn novajn amikojn de aliaj landoj. Bonvolu pardoni. Dankon al vi ĉiuj. Mi amas vin.
  • Je la komenco mi timeme parolis, sed intertempe mi akiris novajn amikojn. Mi volas veni al la venonta kongreso. Mi malĝoje aŭdiaŭas miajn amikojn. Multajn dankojn al la LKK kaj la eksterlandanoj por viziti nin.
  • Mi ŝatis la programon, speciale la prezentado de Sandor, Carlos kaj Albert. Mi ŝatis poemojn al la indonezia movado, la dancojn, la teatraĵojn kaj kantojn. Mi estas tre kontenta, ke mi renkontis multajn homojn el via lando.
  • La kongreso estis bona, sed mi bedaǔras, ke ne pli da homoj partoprenis la prezentadojn.
  • Laǔ mi ne estis tre agrabla loko. La loko de la unua kongreso multe pli taǔgis, kun herboj. Ni estis multe pli ekstere, ktp. Nun ni estis daǔre interne, kaj ekstere estas neniom da agrabla ombro kaj multe da trafiko. Ene estis tiom da klimatizado, ktp – multaj malsaniĝis pro tio. Estis tro kosta loĝado por ĉiuj, do multe devis veni de aliaj lokoj ĉiutage. Pli taǔgus do pli malgranda urbo, kaj ne hotelego. Pluraj prelegantoj ne havis tre malaltan lingvonivelon. (??)
    Pozitivaj: Diverseco de la prelegoj, skajp-prelegoj.
    Negativaj: Apenaǔ estis anoncoj faritaj por ĉiuj. Mankis iom da informoj foje, ekz-e komence pri kie oni manĝos matene.
  • Mi estas Alfrinadi, komencanto. Mi pensas ke kongreso estis tre bona. Mi lernis Esperanton dum la kongreso. Mi volas partopreni Esperanto-kongreson ekster Indonezio.
  • Mi ege ĝuis konatiĝi vin dum la kongreso, sed mi ne multe scias pri via vivo, ĉar mi ankoraǔ ne parolis kun vi. Tamen mi pensas, ke vi havas bonan vizion kaj planojn por via estenteco. Esperanto donas al ni novan vojon, novan vivon.
  • Mi ĝojis ke mi povis partopreni la kongreson, ĉar mi povas renkonti novajn geamikojn el diversaj regionoj kaj landoj. Mi esperas, ke mi povas partopreni en la sekva tri-landa kongreso kaj renkonti aliajn geesperantistojn. Multajn dankojn.
  • Pli bone ol mi atendis. Tre agrabla etoso. Mi tre bedaǔris, ke ni ne kune manĝis. Eble la eksterlandanoj povas subteni la indonezianojn kaj orient-timoranojn venontfoje. La programo estis varia kaj la prezentadoj estis sufiče bone preparitaj. Mi tre bedaǔras, ke eĉ ne unu veterano povis veni. Bona, alloga ekskurso sabate. Mi tre ĝuis la senveturilan tagon dimanĉon matene. Ĝis la venonta evento.
  • Granda riĉenhava programo. Troa eĉ. Bona, konvena salono. Skajpaĵo progresas, ankoraǔ oftas problemoj, sed spertaj uzantoj kutime solvas. Bunta, alloga kongresa libro. Manĝaranĝo iom post iom pliboniĝis dum la kongreso. Ni plibonigu interkomunikadon pri ekskursoj. La arta vespero kaj orient-timora prezentado estis bonegaj.
  • Mi multe ĝuis la kongreson. Se ni povus manĝi kune, estus pli bone. Se ni povus kune loĝi, estus eĉ pli bone. Ne necesas havi tiel luksan hotelon. La varmeco de ĥoroj plaĉis al mi. Ni ridis multe. Dankon al ĉiuj! – Hadie
  • Gratulon al la organizantoj de la tri-landa kongreso. Kaj koran dankon pro la belega kaj mirinda kongreso. Mi ĝuis lerni multon.
