Aŭstralia kaj Nov-Zelanda virtuala kongreso kaj somerkursaro de Esperanto
9a – 13a de Januaro 2021

Programo

Salti al: • SabatoDimanĉoLundoMardoMerkredo

Tempo en Sidnejo Tempo kie vi estas
Sesio
Iam ajn dum la kongreso Kongresa koridoro Partonpreni
Tiu “kanalo” funkcios dum la tuta kongreso, paralele kun la aliaj sesioj, por neformala babilado. Vi eble trovos aliajn homojn tie, aŭ ne.
Sabato, 9a de Januaro 2021
Sab 09 Jan, 10:00 Malfermo Partopreni
Informoj, klarigoj, informo pri la instruado kaj prezentadoj
Sab 09 Jan, 11:00 ESPERANTO-KURSOJ:
Nivelo 1 (komencantoj)Marc Schmidt Partopreni
🇬🇧 Marc Schmidt is a teacher and comic book artist who resides in Darwin. He became an Esperantist in 2009, and taught Esperanto at the Three-Nation Congress in Indonesia in 2018. Also suitable for children eight years and older. Please have paper and a pencil.
Marc Schmidt estas instruisto kaj komiksisto, kiu loĝas en Darvino. Li esperantistiĝis en 2009, kaj instruis Esperanton dum la Tri-landa Kongreso en Indonezio en 2018. Ankaǔ taǔgos por infanoj, kiuj havas almenaŭ ok jarojn. Bonvolu havi paperojn kaj krajonon.
Nivelo 2 (progresantoj)Franciska Toubale Partopreni
“Kovim-19 donas/os al ni pli da tempo ol kutime por legi, do mi elektis mallongajn eltiraĵojn de konataj verkoj, originale verkitaj en Esperanto, kiel bazon por repasi kelkajn gramatikajn punktojn kaj por instigi la progresantojn malkovri la riĉan esperantan literaturon.”
Nivelo 3 (spertuloj)Trevor Steele: La Unua Mond-Milito (UMM), la milito kiu lanĉis la modernan mondon. Partopreni
“Dum la unua sesio mi intencas mem doni pruvojn de la aserto en tiu titolo. Poste mi surekranigos multajn temojn rilate al la UMM kaj instigos partoprenantojn elekti unu el la temoj, esplori ĝin rete, kaj prezenti dum unu el la sekvantaj tagoj.”
Sab 09 Jan, 13:00 Tagmanĝa paŭzo Partopreni
Sab 09 Jan, 14:00 Efike prelegiJonathan Cooper Partopreni
Kiam la programo PowerPoint lanĉiĝis en 1989, ĝi donis al homoj potencan ilon por prelegi kaj prezenti. Tamen, kun tiu potenco venis danĝero. Ne longe poste aperis la esprimo “Mortigo per PowerPoint”. Ĉefaj aferoj, kiuj kontribuas al tiu fenomeno, inkluzivas konfuzajn grafikojn, lumbildojn kun tro da teksto, kaj prelegantojn, kies ideo pri bona prezentado estas laŭtlegi plurajn lumbildojn. Ĉi tiu mallonga prelego ampleksos: kiel plani kaj strukturi vian prelegon, kiel kapti la intereson de via spektantaro, kaj plurajn teknikajn konsilojn.
Sab 09 Jan, 15:00 Kuiri kun Helen 1Helen Palmer (30 minutoj) Partopreni
Helen montros al ni ĉiuj kiel mem kuiri majonezon (kiu poste, estos uzita por alia sesio – marde posttagmeze). Vi bezonos: • du ovojn • citronon • diĵonian mustardon • olivan oleon • bovlon • citronvringilo (lemon squeezer), kaj miksilon (blender). Memoru, ke estos aktiva sesio kaj vi povos interparoli kun la mastrino.
Sab 09 Jan, 15:30 Paŭzo Partopreni
Sab 09 Jan, 16:00 Indiĝenaj lingvoj en AǔstralioSandor Horvath Partopreni
Sandor klarigos la historion kaj la nunan situacion de Aborigenaj lingvoj en Aǔstralio.
