<< Menu >>

Kie estas Heather?

RIMARKU: La konkurso estas nun fermita

Vi eble konas “Where’s Wally”. Nu… Kie estas Heather?

Malsupre estas foto de la UK-anoj en Lahtio. Unu el la multaj vizaĝoj estas tiu de Heather Heldzingen, la diligenta kasisto de AEA (kaj Melburna Esperanto-Asocio), kaj prezentanto por la Esperanto-programo de 3ZZZ.

Foto de UK-anoj, kun krado
Foto: Jonathan Phileas
Alklaku la bildon por vidi ĝin plenamplekse. (Poste, vi eble devos alklaki la bildon, kiu aperos, por zomi.) Vi ankaŭ povos elŝuti ĝin al via komputilo: dekstre alklaku (aŭ stirklave alklaku – “control-click” – se vi havas Makintoŝon) kaj elektu “Save Image As…” el la menuo, kiu aperos.

Do, ĉu vi povis trovi Heather? Se vi estos la unua aŭ dua trovanto kaj vi loĝas en Aŭstralio, vi rajtos ricevi senpagan Esperanto-libron. (Elektu el la listo malsupra.)

Por helpi vin, jen foto de Heather:
Heather Heldzingen

Rimarku, en kiu kvadrato vi trovis la vizaĝon de Heather (ekz-e, la ruĝa konstruaĵo estas en kvadrato E15) kaj sendu vian respondon al webmaster@esperanto.org.au.

Se la via estos la unua aŭ dua ĝusta retletero, kiun mi ricevos, mi sendos al vi retleteron por demandi vian poŝtadreson kaj vian elektitan libron.
Rimarku: Ĉiu homo rajtas fari nur unu respondon.

Premiaj libroj – elektu unu

Kaj jen la foto sen la krado:
Foto de UK-anoj, Lahtio, Finnlando, 2019

Feliĉan serĉadon!

– Jonathan Cooper, retejestro kaj vic-prezidanto de AEA


La konkurso estas nun fermita. La gajnintoj estas:
1. Nicole Else
2. Tristan McLeay

La solvo estas: K4.