Virtuala Unu-taga Kongreso

Dimanĉon, la 7-an de Junio 2020
Per Zoom

ĜISDATIĜO 11-jun-2020: Spektu Videaĵojn
5 Esperantists

Duncan Charters, Katalin Kováts, jOmO, Renato Corsetti, Keyhan Sayadpour

AEA organizis virtualan vintran kongreson dum la tuta tago.

Ni havis la jenajn eksterlandajn prezentantojn:
• Duncan Charters, Usono
• Katalin Kováts, Nederlando
• jOmO, Francio
• Renato Corsetti, Britio
• Keyhan Sayadpour, Irano

Ni ankaǔ oraganizis kelkajn lingvo-klasojn por komencantoj.

Partoprenado estis SENKOSTA. Oni povis partopreni la tutan tagon aǔ elekti nur kelkajn sesiojn.

PROGRAMO

[Tempoj laŭ orienta Aŭstralio (UTC+10:00)]

08:30
Malferma “ceremonio”: Bonveno, klarigoj pri la programo

09:00
Esperanto dum KOVIM-19 – Duncan Charters, Usono (prezidanto de UEA)

10:00
La Enciklopedio de Adam Lindsay Gordon – John Adams kaj la Esperanto-Kafoklubo de Torquay

10:30
Fama-nekonata virino el Adelajdo – Katja Steele, Aŭstralio

10:45
Kvizo: Lingvoj kaj geografio – Benno Lang, Aŭstralio

11:00
Kafopaŭzo

11:30
La pandemio KOVIM-19 kaj la sansistemo en Irano – Keyhan Sayadpour, Irano (prezidanto de la Irana Esperanto Asocio)

12:30
Tagmanĝo

13:30
Taglibroj el la Infero: kronikoj de Viktor Klemperer – Trevor Steele, Aŭstralio
Viktor Klemperer estis judo, kiu mirakle travivis la 12 jarojn de Hitler.

14:30
Montessori edukado – Penny Vos, Aŭstralio
Kio ĝi estas, kaj kiel ĝi prezentas eblecojn kaj por kaj per Esperanto

15:30
Kafopaŭzo

16:00
Gravaj eroj pri la instruado de Esperanto – Katalin Kováts, Nederlando

17:00
Kiel mi verkas kantojn – jOmO, Francio (mond-fama kantisto)

18:00
Vespermanĝo

19:00
La angla kaj Esperanto – Renato Corsetti, Britio

20:00 → 
Neformala babilado

Posted in Evento, Kongreso.

21 Comments

  1. Saluton! Mi deziras partopreni en la kongreso ekde 11:30 en la 7a de junio. Mi ankaŭ informis pri tiu evento al japanaj esperantistoj, inkluzive de komencantoj. Ĉiuj programeroj estos certe tre allogaj.
    Mi persone interesiĝas pri la prelego de Montessori-edukado, ĉar mia bofilino okupiĝas pri Montessori-edukado.

  2. Pri la ekstreme ikonoklasta parolado de profesoro Corsetti, “La angla kaj Esperanto” aperonta esperantlingve en Esperanto sub la Suda Kruco:

    Jen iom da fona materialo rilatanta al la rolo de Prezidento Franklin Delano Roosevelt por antaŭenigi kun Ĉef-ministro Winston Churchill la Bazan Anglan projekton de CK Ogden.
    Basic English, laŭgrade utiligita de Voice of America dum jardekoj, aperis antaŭ 95 jaroj.
    http://www.bandeeducation.com/a-challenge-and-an-opportunity
    en.wikipedia.org/wiki/Basic_English
    en.wikipedia.org/wiki/Charles_Kay_Ogden

    Por la bahaanaro mi ĵus angligis senpage kaj senkopirajte (kun permeso de Renato) malneton de la koncerna parolado. Vidu supre la duan parton de “a-challenge-and-an-opportunity” kie eblas legi “English and Esperanto” – cele al esperanistigo de bahaanoj.

    Amike,
    Paŭlo

  3. Saluton karaj,
    Mi deziras partopreni en ĉi tiun Virtuala Kongreso.
    Ĝis la Dimanĉo.
    Amike via,
    Cornelio Dos Santos Verdial el Orienta Timoro🇹🇱, sed nun loĝanta en Aŭstralio🇳🇿

  4. Ankaŭ mi partoprenos en la Virtualan Kongreson, kiu tre interesos min, ĉar partopreni en tia konkgeso laŭ tia maniero estas la unua sperto por mi. Mi atendas la tagon, la venontan dimanĉon matene.

  5. I look forward to the Esperanto Congress on 7th June. What time does it start, NZ time? My grandchildren went to Montessori school. I always find articles in the Esperanto magazines interesting. Dianne

    • (Vi faris afiŝon sub la Esperanta versio, do mi unue respondos Esperante.)
      La tago komenciĝos je 10:30 nov-zelando-tempe, kaj la sesio pri edukado Montessori, je 16:30. Mi esperas, ke vi ĝuos ĝin.
      🇬🇧 The day will begin at 10:30 am, NZ-time, and the session on Montessori education, at 4:30 pm. I hope you enjoy it.

  6. Mia nomo estas Joseph Nlandu, esperantisto el Afriko – Kongo Kinshasa, kaj nuntempe loĝanta en Usono. Mi deziras travis tiun eventon ĉi-dimanĉe.
    Dankon!

  7. Saluton kara,
    Mia nomo estas TOKIWA Kosaburo el Japanio.
    Mi deziras partopreni en ĉi tiu virtuala kongreso.
    Dankon,

  8. La eseo de Xu Daorong “Kiom da ĉina en Esperanto? [1979].” en la prilingva eseokolekto “Interlingvo inter Lingvoj” ĉefe konsistas el listo de 83 ĉinismoj rilataj al la ĉina kulturo, el kiuj la plej multaj estas mezurunuoj, muzikiloj, manĝaĵoj, nobelaj titoloj, kaj aliaj, el kiuj eniris en PIV nur dabingo, huntuno, lio kaj maĝango. Li ankaŭ bedaŭras ekzemple la mankon de fano, muo, juano, ĝiao, feno, ĝino kaj aliaj.

Comments are closed.