Sab 09 Jan, 17:00 Esperanto-instruado: iom el la spertoTatjana Laskutova Partopreni
Tatjana parolos pri sia Esperanto-instrusperto en kvin eŭropaj landoj kaj Sovetunio/Rusio.
Sab 09 Jan, 18:00 Vespermanĝa paŭzo Partopreni
Sab 09 Jan, 19:00 La abeloj kaj la nevideblaIstvan Ertl Partopreni
István prezentos la libron de aǔstra verkisto Clemens Setz, Die Bienen und das Unsichtbare (La abeloj kaj la nevidebla), kiu temas pri artefaritaj lingvoj, precipe Esperanto, kaj antaŭ ĉio pri ilia beletro. Clemens estas fama aŭtoro kun sufiĉe vasta legantaro fidela, kaj li estas absolute ravita de Esperanto, kiun li ankaǔ bone lernis. Istvan korespondas kun li parte en Esperanto. En 2016 la familio de Istvan renkontis Clements Setz en Budapeŝto, kaj li abunde citas el tiu renkonto kion Klàra, la filino de Istvan, diris al li je tiu okazo.
Sab 09 Jan, 20:00 EUROKKA, Vinilkosmo kaj Esperanto-muzikoFloréal Martorell Partopreni
Vinilkosmo estas eldonejo kaj disvendejo de Esperanto-muziko, prizorgata de Floréal Martorell. En la plurlingva retejo de Vinilkosmo eblas rekte mendi ties eldonaĵojn kaj aliajn vendatajn kompakt-diskojn kaj kasedojn. La unuaj eldonaĵoj de Vinilkosmo aperis en 1990 (kompilo de Amplifiki kaj La Rozmariaj Beboj) kaj 1995. Intertempe eldoniĝis pli ol 140 muzikalbumoj. Fine de 2015 Vinilkosmo lanĉis la ABONKLUBO-n por aliro al sia esperanta muzik-katalogo per justa elsendfluo ĉe diMusic (Muzik Diverseco). Bonvolu prepari demandojn por Floréal.
Dimanĉo, 10a de Januaro 2021
Dim 10 Jan, 09:00 Aǔstralia Esperanto-Asocio (AEA) – Jarkunveno Partopreni
Dim 10 Jan, 11:00 ESPERANTO-KURSOJ:
Nivelo 1 (komencantoj)Marc Schmidt Partopreni
Nivelo 2 (progresantoj)Franciska Toubale Partopreni
Nivelo 3 (spertuloj)Trevor Steele Partopreni
Dim 10 Jan, 13:00 Tagmanĝa paŭzo Partopreni
Dim 10 Jan, 14:00 UEA-prezidanto respondosDuncan Charters Partopreni
Bonvolu legu lian novjaran mesaĝon en la januara numero de Esperanto. Ne hezitu kaj demandu (eĉ tiklajn demandojn) de Duncan.
Dim 10 Jan, 15:00 KolorojJonathan Cooper (30 minutoj) Partopreni
La scienco kaj arto de la miksado kaj percepto de koloroj
Dim 10 Jan, 15:30 Paŭzo Partopreni
Dim 10 Jan, 16:00 La asocio Nova Familio kun siaj georfojBetti Maul Partopreni
Dim 10 Jan, 17:00 La granda periodo de la Benina historioFrançois Hounsounou Partopreni
Benino estas malgranda lando, gvidita de diversaj reĝoj. Kvindek ses lingvoj kaj diversaj religioj. (La 10an de januaro okazos la festo de voduo en Benino.)
