Mallonga historio de AEA

Jam en 1889 du Aŭstralianoj, Dietrich Rienits kaj Hermann Ritz (en Mount Victoria, NSW), havis kontakton kun D-ro Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto, kaj iliaj nomoj aperis en la dua adreslisto de esperantistoj en la sama jaro. Ĝis 1909 la Universala Esperanto-Asocio havis 102 aŭstraliajn membrojn.

La Aŭstralia Esperanto-Asocio estis fondita en oktobro 1911, dum la unua aŭstralia kongreso, kiun ĉeestis 53 esperantistoj. La sekvaj ses kongresoj okazis en 1912, 1913, 1920, 1924, 1925, kaj 1929.

Gazeto La Suda Kruco (eldonita komune kun la Novzelanda Esperanto-Asocio) publikiĝis de 1921 ĝis 1934.

De la 1950aj jaroj, kiam reaperis nacia gazeto*, kongresoj, kursoj kaj someraj lernejoj, la Asocio ekkreskis kaj ekfortiĝis.

En 1976 la Aŭstralia Esperanto-Asocio gastigis la unuan Pacifikan Kongreson de Esperanto, en Melburno. Tion partoprenis 109 homoj, 51 el eksterlande. En 1988 ĝi gastigis la 4an Pacifikan Kongreson en Brisbano, kun 204 partoprenantoj, 76 el eksterlande.

En 1997 la 82a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Adelajdo. Proksimume mil esperantistoj el 54 landoj partoprenis en la kongreso, 820 el ili estis el eksterlande.

La asocio havas rilatojn kun la Universala Esperanto-Asocio (UEA), la Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj (ILEI) kaj kun provincaj organizoj kaj multaj lokaj Esperanto-grupoj, provizante fortikan reton por teni nian Esperanto-komunumon viva kaj sana.

* La Rondo 1941–58; The Australian Esperantist 1958–92; Esperanto sub la Suda Kruco 1993–nun [reen]