<< Menu >>

Kvar plenplenaj tagoj en Esperantujo

De Terry Manley (Armidale, NSK)

(Originale publikigita en Esperanto sub la Suda Kruco, vol. 26[2], num. 135, Junio 2019)

6 homoj laborantaj en la arkivo

Mi alvenis Esperantodomen marde vespere, la 23-an de Aprilo, kaj renkontis Franciska, kiu ankaŭ venis helpi pri la arkivo en Esperanto-Domo. Post iom da babilado ni iris butikumi kaj, reirinte al la klubo, ni vespermanĝis. Dmitri lasis por mi matracon kaj littukojn sur la supra etaĝo, kie mi dormis. Estis agrable aŭskulti la fluan, klaran voĉon de Franciska kaj havi oportunon konversacii vidalvide, kio mankas al mi en Armidale.

Je merkreda mateno alvenis Sandor, Jonathan, kaj Heather kun sia nepino, Elizabeth. Do estis sesopo da ni por plenigi la spacon kaj prilabori la arkivon. Post nelonga kunveno… ni eklaboris. Mi skribas “ek” sed tuj estis hezito, konstatante kiom da laboro alfrontis nin por klasifiki, ordigi, elskatoligi, skani, registri, ktp, la enhavon de la ĉambro. Sed decidante, ke vojaĝo de mil paŝoj komenciĝas per la unua paŝo, ni komencis.

Heather kaj Franciska koncentriĝis pri surbretigo laŭorda de la jam numeritaj libroj. Kaj ili ja daŭrigis tion dum tri tagoj, ĉar estis tiom da libroj. Mi gratulas ilin pro tia klopoda fokuso, sen kiu la tasko restus neplenumita. Je la unua tago Sandor kaj Jonathan esploris skatolojn, kiuj enhavis aŭstraliaĵojn, specife fotojn. Ili ankaŭ diskutis pri la sistemo ordigi librojn. Ĉar aliaj jam komencis per la sistemo Dewey ni konsentis daŭrigi tiel. Estas kaj avantaĝoj kaj malavantaĝoj por tiu sistemo en la kazoj de specialaj kolektoj. La Esperanto-kolekto estas tiel ordigita kvazaŭ Esperantujo estas aparta lando, do ne kiel en normala aŭstralia biblioteko.

Je 14:30 ni iris al la ŝtata artgalerio. Per Meetup Jonathan organizis gvidi grupon dum unu horo je 15:00. Nia grupo kaj kvar aliaj – James, Doris, Helen kaj Dmitri – renkontiĝis por la afero. Jonathan montris al ni kelkajn pentraĵojn el la kolekto kaj klarigis kiel oni povas vidi eĥojn de kaj formoj kaj koloroj en iuj pentraĵoj. Li ankaŭ montris la uzon de la “ora proporcio” de iu pentristo. Kvin el ni decidis resti por plurigardi pentraĵojn kaj spekti filmon. La filmo estis “A Touch of Zen” (Nuanco da Zeno) el Tajlando, 1971.

Gvidata esploro ĉe la Art-galerio

Je ĵaŭdo alvenis al E-Domo ankaŭ Alan Turvey. Refoje Heather, Franciska kaj mi daŭrigis la surbretigon de libroj, dum Sandor, Alan kaj Jonathan fotis, enkomputiligis kaj registris fotojn el la skatoloj. Mi sentas, ke la laboro estas kiel memgvidata kurso, dum kiu ni lernis pri la sistemo Dewey, pri kiom da libroj okupas ĉiun kategorion, kaj krome,kiel ade laboris esperantistoj por krei tiun literaturon kaj originalan kaj tradukitan, inkluzive la fakajn librojn. Iuj lernis kiel plej bone utiligi poŝtelefonon por foti aferojn. Ni lernis pri iuj trezoroj de nia kolekto, pri unuaj eldonoj kaj raraĵoj.

En la vespero de ĵaŭdo kvar el ni – Heather, Sandor, Franciska kaj mi – iris renkonti [Esperantiston] Daniel Kane en Epping por vespermanĝi ĉe picejo. Estis vespero de bonhumora babilado, rememorante pasintecon kaj sciiĝante pri intertempaj okazoj.