Dim 10 Jan, 18:00 Vespermanĝa paŭzo Partopreni
Dim 10 Jan, 19:00 TEJO – SinprezentoCharlotte Scherping Larsson, Rogier Huurman, Albert Stalin Garrido, estrarano de TEJO, kaj aliaj Partopreni
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) estas organizo de junaj esperantistoj kun individuaj membroj, kaj landaj kaj fakaj sekcioj, en pli ol 40 landoj. TEJO estas la jure memstara junulara sekcio de Universala Esperanto-Asocio. Ĝi prezentos sin por diskonigi sian agadon, varbi novajn membrojn kaj patronojn, kaj malfermi potencialajn kunlaborojn inter ĝi kaj esperantistoj de Oceanio.
Dim 10 Jan, 20:00 SAT preskaŭ centjara!Vinko Markovo, la prezidanto de SAT Partopreni
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) fondiĝis dum aŭgusto 1921, do festos sian centjariĝon okaze de la venonta sudhemisfera vintro. Post rapida skizo pri ĝia historio, Vinko Markovo, prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT, prezentos la nunan funkciadon kaj lastatempajn atingojn de de la asocio. Li ankaŭ respondos al demandoj de la partoprenontoj.
Lundo, 11a de Januaro 2021
Lun 11 Jan, 11:00 ESPERANTO-KURSOJ:
Nivelo 1 (komencantoj)Marc Schmidt Partopreni
Nivelo 2 (progresantoj)Franciska Toubale Partopreni
Nivelo 3 (spertuloj)Trevor Steele Partopreni
Lun 11 Jan, 13:00 Tagmanĝa paŭzo Partopreni
Lun 11 Jan, 14:00 Demandoj kaj respondojHumphrey Tonkin, eks-prezidanto de UEA kaj estrarano de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) Partopreni
RIMARKU: Humphrey ne prelegos. Li respondos la viaj diversaj demandoj. Bonvolu prepari kelkajn.
Lun 11 Jan, 15:00 PermakulturoMara Molnja (30 minutoj) Partopreni
La grundo eroziiĝas, la klimato plivarmiĝas, kaj al multaj mankas akvo kaj manĝaĵo. Ĉu solvo ekzistas kontraŭ problemoj prohomaj? Venu lerni pri la permakulturo, maniero por agi kun la naturo, ne kontraŭ ĝi, kaj esplori eblecojn por la estonteco.
Lun 11 Jan, 15:30 Paŭzo Partopreni
Lun 11 Jan, 16:00 Amuza vojaĝo tra filozofioJonathan Cooper Partopreni
Nemetoda esplorado pri kelkaj aspektoj de filozofio
Lun 11 Jan, 17:00 Aŭstralio kaj Nov-Zelando en 2021David Ryan Partopreni
Diskuto pri kelkaj eblaj ŝanĝoj en nia socio en Aŭstralio kaj Nov-Zelando en 2021 kaj en postaj jaroj.
Lun 11 Jan, 18:00 Vespermanĝa paŭzo Partopreni
Lun 11 Jan, 19:00 La kosma programo ArtemisoCarlos Spinola Partopreni
Ambicia plano por kunhoma luna esplorado rigardante Marson. En decembro 1972 finiĝis la projekto Apolono, kiu alportis homon al rekta esplorado de Luno. Nun, post 48 jaroj, jam estas survoje nova ambicia programo por konstante daŭrigi ĝin, la programo Artemiso, ĝemelfratino de Apolono. Mi prezentos la kuntekston de tiu programo, kiel la evoluon de scienco, teknologio kaj spaca industrio en la lastaj jaroj, kaj la partoprenon de privataj kompanioj en la kosma esplorado. Ni ankaŭ parolos pri la esencaj punktoj de Artemiso: la Haloa orbito, kie situos nove dezajnita internacia kosmoŝipo nomiĝinta "Enirejo al profunda kosmo" (DSG), la dezajno de reuzeblaj surlunigiloj (ventontan februaron estos decidita la gajninto/j), la proponoj de lunaj surfacaj esploragadoj, la plano de la planitaj lanĉoj dum la venontaj jaroj, ktp. Ni esperas, ke vi ĝuu koni la internon de tiu programo, kiu povus esti la rekomenco de konstanta homa esplorado de nia proksima sunsistemo.