  • Instead of exhausting everyone’s energy with the late-night program, let’s have shorter and less activities: 9:00am – 5:00pm, dinner, finish. Choose less costly accommodation & lower priced restaurants. Some Esperantists are not rich. A local community hall for the last day dinner with everyone bringing some food and fruits. [Anstataŭ elĉerpi la energion de ĉiuj per la malfru-nokta programo, ni havu pli mallongajn kaj malpli multajn agadojn: 9:00 atm – 5:00 ptm, vespermanĝon, finon. Elektu malpli multekostajn loĝadon kaj malpli multekostajn restoraciojn. Kelkaj esperantistoj ne estas riĉaj. Loka komunuma salono por la fina vespermanĝo kaj ĉiuj alporti iom da manĝaĵoj kaj fruktoj.] Multajn dankojn. – Marumi Smith (Melburno)
  • I didn’t understand what was happening most of the time, but I enjoyed it. A good program. The illustrated presentations were much easier to follow for me as I could make some connections with the words and the pictures. Great camaraderie amongst participants. [Mi ne komprenis pri kio okazis la plej grandan parton de la tempo, sed mi ĝuis ĝin. Bona programo. La ilustritaj prezentadoj estis multe pli facilaj sekvi por mi, ĉar mi povis fari iujn rilatojn kun la vortoj kaj bildoj. Bona kamaradaro inter kongresanoj.] – Greg Jeffs
  • Mi ĝuis la kongreson ĉar mi povis renkonti esperantajn amikojn, kiujn mi ne tre bone renkontis. Mi povis amikiĝi kun novajn amikojn, speciale kun la orient-timoranoj. Mi bedaǔras, ke partoprenantoj ne estis tiom multaj kiel en la pasinta tri-landa kongreso.
  • Ĝi estis bona kongreso. Mi tre ĝuis ĝin. Mia instruisto estas bona. Mi esperas, ke ni havos pli da kongresoj.
  • Mi tre ĝuis la amikecon kaj konversaciojn. Eble tro da prelegoj. Eble diservo estus bona?
  • Saluton. Mi estas Mateus de Sena kaj mi estas komencanto. Dum la kongreso mi ŝatis la prezentadojn de Heidi, Sandor, Carlos kaj Albert, ĉar ili donis bonajn novaĵojn kaj samtempe mi lernis novajn vortojn. Mi tre ĝuis renkonti novajn amikojn el diversaj landoj. Kaj mi ankaǔ tre ĝuis nian ekskurson. Estis mia unua kongreso. Dankon de Mateus
  • Mi multe ŝatis la etoson kaj amikecon de ĉiuj kongresanoj kaj dankas la organizantojn pro tiu mirinda kaj fruktodona kongreso. La partopreno de la junuloj el tiu regiono kaj ilia kunlaboro estas esplorplena, same kiel la kunlaboro de indonezianoj, orient-timoranoj, filipinoj, aǔstralianoj, novzelandanoj kaj alilandanoj. Dankon al ĉiuj. Daǔrigu en la amikeca kaj frata vojo por Esperanto. – Carlos
  • Ĝenerale interesa. Bona oportuno renkonti homojn de aliaj landoj. Refoje, la “okcidentaj” landoj provizis la maljunulojn, dum la aliaj provizis la junulojn. Kvankam mi ĝuis la lukson de la hotelo, mi opinias ke ne tiom luksa hotelo estus pli taǔga, por ke oni ne dividu la ĉeestantojn. Tiam klare en du grupoj: la pagipovaj kaj la nepagipovaj. Mi ne tre ŝatis la viziton al “mini Indonezio”: tro da aǔtomobiloj ĉie. Pro ŝanĝoj en la programo mi alvenis malfrue, mistrafis spektaklojn. Mi certe preferis la art-galerion. Estonte, pensu pri pli da eblecoj por interŝanĝoj ĉefe ne emfazo de monhavantoj kaj nemonhavantoj.
