Kiom utila estas Esperanto?

Esperanto estas oficiale agnoskita de UNESCO. Ĝi nun estas parolata en pli ol 100 landoj. Estas multaj manieroj, en kiuj Esperanto povas estis utila al vi.

  • Diskuti kaj korespondi kun ĉiaj specoj de homoj el diversaj landoj kaj kulturoj, samtempe, sen la obstakloj de lingvaj baroj, kaj kiel egalulo
  • Malkovri aliajn kulturojn kaj esti ĝisdatigita pri la monda situacio, per akirado de la vasta fonto de gazetoj, ĵurnaloj kaj libroj tradukitaj rekte el ĉiu ĉefa nacia lingvo
  • Malmultekosta veturado: danke al “Pasporta Servo” – tutmonda reto de volontaj esperantistaj gastigantoj, kiuj proponas senkostan (aŭ preskaŭ senkostan) loĝlokon!
  • Partopreni en internaciaj kunsidoj kaj festivaloj, kun muziko, distraĵoj kaj arto en Esperanto
  • Aliri internacian reton de spertuloj en pluraj profesiaj kampoj. Ĉiu membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) havas aliron al listo de centoj da “ambasadoroj” – aŭ “delegitoj” – kiuj estas specialistoj sur diversaj kampoj. Ĉi tiu listo estas konstante aktualigata kaj oficiale kontrolata de UEA.

kaj multaj aliaj manieroj!