Vendrede ses el ni (Elizabeth, la nepino de Heather, revenis) laboris pri la arkivo. El la suba ĉambro ŝvebis dolĉaj kantoj de rusa kantgrupo, kiu alvenis por sin ekzerci. Antaŭ ol komenci ni havis oportunon viziti la atelieron malantaŭ E-Domo, kaj la artistojn, kiuj laboras en ĝi. Hugh luis la ejon de la EFNSK ekde 1995 kaj sufiĉe sukcesis por daŭre labori tie. Li arigis komunumon de lokaj artistoj kaj la etoso estas vigla kaj ege interesa por ni.

Poste ni sukcesis pri la enmeto de preskaŭ ĉiuj libroj kun numeroj sur bretojn kaj multe da fotado. Komenciĝis ankaŭ la ordigado de iuj Esperanto-specialaĵoj kiel UEA aferoj: jarlibroj, kongreslibroj ktp. Ni deziras agnoski la laboron de tiuj, kiuj antaŭe prizorgis la arkivon. Ralph Harry, Peter Hai kaj Huigh Malcolm bezonas specialajn menciojn. Multaj el la gazetoj binditaj estas jam surbretaj danke al Huigh.

Je 15:00 ni kunvenis kaj montris kion ni individue faris kaj refoje resumis pri la celoj de la grupo kaj diskutis planon kiel daŭrigi la laboron. Post 16:00 multaj infanoj rusaj alvenis al la klubo por pentri kaj fari aliajn artaĵojn rilate al ties kulturo. Estis bone rimarki, ke la klubo vere vivas per la etendigo al alikulturaj grupoj. En la vespero mi kaj Franciska marŝis al Newtown (Njutaŭn), kie ni manĝis en restoracio kun tajlanda manĝaĵo. Hazarde ni rerenkontis Heather kaj Elizabeth surstrate.

Sabaton mi frue iris al Manlia plaĝo, kie mi ĝoje ludnaĝis en klaraj, glatformaj ondoj. Poste mi renkontis Roger Springer, Sandor kaj Franciska ĉe la Bavaria kafejo. Ne estis kutima sabato por tio [Manlia Esperanto-Klubo], do ni dankas al Roger por alveni renkonti nin kaj por la trinkaĵo. Roger alportis fotoalbumojn de Eunice Graham por doni al la arkivo. Sandor kaj mi adiaŭis ĉar ni iris al lingva festivalo en Gordon, kiun Dmitri organizis. Estis tre amika okazo de ĉ. 20 partoprenantoj. Ni lernis iomete pri la tamila, hindia, araba, tanguta (antikva lingvo apud Mongolio), nederlanda, kaj lingvo de negranda grupo en Rusujo. Dmitri prezentis tiun lastan. Ankaŭ Sandor prezentis pri Esperanto.

Alveninte al E-Domo per la aŭto de Dmitri mi estis preta iom ripozi, sed la klubo estis tiel aktiva, ke ne eblis. En la korto estis grupo da aktoroj kaj helpantoj, kiuj faris filmon en la ateliero. Ili manĝis kaj babilis. Dmitri, kun amiko Sam, gvidis grupon ĉe la supra etaĝo, kiu ludis ŝakon. Mi enrigardis kaj estis 10–12 da tiuj. En la salono sube Richard Delamore instruis Esperanton al 12 junuloj. Vigle li regalis ilin pri la reguloj de la bona lingvo.

Mi cedis al la sento iom malaktivi kaj lasis la ŝakamantojn kaj junulojn al ties okupoj. Mi promenis kun Sandor al sia loĝloko trans la tereno de la universitato. Estis pli trankvilige inter la imponaj sabloŝtonaj konstruaĵoj kun belaj pordarkoj kaj kortoj sen la senĉesa preterpaso de aŭtaro.

Reveninte al la klubo mi trovis ĝin kvieta. Nur restis duopo silente luktanta en la lasta ŝakludo.

Bonan nokton.