  • Mi vere dankas la organizantojn (ĉar mi scias, ke kutime estas la sama malgranda nombro de diligentaj laborantoj).
    – Mi ĝuis la ludojn dum la interkona vespero
    – La individuaj prelegoj estis bonaj
    – La sen-aǔta marŝado estis miraklo. Mi ĝuis finfine vidi la lokan loĝantaron sur la strato ludi, ridi, rajdi biciklojn, marŝi, babili
    – Por mi la malpura aero en la urboj tutcerte restas en mia memoro kaj bona memorigo, ke mi bonŝancas loĝi en puraera loko.
    – La plej bona sperto estis babili kun homoj de aliaj landoj kaj amikiĝi kun ili.
  • Unue, mi salutas vin de tiu ĉi heroa urbo. Kaj nome de la LKK mi petas pardonon al ĉiuj se vi spertis malagrablaĵojn. Ni konfesas, ke ni faris multajn erarojn, sed espereble tio ne estis grava por vi.
  • Mia sperto pri la tri-landa kongreso estis mojosa. Mi ĝojis renkonti novajn kaj malnovajn geamikojn. Ankaŭ mi feliĉas, ke mi povis plifortigi la ligon kun aliaj LKK-anoj kaj indoneziaj geesperantistoj. Dankon, tri-landa kongreso.
  • Mi nomiĝas Tiwi. Mi estas komencanto. It’s too hard for me to express all my joy with Esperanto, but I’ll keep learning and improving. La kongreso estis interesa. Mi lernis Esperanton de multaj homoj. Mi ankaŭ akiris novajn amikojn. Mi amis tion. Multajn dankojn!
  • Laŭ mi la kongreso estis iom malaranĝita, ĉar kelkfoje faris aferojn ne kune. Ekz-e la bankedo kaj la ekskurso. Sed mi estis feliĉa vidi multe da junuloj de Indonezio kaj Orienta Timoro parolante Esperanton. Mi deziras, ke dum la venonta kongreso ili jam pli bone parolos. Sed la plej grava estas la unuigo kaj mi esperas ke pli da homoj venos al la venonta tri-landa kongreso. En tiu kongreso ne estis tiom da homoj el Novzelando kaj Aŭstralio. Mi ankaŭ esperas, ke estos pli da legumoj kaj verdaĵo, kaj ke oni indiku la ingrediencojn apud la manĝaĵo (vegano, vegeterano).
  • Ĝenerale estis bone, sed mi pensas, ke estis multe da malsameco de aktivecoj inter la junuloj kaj maljunuloj. Mi vere sentis la diferencon de la “dua klaso”. Mi pensas ke la Esperanto-movado estas en periodo de transiro, ĉar multe da junuloj nun esperantas. Devas esti plano por ĉiuj kune en la venonta kongreso. La mono estas grava afero por multaj. La riĉuloj devas pli subteni la malriĉulojn.
  • 1. La prelegoj estis bonaj.
    2. La teatraĵoj estis bonaj.
    3. La sabata ekskurso estis tre bona
    4. Tre bonaj estis la prezentado de la kongresa libro.
    Malbonaĵoj: Ne okazis komuna kongresa manĝaĵo. La muroj inter salono Zamenhof kaj la apuda ĉambro ne estis sufiĉe dikaj. Ni aŭdis la bruon el la najbara ĉambro.
  • Mia nomo estas Eĉa. Hodiaŭ mi sentas min malĝoja. Kial finiĝos tiu tago? Tamen, mi estas tre feliĉa koniĝi kun vi el Koreio, el Aŭstralio, el Belgio, el Novzelando, al Orienta Timoro kaj el Hispanio. Unue mi pensis ke estos malfacile apud vi. Mi neniam forgesos tiun momentojn. Mi lernis Esperanton pli, do nun mi povas paroli kun vi. Mi amas vin ĉiuj.
  • Esperanto estas por la unuigo, ne por la malamo inter esperantistoj. La kongresloko/prelegoj ne devas esti tiel malvarmegaj, ĉar la klimatizilo fakte malsaniĝis multe da personoj.

