Aŭstralia kaj Nov-Zelanda virtuala kongreso kaj somerkursaro 2021

Virtuala kunveno

Pro la daŭraj limigoj pri vojaĝoj kaj kunvenoj rilate al KOVIM-19, la Aŭstralia Esperanto-Asocio kaj Nov-Zelanda Esperanto-Asocio decidis, ke la kongreso de 2021 estu tute interreta evento.

Datoj kaj horoj

Sabato, 9-a de januaro – merkredo 13-a de januaro 2021

Ĉiu tago estos disigita en 4 programajn sekciojn
(per Orienta Somer-tempo, UTC-11):
1: 11:00–13:00
   (Tagmanĝo, kun interreta babilado: 13:00–14:00)
2: 14:00–15:30
   (Kafopaŭzo, kun interreta babilado: 15:30–16:00)
3: 16:00–18:00
   (Vespermanĝo, kun interreta babilado: 18:00–19:00)
4: 19:00–21:00

Instrusitoj kaj prelegantoj

Eminentaj Esperantistoj de ĉirkaŭ Aŭstralio kaj Nov-Zelando, kaj ĉirkaŭ la mondo, inkluzive de:

Katalin KovátsKatalin Kováts, hungarino, loĝanta en Nederlando, estas unu el la plej famaj instruistoj de Esperanto. Ŝi gvidis multegajn altkvalitajn seminariojn kaj lingvokursojn en diversaj partoj de la mondo kaj estas membro de la Akademio de Esperanto. Katalin en 2001 fondis kaj de tiam redaktas Edukado.net. Ŝi estas organizanto de la KER-ekzamenoj kaj aŭtoro de pluraj Esperanto-lerniloj.

Kiel ĝi funkcios

La preciza miksaĵo de teknologioj estas decidota, sed verŝajne inkluzivos Zoom aŭ Jitsi (kiel uzita en Virtuala Kongreso de UEA) kaj/aŭ YouTube.

Unu interesa ideo estas, ke lokaj grupoj organizu ĉeestajn kunvenojn, kie ili povas kune partopreni, almenaŭ dum parto de la kongreso.

Kotizoj

Membroj de AEA aŭ NZEA: Senpaga (tamen bonvole serioze konsideru kontribui per serioza mondonaco)
Ne-membroj: Pagu tion, kion vi povas, aŭ membriĝu al AEA kaj partoprenu senpage.

Programo

Inkluzivos la jenajn:
• Klasoj de Esperanto
• Babilado, ridado
• Prelegoj pri Esperanto kaj aliaj temoj
• Jarkunvenoj
• Amikiĝo, planado

Aliĝi

1. Pagu
Ĝiru rekte al la bankkonto de AEA:
BSB: 064433
Kont-num.: 00946975
Priskribo: (Via familia nomo) Kongreso

Detaloj de pagoto – nur por internaciaj aliĝontoj:
Nomo: The Australian Esperanto Association Ltd
Adreso: GPO Box 2122, Melbourne, Victoria, 3001, Australia
Konto-numero (IBAN): 06443300946975
SWIFT-BIC-kodo de banko de pagoto: CTBAAU2S
Banko de pagoto/lando/urbo: Commonwealth Bank of Australia/Australia/Toowoomba
Respond-banko de banko de pagoto: Commonwealth Bank of Australia

 
2. Sendu retleteron kun viaj detaloj al info@esperanto.org.au

Pli da informo, inkluzive pri la programo, aperos ĉi tie kiam ĝi estos havebla.