Pli pri Esperanto

Esperanto estas…

(8-minuta superrigardo)

Kiu kreis ĝin?

D-ro Ludwik Zamenhof kreis Esperanton en nuntempa Pollando en 1887. Esperanto disvolviĝis kaj konstante ŝanĝiĝas kun aldono de modernaj vortoj dum la bezonoj ekestas. Tio vivtenas Esperanton. Multaj homoj uzas ĝin kiel sian ĉiutagan lingvon.

Ĉu la internacia lingvo ne estas angla?

Naciaj lingvoj kiel la angla donas maljustan avantaĝon al siaj denaskaj parolantoj. Homoj, kiuj studis la anglan dum pli ol dek jaroj, ankoraŭ sentas sin malavantaĝa kiam ili parolas kun denaska parolanto.

La angla estas riĉa kaj esprimoplena, sed bezonas multe da tempo por plene scipovi kiel dua lingvo. Kvankam malprofunda scio de la angla estas tre ofta tra la mondo, ĝi estas nur la kvara plej ofta denaska lingvo.

Kia estas Esperanto?

Esperanto baziĝas sur dek ses fundamentaj reguloj. La parolpartoj formiĝas el radikvortoj per aldono de taŭgaj literoj: substantivoj finiĝas per “o”; adjektivoj finiĝas per “a”; substantivoj kaj adjektivoj formas pluralojn per aldono de “j”; verboj estas facile formitaj kaj neniam malregulaj.

Vort-ordo ne estas kritika kaj eĉ komencantoj povas kunmeti frazojn facile kompreneblajn.

Kiel Esperanto estas uzata?

Vikipedio

La esperanta versio de Vikipedio havas pli ol 250 000 artikolojn (pli ol la hebrea versio, ekzemple).

Libroj kaj revuoj

Esperanto servas kiel ponto inter naciaj aŭ etnaj kulturoj. Unu ekzemplo de tio estas la miloj da libroj tradukitaj al Esperanto el naciaj aŭ etnaj lingvoj. Ili inkluzivas la bonegajn klasikaĵojn (kiel ekzemple La Respubliko de Platono, Hamleto, Pinokjo, kaj Tao Te Ching), kaj ankaŭ pli obskurajn verkojn skribitajn en malpligrandaj lingvoj.

Monato estas monata revuo pri mondaj eventoj kaj aferoj. Ĝiaj artikoloj ne estas verkitaj de eksterlandaj korespondantoj (kiuj malofte havas vere profundan scion aŭ komprenon pri loka socio) sed de la efektivaj homoj, kiuj loĝas en tiuj landoj kaj rekte spertis la eventojn, kiujn ili priskribas.

Unesko (Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de Unuiĝintaj Nacioj) publikigas sian revuon, La Uneska Kuriero, en Esperanto.

Muziko

Ĉiujare novaj esperantaj kantoj kaj albumoj de muzikistoj en diversaj ĝenroj estas publikigitaj. Oni povas trovi esperantajn radioprogramojn kaj podkastojn interrete. Okazas regulaj kulturaj festivaloj, kie homoj povas ĝui diversajn aspektojn de Esperanto-kulturo. Por aŭskulti iom da Esperanta muziko, iru al www.vinilkosmo.com.

Sociaj retoj

Esperanto estas bone reprezentita en sociaj retoj, inkluzive de grupo ĉe Facebook kun pli ol 22 000 membroj. Esperanto ankaŭ estas vaste uzata en aliaj retsistemoj, inkluzive Twitter, Instagram, Pinterest, Skype kaj Telegram.

Kiom utila estas Esperanto?
Kiel lerni Esperanton
Iuj rekomenditaj Esperanto-retejoj

Por pliaj informoj (www.esperanto.net) >>