Pri Carlos Spinola
Lun 11 Jan, 20:00 ILEI: Tutmonda ligo kun gigantaj taskojMireille Grosjean Partopreni
Mireille Grosjean estas prezidantino de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) de 2013. ILEI prizorgas regulajn taskojn kaj lanĉas projektojn. La Ligo eldonas librojn kaj fruktodone kunlaboras kun edukado.net. Tiel la instruistoj ricevas efikan subtenon. Vi ekscios pli en la prelego kaj povos starigi demandojn.
Mardo, 12a de Januaro 2021
Mar 12 Jan, 11:00 ESPERANTO-KURSOJ:
Nivelo 1 (komencantoj)Marc Schmidt Partopreni
Nivelo 2 (progresantoj)Franciska Toubale Partopreni
Nivelo 3 (spertuloj)Trevor Steele Partopreni
Mar 12 Jan, 13:00 Tagmanĝa paŭzo Partopreni
Mar 12 Jan, 14:00 Videoludoj kaj la tradukoMara Molnja kaj Cam Burton Partopreni
En la tagoj de Zamenhof, neniu esperantisto povus antaŭvidi la komputilon kaj ĝiajn ŝanĝojn al la amuziĝo. Kiel ni povas nun disponigi Esperantaĵojn ene de la videoluda medio? Venu por esplori la virtualan tradukadon, kaj kuntraduki faman videoludon!
Mar 12 Jan, 15:00 Apokalipsaj paroloj kaj koincidojPaul Desailly Partopreni
Por la plej prestiĝaj leksikografoj de Usono, Mark Vernon Ph.D., psikoterapiisto kaj iama pastro de la anglikana eklezio, estas verkinta spertegan verkon pri kompara religio. Ke la fama Chamber’s Dictionary of Beliefs and Religions estas eldonita de Hachette, la unua eldonisto de D-ro Zamenhof, nur plibonigas sian allogon. La koneksoj inter la bahaa kredo kaj la Esperanto-movado de Doktoro Vernon, reliefigataj sur paĝoj 2, 66, 67, 192 kaj 570, karakterizas (1) la bazon de mia parolado (2) diferencojn inter bahaismo kaj aliaj mond-religioj, kaj (3) la konkludon de mia libro ĉe paĝo 74, en kiu mi montras kial tre malmultaj bahaanoj esperantistiĝas.
Mar 12 Jan, 15:30 Paŭzo Partopreni
Mar 12 Jan, 16:00 Cikadoj: La sono de somero en mia ĝardenoTerry Manley Partopreni
Ĉi-jare la cikadoj multnombras en mi ĝardeno kaj en multaj lokoj tra la ŝtato. Por iuj la zumado de la cikadoj alvenigas la aústralian someron. Kiaj estas tiuj insektoj?
Mar 12 Jan, 17:00 Kuiri kun Helen 2Helen Palmer Partopreni
Hodiaǔ ni kuiros farĉitajn (stuffed) ovojn. Ni uzos nian majonezon (kiun ni jam kreis dum la sabata sesio – se vi ne faris, vi rajtas aĉeti ĝin). Vi bezonas: • ses ovojn (malvarmaj kaj jam malmole boligita • la majonezon • petroselon • karean pulvoron (curry powder) • ŝenoprazon (chives), • paprikon; ankaû: • kuirpoton (saucepan) • tranĉilon • kuleron • forkon kaj • telerojn. Ni kuiru kune kun ridegoj!