Aǔdiaǔa mesaĝo de Albert Garrido

Blovo de freŝa aero
Aǔdiaǔa mesaĝo de Albert Stalin Garrido (Filipinoj)

AEA invitis Albert al la dua trilanda kongreso en Bekasi. Estis la unua fojo aǔdi ion pri Esperanto en Filipinoj.

Albert Stalin Garrido

Karaj kongresanoj kaj amikoj,

Kun bedaŭro mi elkore pardonpetas ĉar mi ne povas partopreni la ferman ceremonion kun vi, ĉar mi devas flugi je la 11-a matene. Mi eĉ ne povis ĝuste adiaŭi vin, specife dum la bankedo, ĉar mi devis foriri frue por preni la oportunon aĉeti suvenirojn en la bazaro.

Indonezio estas tre mirinda lando. Kiel mi jam multfoje diris, ĝi multe memorigas min pri Manila. Kun la kultura kaj lingva diverseco, ĝi estas ja kolorplena kaj estas la defio por ni ankoraŭ pli profunde malkovri la mirindaĵojn en tiuj koloroj.

La trilanda kongreso estas blovo de freŝa aero por mi. Tio ĉi estas mia sesa kongreso, sed la unuaj kvin estis precipe por maljunuloj, kun kiuj mi havas kompreneblajn diferencojn, ĉu pri vidpunktoj aŭ spertoj, ktp. Do, estas mia unua fojo partopreni internacian Esperanto-aranĝon, kies partoprenantaron konsistigas plejmulte junulojn. Vidi per miaj du okuloj, ke la esperantista junularo kaj en Indonezio kaj Orienta Timoro vere daŭre kreskas, kaj ili florigas kompetentajn movadanojn, plifortigas la fajron en mia koro. La fajro, ke mia ĉiama aserto ke sudorienta azio estas la espero de nia movado estas fakte tute vera. Kaj la fajro, ke ni ankoraŭ devas multe pli labori por antaŭenigi la jam komencitan sukceson. Mi dankas al ĉiuj junaj indonezianoj kaj orient-timoranoj, kiuj havis la entuziasmon montri siajn lertojn kaj konojn dum diversaj programeroj, kaj kiuj ankaŭ kun intereso interagis kun mi. Nu, mi estas ĝenerale timida homo, sed la pasio interagi fontas el tiu energio montrata de ili.

Orient-timoranoj prezentas “kapoeron”

Mi ankaŭ ĝojegas konatiĝi kun aŭstraliaj kaj novzelandaj esperantistoj, kun kiuj mi antaŭe havis preskaŭ neniun kontakton. Estis ja strange, ke malgraŭ la relativa proksimeco inter Filipinoj kaj la du landoj, ni ne vere havis ajnaspecan kunlaboron. Aliflanke, mi ankaŭ dankas al la Aŭstralia Esperanto-Asocio, kiu ebligis mian vojaĝon kaj tiel efektive establis rilatojn inter niaj movadoj. Espereble, la movadoj en ambaŭ landoj daŭre kontribuos por plifortigi la rilatojn inter landoj en Azio kaj la Pacifiko.

Entute, mi ĝojas, ke en la tri oportunoj, en kiuj mi povis kunhavigi mian konon (Filipinoj, filipina movado, kaj la tagaloga), multaj ekhavis freŝan scion pri ni. Ĉiam mi trovas energion malfermi la okulojn de eksterlandanoj pri mia lando, specife ankaŭ pri nia landa E-movado, kiu bedaŭrinde restas relative izolita de la cetero de la internacia komunumo.

Ĉion dirinte, mi invitas vin daŭre teni rilatojn kun la filipina Esperanto-komunumo, kaj mi esperas, ke ni vidos unu la alian tre baldaŭ, ĉu en Indonezio denove, aŭ aliloke, aŭ eĉ en Filipinoj, kie mi kun mia tuta koro, bonvenigos vin. Reveninte al niaj hejmlokoj, daŭre ni planu kaj pli pasie agadu por la antaŭenigo de nia nobla afero.

Ĉiam antaŭen!

Albert Stalin Garrido

Raporto pri Bekasi de Ilia Sumilfia Dewi

Raporto pri Dua Trilanda Kongreso en Bekasi, Indonezio

La 28-an de marto ĝis 2-an de aprilo 2018 okazis la dua trilanda kongreso en la urbo Bekasi, kiu troviĝas 55.6 km for de la internacia flughaveno en Ĝakarto.

