Esperanto-TV lanĉiĝis

Esperanto TV

Sidnejo, Aŭstralio: La sola IPTV-kanalo de la mondo, en la internacia lingvo Esperanto, debutis la kvinan de aprilo 2014. Ĉi tiu nova televid-kanalo estas elsendita per alt-rapida Interreto kun IPTV-teknologio. Ĝi estas disponebla tutmonde per ĉiuj iloj, kiuj havas alt-rapidan Interretan konekton, t.e. Interret-ebligitaj televidiloj, komputiloj, tabulaj komputiloj kaj [lertaj] poŝtelefonoj (Android kaj iOS), kaj pliaj plivastiĝo kaj klienta subteno estas planataj por aliaj kontinentoj meze de 2014. La enhavo estas plejparte en Esperanto, kaj konsistas el originalaj aŭ dublitaj unikaj kaj allogaj programoj, kaj ankaŭ zorge elektitaj filmetoj kreitaj de kontribuantoj ĉirkaŭ la mondo.

La ĉefa celo de la nova elsenda kanalo “Esperanto-TV” estas liveri allogan enhavon al ĉiuj niveloj de parolantoj de Esperanto, de komencantoj ĝis denaskaj parolantoj. Kelkaj programoj estos ankaŭ en aliaj lingvoj, ekz-e lingvaj kursoj por anglalingvanoj.

Esperanto-TV estas rezulto de kunlaboro inter la sidnej-baza Language Festival Association (Asocio de Lingvaj Festivaloj) kaj la aŭstralia amaskomunika kompanio iStreamStudios. Reprezentanto de la estraro de Esperanto-TV, Richard Delamore, priskribas ĝian celon kiel ‘Servi kaj kreskigi la esperantan komunumon ĉirkaŭ la mondo, kaj ankaŭ provizi al ne-esperantistoj enrigardojn en ĉi tiun unikan komunumon.’

Riĉardo Delamore kaj Dmitrij Luŝkinov ĉe la lanĉo

Posted in Nekategoriita and tagged .