Mar 12 Jan, 18:00 Vespermanĝa paŭzo Partopreni
Mar 12 Jan, 19:00 Vivo de “Germanaj Specialistoj” en Sovetunio en la jaroj 1946 ĝis 1958Emma Breuninger Partopreni
Post la Dua Mondmilito, ĉiuj kvar venkintaj potencoj (Usono, Britio, Francio kaj Sovetunio) tre interesiĝis pri la scio de germanaj sciencistoj. En la frua mateno de la 22a de oktobro 1946 pluraj mil sciencistoj (inĝenieroj, teknikistoj, fizikistoj, kemiistoj, ktp.) en la Soveta Okupata Zono (posta GDR) kaj Orienta Berlino estis vekigitaj pere de sovetaj soldatoj, kiuj legis al ili dekreton de Stalino, laú kiu ili estis devigataj al 5 jaroj da laboro en Sovetunio. Kelkajn horojn poste ili jam estis en la trajno. La familianoj devis akompani ilin. De 5 jaroj fariĝis pli ol 11 jaroj. La lastaj “specialistoj” ne povis reveni hejmen ĝis 1958. Unu el ĉi tiuj familioj estas tiu de Emma Breuninger. Ŝi mem naskiĝis dum tiu tempo en Moskvo.
Mar 12 Jan, 20:00 Granda kvizoMarian Zdankowski Partopreni
Virtualan Grandan Kvizon (VGK) gvidos Marian el Pollando. La Kvizo estis jam prezentita antaŭ kelkaj semajnoj dum Argentina Kongreso. Unu kvizemulo solvis eĉ ĉiujn taskojn! Signifas, ke ĝi estas relative facila! Granda Kvizo nomiĝas “Virtuala” ĉar oni devas preni (elŝuti) la plej unuan kvizeton el la reto kaj solvi ĝin. Por kontroli pri kio temas, provu mem solvi kelkajn ekzemplerajn taskojn laŭ tiu paĝo. Kiumaniere solvadi taskojn estas klarigite en ĉiu tasko. Kompreneble gajnos ĉi tiu kvizemulo, kiu solvos plej multajn taskojn en plej rapida tempo. Sciu, ke provaj taskoj estas aliaj ol tiuj, kiuj estos en normala kongresa programo (sed tre similaj). Do, provu ludi kaj informu pri viaj rimarkoj al la retadreso: fresxo@gmail.com
Merkredo, 13a de Januaro 2021
Mer 13 Jan, 11:00 ESPERANTO-KURSOJ:
Nivelo 1 (komencantoj)Marc Schmidt Partopreni
Nivelo 2 (progresantoj)Franciska Toubale Partopreni
Nivelo 3 (spertuloj)Trevor Steele Partopreni
Mer 13 Jan, 13:00 Tagmanĝa paŭzo Partopreni
Mer 13 Jan, 14:00 Efika diskonigado kaj instruado de Esperanto en la retoAdonis Saliba Partopreni
En la lastaj jardekoj, Esperanto-movado ŝanĝis siajn bazojn de kontaktoj favore al la retaj. Certe, la estontaj esperantistoj estas en la reto kaj ni devas atingi ilin per efika anoncado kaj akceptprogramo. “Programo Mia Amiko” (PMA), bazita en Brazilo, neligita al iu ajn tradicia institucio, jam de 9 jaroj faras tiun taskon surbaze de volontula servo, senpaga diskonigado, vivelsendaj lecionoj kaj internaciaj virtualaj kunvenoj.
Mer 13 Jan, 15:00 (Anoncota)
Mer 13 Jan, 15:30 Paŭzo Partopreni
Mer 13 Jan, 16:00 Montru kaj rakontu Partopreni
Ni petas la partoprenantojn montri iun interesan objekton aǔ lokon de la domo/apartamento kaj klarigi la “gravecon” de ĝi al la aliaj.
Mer 13 Jan, 17:00 (Anoncota)
Mer 13 Jan, 18:00 Vespermanĝa paŭzo Partopreni
Mer 13 Jan, 19:00 Ŝparporketoj: Kiel kaj kial mi kolektas ilinGražina Opulskiene Partopreni
Gražina el Litovio jam dum tri jardekoj kolektas ŝparmonujajn porkojn. Ŝi prezentos kelkajn kaj klarigos sian amaferon kun la porkoj.
Mer 13 Jan, 20:00 Adiaŭa sesio Partopreni
Komentoj pri nia unua virtuala kongreso. Kio (mal)bone funkciis? Kiel organizi ĝin venontfoje?

Ĝusta je 8 Jan 2021