Plejparte da eksterlandaj kongresanoj neniam aŭdis pri la urbo kaj ne havis ideon kia urbo ĝi estas. Tamen mi proponis la urbon al aliaj organizantoj el Aŭstralio kaj Nov-Zelando ĉar en tiu dua granda urbo de Okcidenta Javo troviĝas junuloj, kiuj jam lernis Esperanton ĉe lingva komunumo, Faktabahasa Bekasi. Krom tio, kelkaj junaj aktivuloj loĝas en Bekasi kaj pretis labori por organizi la kongreson.

Ĉi-foje la kongreso estis malpli granda ol la lasta unua trilanda kongreso, en Bandung en 2016. Partoprenis 37 indonezianoj kaj 29 eksterlandanoj el 7 landoj: Aŭstralio, Nov-Zelando, Belgujo, Hispanujo, Koreio, Filipino kaj Orienta Timoro. Inter kongresanoj troviĝis novuloj kaj junuloj el diversaj partoj de Indonezio. Ni sukcese venigis ilin pro la vojaĝsubteno, kiu disponigita de speciala konto ĉe UEA (iesa-p). Koran dankon al esperantistoj, kiuj jam subtenis nian movadon per tiu konto. Ankaŭ estis bonega afero, ke venis dek orient-timoranoj pere de subvencio, kiu estis aranĝita de Heidi Goes.

Vespere en la unua tago, la kongreso malfermiĝis kun iom da ceremonio. La organizantoj de tri landoj bonvenigis la kongresanojn per salutmesaĝoj. Inter tiuj, juna indoneziano legis Esperantan poemon kaj la grupo de orient-timoranoj kantis bele sian tradician kanton. Poste ĉiuj prelegantoj havis eblecon por inviti kongresanojn al siaj prelegoj kaj laste ni kune kantis la himnon, La Espero. La programo daŭris per amuzaj ludoj en la interkona vespero.

La sekvontan tagon, kelkaj gravaj prelegoj okazis, kiel prelego de Humphrey Tonkin, kiu parolis pri nuna situacio de Esperanto en la mondo, kaj prelego de la prezidanto de UEA, Mark Fettes, pri nuna situacio de UEA kaj Esperanto en la mondo. Tiuj prelegoj estis aranĝitaj bone per Skype. Samtempe en aliaj salonoj du invititaj instruistoj instruis Esperanton al komencantoj kaj progresantoj. La kursoj okazis kvarfoje dum tri horoj taĝe. Aliaj interesaj prelegoj ankaŭ estis prezentitaj de homoj el Filipinoj, Aŭstralio kaj Hispanujo. Ni ankaŭ donis ŝancon al komencantoj prelegis, por ke ili havu kuraĝon paroli la lingvon.

La 30-an de marto, kiam estis feria tago de Pasko en Indonezio, pli da indonezianoj povas ĉeesti la kongreson. Okazis denove prelego per Skype kaj ĉifoje, Jonathan Cooper el Aŭstralio prelegis pri kiel verki por la elektronika medio. Poste pluraj prelegoj pri kulturo, interesaj temoj riĉigis la konon de kongresanoj. Vespere, la grupo de orient-timoranoj prezentis artan spektaklon. Ili kantis, dancis, eĉ ludis magion. Sekvante la programon daŭris kiel arta vespero en UK. La kongresanoj grupe aŭ sole montris sian prezentadojn en arto. Kun kelkaj eksterlandaj partoprenantoj, ni kune dancis tradician dancon el Indonezio.

Antaŭ la Nacia Arta Gallerio, Ĝakarto

Dum la ekskursa tago, kiu okazis sabate, ni forveturis al Ĝakarto por viziti la nacian galerion, kiu havas kolekton kaj ekspozicias artaĵojn. Poste la partoprenantoj ankaŭ vizitis la nacian muzeon kaj “Taman Mini Indonesia Indah”, kiu estas rekomendinda por iom lerni pri la diverseco de indonezia kulturo. Vespere, la partoprenanto de Balio rakontis sian Esperanto-agadon kaj sekve estis lingva festivalo, kies celo estis iom lerni kaj praktiki aliajn fremdajn lingvojn. Junaj indonezianoj tre entuziasme partoprenis tiun ĉi programon ĉar ili multe interesiĝas pri uzo de la lingvoj.

