Kunvenoj rete dum la pandemio KOVIM-19

Pro restriktoj pri publikaj kunvenoj rilate al la pandemio KOVIM-19 (COVID-19), ĉiuj lokaj klub-kunvenoj estas suspenditaj ĝis nova avizo. Pluraj lokaj grupoj anstataŭe okazigis retajn kunvenojn, plejparte uzante Zoom. Iu ajn – eĉ se el alia lando – estas bonvena aliĝi kaj partopreni. Vidu la liston de retaj kunvenoj en Aŭstralio

Jarkunveno (per Skype): 12 Dec 2015

La jarkunveno de AEA okazos la 12-an de Decembro 2015 je 4:30 ptm (Orienta somertempo) per Skype. Se vi volas preni parton en la kunveno, bonvolu sendi vian Skype-nomon al la prezidanto, Sandor Horvath ĉe sandorhorvath07 [ĉe] gmail.com, antaŭ la dato. Ni aranĝis ĝin tiel ĉar niaj jarkunvenoj kutime okazas dum kongresoj, sed la venonta okazos en Marto 2016, en Indonezio.