<< Menu >>
forcefetish.net

Korespondaj Kursoj de AEA

Niaj korespondaj kursoj taŭgas por komencantoj ĝis progresintoj.

Ĉiuj kursoj ne havas templimon, do vi povas kompletigi ilin per via propra rapido. Kursokotizoj inkluzivas administrajn prezojn, la koston de materialoj, afrankon kaj personan poŝtan instruadon, ĝis la kurso finos.

Bonvolu noti, ke la norma kursokotizoj inkluzivas Asocian Membrecon de AEA.
Aktualaj financaj membroj pagas rabatan kotizon, kiel listigita.

Se vi interesiĝas partopreni en la korespondaj kursoj, sendu mesaĝon al kurso@esperanto.org.au. Aŭ registru vin NUN.

Niaj kursoj

Nivelo 1: Por komencantoj

Ĉi tiu kurso baziĝas je la libro Esperanto by Direct Method de Stan Marĉek.

Esperanto estas uzata de la komenco de la kurso, kun klaraj bildoj por ke vi povu kompreni.

La libro ankaŭ havas klarigojn en Esperanto, kaj vorto-listojn.

La kurso inkluzivas:

  • la lernolibron Esperanto by Direct Method
  • akompanantan KD-on kun MP3-dosieroj
  • leciono-notojn kaj ekzercojn

AU $65.00 – inkluzivas Asocian Membrecon de AEA
(Aktualaj membroj de AEA: AU $50.00)
Pro vortlistoj en la lernolibro, ne necesas aĉeti vortaron por partopreni la kurson. Vortaroj estas haveblaj de la librovendejo de Mondeto.

Nivelo 2: Legado kaj ekzercoj

Ĉi tiu kurso provizas agrablan legadon por tiuj, kiuj lernis iom da Esperanto:

  • La Krimo de Katrina
  • Detektivu Pri La Krimo de Katrina

La Krimo de Katrina de Sten Johansson estas vigla rakonto en dek mallongaj ĉapitroj, komencante tre simple.

Detektivu Pri La Krimo de Katrina, de Katalin Kováts, estas amuza, bunta libro de ekzercoj, surbaze de la legolibro. Por ĉiu ĉapitro estas kelkaj ekzercoj por konfirmi kaj etendi vian komprenon kaj uzadon de Esperanto. Samtempe, la libro helpas vin scii iom pli pri eŭropaj historio kaj geografio, kaj kuraĝigas iom da esploro de Esperanto-kulturo.

AU $45.00 – inkluzivas Asocia Membreco de AEA
(Aktualaj membroj de AEA: AU $30.00)

Nivelo 3: Por progresintoj

Ĉi tiu kurso plibonigas konfidon kaj kapablecon, kaj plilarĝigos vian komprenon de la gramatiko. La tekstolibro, la libro Step by Step en Esperanto de MC Butler, fariĝos utilan referencon.

AU $35.00 – inkluzivas Asocian Membrecon de AEA
(Aktualaj membroj de AEA: AU $20.00)

Kiel registri vin

Elŝutu la registran formularon (PDF, 62 KB)

Se vi decidas partopreni kurson, vi povas registri vin per sendo de kompletigita formularo, kune kun ĈEKO aŭ POŜTMANDATO al:

Korespondaj Kursoj de AEA
c/- Hazel Green
44 Toowoomba Road
Oakey QLD 4401

Se vi preferas registri elektronike, bonvolu sendi la informon al Hazel ĉe kurso@esperanto.org.au kaj peti la kontnumeron por deponi la kotizon.

Se vi volas aliĝi al la Aŭstralia Esperanto-Asocio, vi povas aliĝi rete.