Anatŭ la Balia domo ĉe “Taman Mini Indonesia Indah”

La 1-an de aprilo, grupo de kongresanoj partoprenis la senveturilan tagon, kiu regule okazas dimanĉo-matene. Inter la 6-a kaj la 10-a atm la aŭtomobiloj estas forpelitaj de la ĉefa strato de Bekasi kaj dum tiuj kvar horoj la strato abundas de piedirantoj, bicklistoj kaj kurantoj. Dum unu horo ni utiligis la eventon por reklami Esperanton al la publiko. Por kapti la atenton de ĉirkaŭaĵo, ni marŝis kun kongresa standardo, kantis kaj dancis kune. Tiel kelkaj homoj proksimiĝis kaj demandis pri Esperanto kaj nia agado.

Impona prelego pri la historio de indonezia Esperanto-movado estis prezentita de Heidi Goes de ŝia preskaŭ preta libro. Ŝi esploris multajn detalojn pri diversaj indoneziaj esperantistoj, lokoj kaj eventoj. Tiel la libro povas esti bonkvalita rimedo por malkovri la ekziston de Esperanto en Indonezio.

Sekve, Carlos Spinola prelegis pri la uzado de Esperanto en la universitato de Valencio en Hispanujo, kaj la projekto Cassini. Aliaj prelegoj ankaŭ estis interesaj, kiel prelego de Park Soohyean pri la manĝaĵkostumo de la korea tradicia festotago, kaj rigardo al kantoj laŭ lirikverkista vidpunkto de Kam Lee el Aŭstralio. Vespere ni kune iris al restoracio por la bankedo.

Kuna manĝado – ofte la plej interesa parto de kongreso

Dum la lasta tago, matene, okazis la fermo. Tiam la partoprenantoj havis eblecon por diri siajn impresojn, opiniojn aŭ kritikojn. Ni dirus ke la kongreso estis sukcesa ĉar la komentoj de partoprenantoj ĉefe estas pozitivaj. Dum la ferma ceremonio multe substrekis, ke la valora aspekto de la kongreso estis amikeco. Por la tria kongreso, ni iomete komencis esplori la eblecon por starigi komunan eventon en Balio post du aŭ tri jaroj.

Ilia Sumilfia Dewi : ilia.dewi@gmail.com
Indonezia Esperanto-Asocio

Raporto pri Bekasi de la prezidanto de AEA

Amikeco en Bekasi
Dua tri-landa kongreso, Bekasi, Indonezio

28-a de marto – 2-a de aprilo 2018

Unu el la multaj fotoj en la salono Zamenhof

Mi sidas en blua Damri-buso inter Bekasi kaj la flughaveno en Ĝakarto. La duonplena buso nur malrapide moviĝas, ofte eĉ staras. Mi demandas min, kiom da tagoj (jaroj) tiuj trafikŝtopiĝoj forrabas de la loĝantaro? Ekstere mi vidas la grandegan, vastan urbon de Ĝakarto. Antaŭ unu horo ni adiaŭis niajn (mal)novajn amikojn. Do kia estis la dua tri-landa kongreso? Ne partoprenis tiom da homoj kiel antaŭ du jaroj en Bandung. Verŝajne ĉar la preparado ne iris tiel glate (en Bekasi 63 el 8 landoj).

Kompreneble, ne ĉio estis perfekta. Ekzemple, bedaŭrinde ofte ni ne kune manĝis, simple ĉar la manĝaĵo en la hotelo estis tro multekosta por la indonezianoj kaj orient-timoranoj. La ĝenerala malegaleco en la mondo spegulas ankaŭ en tiu ĉi kongreso.

Tamen, mi dirus ke la kongreso estis sukcesa. La komentoj de la partoprenantoj estis ĉefe pozitivaj.

Senveturila mateno. Nekredeble. La granda strato sen trafiko. Bona oportuno por reklami pri Esperanto.

  • Heidi Goes prezentis sian preskaŭ pretan libron pri la historio de Esperanto en Indonezio. Tre impona afero. Ŝi vere esploris multajn detalojn pri diversaj indoneziaj esperantistoj, lokoj kaj eventoj. Tiu libro estos bonega modelo por la historio de Esperanto en aliaj landoj. Ankaŭ por ni.
  • Ni ekskursis: Ni vidis interesajn aĵojn en la Nacia Galerio, la Nacia Muzeo kaj “Taman Mini Indonesia Indah”, loko kiu eksposicias multajn diversajn tradiciajn konstruaĵojn el diversaj partoj de Indonezio.
  • Ni bonŝancis. Heidi ankaŭ sukcesis akiri monon de UEA por la ĉeesto de dek(!) junaj orient-timoranoj. Ili tutcerte vigligis kaj riĉigis la eventon. Mi esperas ke ni povas daŭrigi nian kontakton kun ili. Pensu pri viziti ilin en Orienta Timoro.
  • La skajpaĵo bone funkciis: Humphrey Tonkin kaj Mark Fettes prezentis pri la nuna situacio de UEA kaj Esperanto en la mondo. Ambaŭ estis iomete pozitiva pri la venonto de nia lingvo. Ankaŭ Jonathan skajpe prezentis pri “Verkado por la elektronika medio”. Bonege havi tiel atenteman personon inter ni.
  • Albert, junulo el Filipinoj, tre bone reprezentis sian landon kaj mi ĝuis aŭdi pri la junaj esperantistoj en Filipinoj la unuan fojon.
  • Ni aŭskultis prezentadojn pri nekutimaj arboj, flagoj, uzado de Esperanto en la universitato de Valencio en Hispanio, la projekto Cassini kal aliaj.
  • Grupo de ni partoprenis en la semajnan senveturilan matenon. Inter la 6-a kaj la 10-a atm aŭtomobiloj estas forpelitaj de la ĉefa strato de Bekasi kaj dum tiuj kvar horoj la strato abundas de piedirantoj, biciklistoj, kurantoj. Ni reklamis pri Esperanto kaj mi ĝuis la fakton ke finfine ni estis ekstere en la vera mondo, ne nur en salonoj en la dua etaĝo de la hotelo Horison.
  • Kiel en Bandung, la energio, intereso kaj entuziasmo inter la junuloj estis granda kuraĝigo por la iomete pli aĝaj eksterlandanoj.
  • Dum la ferma ceremonio multaj substrekis ke la plej valora aspekto de la kongreso estis amikeco. Mi esperas, ke multaj de la novaj amikoj restos amikoj.

La komencanta klaso kun Elstara, la instruisto


Ĉu tria tri-landa kongreso? Kiu scias? Ni iomete komencis esplori la eblecon starigi komunan eventon en Balio post du aŭ tri jaroj. Kion vi pensas?

Sandor Horvath
Prezidanto, AEA

Esperanto diskonigita en Maitland, NSK

Sabaton la 10an de Februaro 2018, pluaj esperantistoj (kvar vestitaj en specialaj verdaj t-ĉemizoj) iris al la multkultura festivalo “Maitland Riverlights” por diskonigi Esperanton.

Eckard Roehrich eksponis lignajn vorterblokojn, kiujn li faris por instrui pri la lingvo. La teamo ankaŭ instruis multajn homojn ĉe la “Lingva Sidĉambro” (Language Lounge).

Kiam ni proponis propagandaĵojn, iuj diris, “Mi estas bona”. Certe! Tamen mi pensas, ke ili estus pli bonaj se ili akceptus la libretojn. 🙂 Iuj infanoj petis multajn libretojn – tre formale.

Laste, post sunsubiro, lumetoj sendiĝis laŭ la rivero. Bela vido, kvankam ne tre serioza.

– Andrew Spannenberg

De maldekstre: Rainer Kurz (Germanio), Deshun (Ĉinio), Eckard Roehrich (Centra Marbordo), Andrew Spannenberg (Novkastelo), Alan Turvey (Centra Marbordo). Ankaŭ helpis ĉe la Esperanto-tablo (sed ne appears en la foto) Dmitry Lushnikov (Sidnejo). Foto farita de Richard Hershman, Maitland City Council